Unua var-vagonaro Hamburgo - Ĉinujo veturas

Merkredo, la 3-a de septembro 2014

Varvagonaro kun konteneroj.

La unua varvagonaro el la germana urbo Hamburgo al Ĉinio estas survoje. La trajno, ŝargita kun 41 konteneroj, transportas interalie industriajn robotojn por internacia teknik-entrepreno, sciigis DB Schenker Loĝistiko (germane), la loĝistika filio de Deutsche Bahn, kiu estas la germana nacia fervoj-entrepreno.

La konteneroj estos dumvoje sur la pli ol 10.200 km. longa vojo dum ĉirkaŭ 17 tagoj - kaj tiel pli ol 20 tagoj pli rapide en Ĉinio ol ŝipo.      

Jam ekde unu jaro antaŭ estas ĉiusemajna ligo de la ĉina urbego Ĝengĝoŭo (pinjine : Zhèngzhōu) al Hamburgo, nun la kontraŭdirekto estas veturota.

Rimarkoj

Fontoj

([[Lingvo de|de]])  «Erster Güterzug Hamburg-China fährt» – [[ARD]], 1-a de septembro 2014, 22:49 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de ARD]] ([[Lingvo de|de]])  «Erster Güterzug fährt von Hamburg nach China» – Hamburger Abendblatt, 2-a de septembro 2014 (arkivita [ ])



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:   Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo
  NODES
admin 1
INTERN 1