1-a de julio
dato
(Alidirektita el 1-an de julio)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 1-a de julio estas la 182-a tago de la jaro (la 183-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 183 tagoj restas.
Je la 1-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 69: Vespasiano iĝis imperiestro de Romio, kies regado finis jaron de la kvar imperiestroj
- 1097: Unua krucmilito: venko de krucistoj en batalo de Dorylaeum (okcidenta Malgrand-Azio)
- Reformacio
- 1569: Pola-Litova Unio ĵurigita en Lublin, la tria laŭ grandeco urbo en Krono de la Regno de Pollando, post Krakovo kaj Gdańsk - Respubliko de Ambaŭ Nacioj iĝis unu ŝtato kun komuna Sejmo-Seimas kaj Senato
- 1590: Medano sur Sumatro fondiĝis
- 1656: Sveda diluvo: pola armeo kaj kamparanoj rekonkeris Varsovion post dumonata sieĝo
- 1661: Traktato de Kardis finis la militon inter Rusa carlando kaj Svedio
- 1704: Unuiĝinta Reĝlando aneksis Ĝibraltaron
- 1770: Kometo de Lexell alproksimiĝis al la Tero je 0,015 AU (2,2 milionoj da km), plej proksime ol iu ajn alia kometo en registrita historio
- 1783: Inaŭguro de Bolŝoj-Kamennij-Teatro en Sankt-Peterburgo
- 1810: Reĝo de Nederlando Louis Bonaparte abdikis favore al sia filo
- 1812: Franca invado al Rusio: venko de pola-franca armeo en batalo de Pavoverė (Distrikto Vilno) kontraŭ la Rusia Imperio — Napoleono kreis Provizoran Registaron de Litovio
- 1823: Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko (inkluzive de Gvatemalo, Honduraso, Salvadoro, Kostariko kaj Nikaragvo) formiĝis
- 1825: Cara dekreto pri kreo de Varsovia Lernejo de Rabenoj eldoniĝis
- 1861: Vatikanurbo: L'Osservatore Romano aperis en Romo
- 1863: Usona Enlanda Milito: Batalo de Gettysburg komenciĝis
- 1867: Akto pri Brita Nordameriko agnoskis la Kanadan Konfederacion de Kebekio, Ontario, Nov-Brunsviko kaj Nova-Skotio
- 1868: Hungaraj Ŝtataj Fervojoj fondiĝis
- 1873: Insulo Princo Eduardo aliĝis al Kanada Konfederacio
- 1879: Eldonata de la Atestantoj de Jehovo periodaĵo – La Gardoturo aperis unuafoje
- 1883: En Prago estis publikigita unua telefonlibro sub la titolo "Alfabeta listo de P.T. abonantoj de la centra telefona reto"
- 1890: Kun Traktato de Helgolando-Zanzibaro, Germana Imperiestra Regno akiris de Britio la insulon Helgoland kaj la tiel nomatan Caprivi-strekon, kaj rezignis pri koloniaj pretendoj en la orienta marbordo de Afriko
- 1890: Kanado kaj Bermudo estis konektitaj per telegrafa kablo
- 1904: La 3-a Somera Olimpiko komenciĝis en Sankta Luiso (Misurio)
- 1904: Germana sportklubo Bayer 04 Leverkusen fondiĝis
- 1908: SOS, la alarmsignalo internacie akceptita por telegrafa komunikado
- 1911: Pola biokemiisto Kazimierz Funk unuafoje uzis la terminon vitamino
- 1911: Japanio: Hamamacu iĝis urbo - nun Granda Urbo kun Esceptoj
- 1912: Flago de Luiziano akceptiĝis
- 1915: Pollando: Zawiercie iĝis urbo
- Unua mondmilito
- 1916: Komenco de la Batalo de Somme
- 1917: Rusa armeo en Reĝlando Galicio kaj Lodomerio komencis la lastan grandan Kerenskij-ofensivon kontraŭ germanaj kaj aŭstro-hungaraj soldataroj — batalo ĉe Zborov komenciĝis, en kiu venkis Ĉeĥoslovakaj legioj; somera tempo unuafoje enkondukita en Rusio
- 1920: Soveta-Pola Milito: Pola Sejmo fondis Konsilion de Ŝtat-Defendo sub gvido de ŝtatestro Józef Piłsudski
- 1920: Urbo Valk disdividiĝis inter Latvio (nun Valka) kaj Estonio (nun Valga)
