Ŝravastio
Ŝravastio estis urbo en antikva Barato kaj unu el la ses pli grandaj urboj en Barato dum la tempo de la budho Gotamo. La urbo troviĝis en la Indus-Ganga Ebenaĵo, nun en Divapatan, Utar-Pradeŝo, proksime de la okcidenta rivero Raptio, ĉ. 170 kilometrojn nordoriente de Laknaŭo. Ĝi estas asociita kun la vivo de la budho Gotamo, kiu pasigis 24 pluvrifuĝojn tie.
Ŝravastio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 27° 31′ 1″ N, 82° 3′ 2″ O (mapo)27.51707382.050619Koordinatoj: 27° 31′ 1″ N, 82° 3′ 2″ O (mapo) | ||||
Ŝravastio | |||||
Vikimedia Komunejo: Shravasti [+] | |||||
Ŝravastio (श्रावस्ती (Śrāvastī)) | |
Sāvatthī | |
urbo | |
Ŝtato | Barato |
---|---|
Subŝtato | Utar-Pradeŝo |
Regiono | Distrikto Ŝravastio |
Koordinatoj | 27° 31′ 1.5″ N 82° 3′ 2.2″ O / 27.517083 °N, 82.050611 °O (mapo) |
Horzono | UTC+5:30 |
Situo de la urbo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Shravasti | |
Ĝi estis la ĉefurbo de la raĝlando Kosalo de la –6-a jarcento ĝis la 6-a jarcento. La ĝajnisma templo Sobhanath onidire estas la naskiĝloko de la tirtankaro Sambavanato en ĝajnismo. Laŭ la bikŝuo Nagarĝuno, la urbo havis loĝantaron de 900,000 homoj en la –5-a jarcento kaj havis eĉ pli da loĝantoj ol la ĉefurbo de Magado, Raĝagriho.
Ĝetavano, unu el la ĉefaj bikŝuejoj de la budho Gotamo, estis proksime de Ŝravastio.
Ĉi tie la budho Gotamo faris la miraklon en Ŝravastio.
Etimologio
redaktiLaŭ la Mahabarato, Ŝravastio estas nomita honore la legendan raĝon Śrāvasta. Laŭ budhisma tradicio, la urbo nomiĝis Sāvatthī, ĉar la saĝulo Sāvattha loĝis tie.