Nacia Arkivo kaj Registra Administracio
La Nacia Arkivo kaj Registra Administracio (angle National Archives and Records Administration, akronime NARA) fondita la 19-an de junio 1934, estas sendependa agentejo de la Usona Kabineto kiu respondecas pri konservado kaj dokumentado de la historio de Usono kaj diversaj registraĵoj kaj dokumentojn de federaciajn leĝojn, diversajn regularojn ktp. kaj pri publikan aliron al ĉi tiu informo.
Historio
redaktiĜis 1934, ĉiu agentejo en la usona registaro respondecis pri konservado de siaj propraj dokumentoj, kio kaŭzis malordon kaj eĉ perdon. Tial oni decidis ĉi-jare fondi la arkivon, kiu fariĝis sendependa agentejo la 1-an de aprilo 1985. La ĉefsidejo de la arkivo estas en Vaŝingtono, en la National Archives-konstruaĵo. Alia centra arkivo situas ĉe la Universitato de Marilando. Aldone al ili, ekzistas proksimume 13 regionaj arkivoj disigitaj en centraj grandurboj ĉie en la lando, kiel ekzemple Ĉikago, Bostono, Denvero, Filadelfio, Seatlo, San-Francisko, Novjorko, Kansasurbo, Fort Worth kaj Sankta Luiso. Ekzistas ankaŭ prezidantaj bibliotekoj, kiuj konservas dokumentojn de ĉiuj prezidantoj de Usono ekde Herbert Hoover. Tiuj bibliotekoj inkludas la George Bush Presidential Library and Museum situantan en Teksaso, la Clinton Presidential Center en Little Rock, Arkansaso, kaj la George Walker Bush Presidential Center en la ĉefurbo de Teksaso - Dallas.
Aktuale en 2012, la buĝeto de la organizo estas 391 milionoj USD [1] kaj ĝi laborigas proksimume 3,112 homojn (aktuale en 2014) .
Referencoj
redakti- ↑ U.S. National Archives' (NARA) Budget: The 30-Year Flatline | National Security Archive. Alirita 2022-05-08 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Official NARA − National Archives and Records Administration website
- Federacia Registro.Gov — Naciaj Arkivoj kaj Registra Administracio
- La Nacia Arkiva Katalogo Arkivigite je 2016-05-06 per la retarkivo Wayback Machine — de la Naciaj Arkivoj kaj Registra Administracio
- WebHarvest.gov — Kongresa kaj Federacia Registaro retaj rikoltoj