- 1921: Komunista Partio de Ĉinio estis fondita en Ŝanhajo, kunlaborinta kun Kuomintango kaj poste kontraŭbatalinta ĝin en la Ĉina enlanda milito
- 1925: Dogana milito inter Pollando kaj Germanio komenciĝis
- 1926: Dua Pola Respubliko: Oliwa aliĝis al Gdańsk
- 1930: Oni fondis Arkivejon de Novaj Dokumentoj en Varsovio - komence kiel la ŝtata, militista
- 1933: En Dresdeno okazis premiero de la komika opero Arabella kun muziko de Richard Strauss kaj libreto de Hugo von Hofmannsthal
- 1938: Litovio: Zoo de Kaŭno malfermiĝis
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: en estinta fibra fabriko de juda industriisto en Lodzo germanoj establis polican malliberejon, kaj en Poznań la distrikta oficejo de Gestapo ordonis konfiskon de artaĵoj troviĝantaj en privataj kolektoj de poloj kaj judoj; sur Atlantiko germana submarŝipo U-102 estis sinkigita per gravita bombo de brita destrojero; germanaj taĉmentoj okupis Manikinsulojn (Aldernejo, Ĵerzejo kaj Gernezejo), de kie plimulto de loĝantaro estis pli frue evakuita al Britaj Insuloj
- 1941: 10-a tago de fulmomilita germana invado al Sovetunio: germana 18-a Armeo ekregis Rigon, en Sameio komencita atako direkte al Salla; apud la Barenca maro germana unuo blokas eliron el nord-okcidenta parto de Kola duoninsulo; en Belorusa SSR germanoj trairas riveron Berezina, en Ukraina SSR trupoj de la Ruĝa Armeo komencis retiriĝon al malnovaj landlimaj fortikaĵoj; Holokaŭsto: germanaj soldatoj pafekzekutis proksime al Bjalistoko ĉirkaŭ 600 judojn; Germanio kaj Italio agnoskis marionetan registaron de Nankino en okupata Ĉinio
- 1942: Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Zamość ekregis Frampol; Operaco Reinhardt: germanoj komencis konstrui koncentrejon Treblinka; Nord-Afrika kampanjo: unua batalo de El Alamein komenciĝis en provinco Matruh; Sieĝo de Sebastopolo: germana 11-a Armeo konkeris Sebastopolon
- 1943: Taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Biała Podlaska trairis la riveron Bugo kaj en Węgrów-regiono likvidis 10 anojn de la Ukraina Ribela Armeo; soveta aviado atakis havenojn en Kerĉo, Tamanj (Tamanja duoninsulo) kaj Sennoj (Krasnodara regiono)
- 1944: Gestapo arestis en Lublin ĉirkaŭ 1 500 polojn; germana polico pafmortigis en Wawrzyce 56 personojn kaj en Chotycze (apud Łosice) 23 personojn; en Ĝenerala Gubernio germanoj tenas 2 177 italajn militkaptitojn; Okupacio de baltaj ŝtatoj: Litova Liberec-Armeo ordonis dislokigi siajn unuojn en arbaroj kaj prepariĝi al partizana milito por sendependeco de Litovio; taĉmentoj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento konkeris Castelfidardon; konferenco pri Ekonomia Modelo de Bretton Woods komenciĝis
- 1945: Ĉina Fronto: ĉinaj trupoj okupis Ljuĝou (provinco Gŭangŝjio); Britaj kaj usonaj trupoj en la tagoj 1-a ĝis 4-a de julio evakuiĝis el Germanio okupita de Sovetunio enirante al Okcidenta Berlino, de kie evakuiĝis sovetiaj trupoj enirantaj al Schwerin, Halle, Weimar, Erfurt kaj Plauen; Dua soveta okupado de Pollando: Konsilio de Nacia Unueco anoncis Testamenton de Batalanta Pollando — lasta mesaĝo de la Pola Subtera Ŝtato, en kiu oni alvokis i.a. al forigo de la Ruĝa Armeo el Pollando kaj ĉeso de politikaj reprezalioj
- 1946: Enrico de Nicola iĝis unua prezidento de Italio
- 1949: Pollando: Żarki reakiris urborajton
