Ĉarto de Liberecoj
La Charter of Liberties, nomita ankaŭ la Coronation Charter (Ĉarto de Liberecoj, Ĉarto de Liberoj aŭ Ĉarto de Kronigo), estis verkita proklamo fare de Henriko la 1-a de Anglio, publikigita post lia ascendo al la trono en 1100. Ĝi serĉis ligi la reĝon al iaj leĝoj koncerne la traktadon de nobeluloj, ekleziaj oficialuloj, kaj individuoj. La historiistoj de la 19-a jarcento Frederick Maitland kaj Frederick Pollock konsideris ĝin grava dokumento[1] en angla historio de juro kaj antaŭaĵo de la Magna Carta.
La dokumento traktis fitraktadojn fare de la reĝa povo de la antaŭulo Vilhelmo (lia frato William Rufus), kiel perceptite fare de la nobelaro, specife la tro-impostado fare al la baronoj, la fitraktado de vakaj ekleziaj sidejoj, kaj la praktikoj de simonio kaj benefico.
La Ĉarto de Liberecoj estis ĝenerale ignorita fare de monarkoj, ĝis en 1213 arkiepiskopo Langton memorigis la nobelulojn ke iliaj liberecoj estis garantiitaj ekde pli ol jarcento antaŭe fare de la Ĉarto de Liberecoj de Henriko la 1-a.
Notoj
redakti- ↑ Pollock kaj Maitland History of English Law, Vol 1 Cambridge University Press, 1968, pp. 95 kaj postaj.