Ĝermanio
Ĝermanio dum la antikva periodo estis la loĝoteritorio de la diversaj popoloj de ĝermanoj. Granda parto de ĝi havis la latinan nomon
- Germania Magna aŭ Magna Germania („granda Ĝermanio“)
Ĝermanio | |||
---|---|---|---|
historia regiono [+] | |||
Nuntempe parto de | Germanio, Francio, Pollando, Danio, Ĉeĥio, Nederlando, Aŭstrio | ||
- koordinatoj | 50° 54′ 0″ N, 11° 6′ 0″ O (mapo)50.911.1Koordinatoj: 50° 54′ 0″ N, 11° 6′ 0″ O (mapo) | ||
Ĝermanio | |||
Vikimedia Komunejo: Roman Germania [+] | |||
kaj estis la granda parto de Ĝermanio, kiun la romianoj provis iom esplori, sed neniam firme konkeris. Ĝi troviĝis oriente de la rivero Rejno kaj norde de la rivero Danubo, kaj kontrastis kun la pliaj romie okupitaj ĝermanaj teritorioj, kiuj iĝis la romiaj provincoj
Multaj provoj de la romia armeo - aparte sub la rego de imperiestro Aŭgusto Cezaro - konkeri la teritorion ĝis la riveroj Lippe, Lahn kaj Werra, restis fine nesukcesaj. La ĝermanoj siaflanke foje invadis la romiajn armeajn fortikaĵojn en la "okupitaj" provincoj Germania Inferior kaj Germania Superior.
La romia historiisto Tacitus aparte detale verkis pri Ĝermanio.
Vidu ankaŭ
redakti- la paĝo pri la batalo de Varus, la plej grava batalo inter ĝermanaj militistoj kaj tri legioj el la armeo de la Romia Imperio, kiun la romianoj katastrofe malvenkis