- 1957: Soveta gazetaro publikigis fragmenton de la testamento de Lenin
- 1957: Internacia Jaro de Terfiziko komenciĝis - partoprenis ĝin 67 landoj de ambaŭ flankoj de la Fera kurteno
- 1960: Ganao iĝis respubliko kun Kwame Nkrumah kiel unua prezidento
- 1960: Brita Somalio kaj Itala Somalio sendependiĝis kreante Somalion
- 1962: Ruando kaj Burundo fariĝis sendependaj ŝtatoj (ĝis tiam estis mandata teritorio de Belgio)
- 1962: Teŝinio: Wisła iĝis urbo (distrikto Cieszyn)
- 1963: Registaro de Britio konfirmis, ke Kim Philby, laboranto de britaj sekretaj servoj (MI6, SOE), estis plurjara soveta spiono
- 1967: Traktato pri la kreo de komuna Konsilio kaj komuna Komisiono de la Eŭropaj Komunumoj ekvalidis
- 1969: Gustav Heinemann iĝis prezidento de Germanio
- 1973: En Londono malfermiĝis nova konstruaĵo de Brita Biblioteko, ekestinta jaron pli frue rezulte de kunligo de biblioteko de Brita Muzeo kun kelkaj signifaj librokolektoj - unu el la plej grandaj bibliotekoj de la mondo amasiganta ĉirkaŭ 25 mln da volumoj
- 1974: Walter Scheel iĝis prezidento de Germanio
- 1976: Portugalio garantiis aŭtonomecon al Madejro
- 1979: Karl Carstens iĝis prezidento de Germanio
- 1979: Japana firmao Sony enmarketigis promenmagnetofonon (walkman)
- 1980: Nacia himno O Canada oficialiĝis
- 1982 Pollando: iniciate de Kornel Morawiecki en Vroclavo estis fondita Solidareco Batalanta, sekreta opozicia organizaĵo, kiu celis kompletan forigon de komunistoj de la regopovo kun enkondukon de socia solidareco (baldaŭ ties filioj aperis en Gdańsk, Katowice, Poznań, Varsovio kaj Lodzo)
- 1984: Richard von Weizsäcker iĝis prezidento de Germanio
- 1987: Oni komencis kavigi Manikan Tunelon
- 1988: Kaŭna Flughaveno ekfunkciis en Litovio; Ĉina Internacia Aviada Kompanio Air China fondiĝis; Defendministro de FRG Manfred Wörner iĝis unua germana ĝenerala sekretario de NATO
- Revolucioj de 1989
- 1989: En Berlino komenciĝis unua Loveparade
- 1991: Varsovia Traktato estis oficiale nuligita
- 1991: Himno de Armenio adoptiĝis
- 1992: Belorusa ŝtata gazetaro publikigis tekstojn de la himno, verkitajn de Maksim Bahdanoviĉ, Makar Kraucor kaj Natallia Arsiennieva
- 1994: Brazila realo post 52 jaroj denove ekvalidis iĝante leĝa valuto; Jaser Arafat revenis al la Gaza Sektoro post 27 jaroj de ekzilo; Roman Herzog iĝis prezidento de Germanio
- 1997: Post 99-jara luo Britio redonis Honkongon al Ĉina Popola Respubliko
- 1999: Johannes Rau iĝis prezidento de Germanio; Eŭropa polica agentejo Eŭropolo komencis agadon; Parto de leĝdonaj kompetencoj estis transprenitaj de Skota Oficejo el la Palaco de Westminster al Skota Parlamento - unua kunsido depost 300 jaroj
- 2000: Malfermo de la Sundoponto inter Danio kaj Svedio, liganta Kopenhagon kun Malmö
- 2002: Internacia puna kortumo ekfunkciis kun la sidejo en Hago
- 2003: Estonio: en Talino malfermiĝis Muzeo de Okupacio
- 2004: Kosmosondilo Cassini-Huygens eniris la orbiton de Saturno; Horst Köhler iĝis prezidento de Germanio
- 2006: Ĉinghaj-Tibeta fervojo ekfunkciis
- 2009: Ricardo Martinelli iĝis prezidento de Panamo
- 2009: Reordigo de la Distriktoj de Latvio
- 2012: Enrique Peña Nieto gajnis prezidentan baloton en Meksiko
- 2013: Kroatio aliĝis al Eŭropa Unio
- 2014: Juan Carlos Varela iĝis prezidento de Panamo
- 2017: Gorzów Wielkopolski: incendio en turo de katedralo - vizitita de la papo Johano Paŭlo la 2-a
