Ĝiroft
Ĝiroft aŭ Jiroft (perse جیرفت) estas urbo en irana Provinco Kermano. Ĝi situas 230 km sude de urbo Kermano kaj 1.375 km sude de Teherano. Ĝia loĝantaro estis 130 429 en 2016 - dek jarojn antaŭe, en 2006, estis proksimume 95 000. Pli frue oni nomis ĝin kutime ankaŭ Sabzewaran. La cirkonstanco, ke ties ĉirkaŭo estas tre fruktodona, alportis por ĝi konatecon kiel Hend-e Kuĉek (Malgranda Hindio).
Ĝiroft · جیرفت | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Kermano | ||
Telefonkodo | 0348 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 130 429 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 41′ N, 57° 44′ O (mapo)28.67805555555657.740555555556Koordinatoj: 28° 41′ N, 57° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 680 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jiroft [+] | |||
Ĝiroft situas sur granda ebenaĵo, ĉe Halil-rivero, sur la sudaj etendaĵoj de la Bariz-montarĉeno kaj estas ĉirkaŭita de du riveroj. La meza alto de la urbo estas 650 m super la maro.
La klimato somere estas tre varmega kaj vintre modera. Nur en la altaj regionoj de la Bariz-montaro estas malvarma.
Arĥeologio en Ĝiroft
redaktiĜiroft estis konata en la lastaj tempoj inter arĥeologoj, post kiam la irana kultura organizaĵo sciigis pri malkovro de restaĵoj de iama urbo jarmilojn aĝa kaj respektive de reĝa imperio, en proksimo de Ĝiroft. Sur la fos-esplorejo - kiu situas nur unu kilometron de la hodiaŭa urbocentro - oni esploras antaŭurbon de Ĝiroft. La iranaj spertuloj jam priskribas ĝin kiel Ĝiroft-kulturon, kiel estis ligilo inter la Indus-kulturo kaj la malnova Sumero en la 3-a jarmilo a.K.. Kelkaj supozas surbaze de ceramikaĵoj la mitan Aratta-n, la devenan urbon de la sumeranoj, menciitan en la kojnoskriboj.