- 2020: Verdikte de Arbitracia Kortumo en Stokholmo Pollando ricevis de Gazpromo tropagitan sumon de 1,5 mld da usonaj dolaroj
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 128-a tago de la rusa agreso: 9-etaĝa kolektiva loĝejo en Odeso estis trafita de unutona raketo, 16 personoj pereis, alia raketo trafis ripozejon mortigante 4 personojn, 38 personoj estis vunditaj; de la komenco de invado, Rusia armeo faris 407 militkrimojn kontraŭ kulturaj heredaĵoj; en Lvovo Pollando transdonis al ukrainoj, nome de Solidareco Internacia, 25 ambulancojn (detruataj kaj rabataj de okupantoj); Ukrainio enkondukis vizojn por civitanoj de Rusio
- Mondreagoj: Post finkonstruo de la inĝeniera barilo laŭlonge de la pola-belorusa ŝtatlimo oni forigis malpermeson eniri al 183 landlimaj loĝlokoj en Podlaĥia provinco kaj Lublinio, kaj por ĝin plifortigi komencis konstrui la elektronikan surfostan barilon kun kameraoj (en Podlaĥio oni malpermesis eniri al 200-metra landlima zono) — el teritorio de Belorusio plu per raketoj estas atakata Ukrainio, kaj lastatempe intensiĝis kontraŭpola kampanjo, en Grodna regiono oni detruis unuajn el 550 polaj tomboj; Pentagono analizas 1 300 proponojn de 800 usonaj firmaoj, pretaj armiligi Ukrainion; ukraina barĉo en la listo de Unesko; Aŭstralio sankciigis 16 personojn, kune kun supozata amantino de Putin kaj liaj kuzinoj; Norvegio sendos al Ukrainio 1,04 mld da dolaroj por 2022 kaj 2023
- 2023: Ĉefo de CIA kun sekreta misio en Ukrainio diris, ke malkontento pri la milito en Rusio flanke de la socio, nutrata de propagando kaj maltrankvilata de reprezalioj, kreas unikan por la generacio ŝancon plifortigi spionan potencialon; Volodimir Zelenskij atribuis 10-jarajn sankciojn al 291 jurajn personecojn el Rusio, Belorusio, Kartvelio kaj Kazaĥio, kaj ankaŭ al 190 civitanoj de tiuj landoj, i.a. al Georgian Airways, kiuj rekomencis flugojn kun Rusio; depost la 6-a de junio 18 ukrainaj setlejoj en Ĥersona provinco plu restas sub la akvo — en okupata parto la rusia armeo kun kunlaboristoj en puna operaco traserĉas, batas kaj torturas loĝantojn de 3 setlejoj; ukraina aerdefendo ĝis nun paffaligis 144 krozmisilojn kaj 153 senpilotajn aviadilojn Ŝahed; ĉefministro de Hispanio Pedro Sánchez alvenis al Kievo, en Verĥovna Rada esprimis la esperon, ke Ukrainio venkos, kaj anoncis transdonon de la lastaj el 10 tankoj Leopard — Hispanio donos 55 mln da eŭroj por rekonstruo de Ukrainio
- Mondreago: Patro de rusa rokmuziko Boris Grebenĉikov, kondamninta la rusan agreson kaj koncertanta eksterlande por apogo de ukraina armeo, estis enskribita al la rusia listo de "eksterlandaj agentoj"; Rusio rekomencis regulajn flugojn al Kubo, unuafoje de la invado; Moskva Kremlo deklaris, ke Mahmud Abbas apogas Putin; Rumanion forlasis 11 rusaj diplomatoj kaj 29 laborantoj kun la familioj; Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado transdonis 430 generatorojn por Ĥersona provinco, aĉetitajn de Japanio
Naskiĝoj
redakti- 1481: Kristiano la 2-a, reĝo de Danio-Norvegio kaj Svedio (m. 1599)
- 1506: Ludoviko Jogajlido, reĝo de Hungario kaj Bohemio (m. 1526)
- 1534: Frederiko la 2-a, reĝo de Danio-Norvegio (m. 1588)
- 1579: Johannes Messenius, historiisto, dramaturgo kaj instruisto de la Universitato de Upsalo (m. 1636)
- 1646: Gottfried Wilhelm Leibniz, germana matematikisto, filozofo, tutfakulo ludinta gravan rolon en la historio de matematiko kaj historio de filozofio, kunmalkovrinto de infinitezima kalkulo (m. 1716)
- 1723: Pedro Rodríguez de Campomanes, hispana nobelo, politikisto kaj sciencisto (m. 1802)
- 1730: Izabella Poniatowska, pola nobelulino (m. 1808)
- 1742: Georg Christoph Lichtenberg, germana natursciencisto kaj verkisto (m. 1799)
- 1788: Jean-Victor Poncelet, franca matematikisto kaj inĝeniero kontribuinta al projekcia geometrio (m. 1867)
- 1804: George Sand, franca verkistino, vivkunulino de Ŝopeno (m. 1876)
- 1811: Pál Opra, hungara juristo, agrikultura fakverkisto (m. nekonata)
- 1818: Ignaz Semmelweis, hungara kuracisto, konata de antisepso (m. 1865)
- 1831: Wojciech Gerson, pola pentristo, pejzaĝisto, historiisto pri arto, pedagogo (m. 1901)
- 1848: Johann Heinrich Hübschmann, germana orientalisto, fondinto de la moderna esplorado pri la armena lingvo (m. 1908)
- 1872: Louis Blériot, pionira franca aviadisto (m. 1936)
- 1881: Géza Rubleczky, hungara skulptisto (m. 1970)
- 1883: István Friedrich, hungara fabrikposedanto, politikisto, ĉefministro (m. 1951)
- 1883: Duŝan Maruzzi, kroata juristo kaj kroata esperantisto, kunorganizanto de Sudslava Esperanto-Ligo en Jugoslavio, fondinto de Sudslava Esperanto-Ligo, aŭtoro de Esperanto-gramatiko kaj de la unua Kroata-Esperanta vortaro, konata de sennombraj propagandaj paroladoj, multego da artikoloj en naciaj gazetoj kaj pluraj Esperanto-kursoj (m. 1956)
- 1886: Icchak Kacenelson, pola judo verkanta en la jida kaj hebrea lingvoj, membro de Juda Organizaĵo de Armita luktado, viktimo de holokaŭsto (m. 1944)
- 1886: István Agyagfalvi Hegyi, hungara poeto, verkisto (m. 1975)
- 1891: Jan Hirsz, pola substandardisto de infanterio (m. 1920)
- 1896: Salomon Kornfeld ps. Grenkamp, pola esperantisto kaj publicisto, aganta ankaŭ en Parizo, deklamisto kaj oratoro, aŭtoro de Pola Folkloro kaj Popolkanto, Pri l' Moderna Arto, eldonisto de la Vortoj de Profesoro Cart, tradukisto de Pol-Pomeranio, kunredaktoro de la Plena Vortaro de Esperanto, pereinta en germana koncentrejo (m. 1943)
- 1896: Uda Shintaro, japana inventisto de Yagi-Uda-anteno (m. 1976)
- 1899: Jindřich Plachta, ĉeĥa aktoro kaj verkisto (m. 1951)
- 1901: Pál Ignotus, hungara verkisto, redaktoro, ĵurnalisto, kritikisto, tradukisto kaj framasono, kreinta Hungaran Sovetrespublikon (m. 1978)
- 1903: Amy Johnson, angla aviadistino (m. 1941)
- 1908: Andreas Rieser, aŭstra teologo, romkatolika pastro kaj viktimo de la naziismo (m. 1966)
- 1909: Juan Carlos Onetti, urugvaja verkisto, reprezentanto de Latin-Ameriko (m. 1994)
- 1909: László Szenczei, hungara verkisto, kritikisto kaj tradukisto (m. 1980)
- 1912: Inge von Wangenheim, germana verkistino kaj aktorino (m. 1993)
- 1916: Abdulĥakim Ismailov, Heroo de Sovetunio, veterano de la Dua mondmilito (n. 2010)
- 1918: Ferenc Visky, rumania hungara reformita teologo (m. 2005)
- 1921: Michalina Wisłocka, pola kuracistino, ginekologino, ĉelbiologino kaj seksologino (m. 2005)
- 1922: Phil Bosmans, flandra verkisto, katolika sacerdoto, prezidanto de la Movado sen Nomo (m. 2012)
- 1924: Caelestis Eichenseer, germana latinisto kaj benediktano, pioniro de la viva uzo de la latina lingvo, kunfondinto de Vox Latina, membro de la Academia Latinitati Fovendae (m. 2008)
- 1929: Hajnal F. Halay, rumania hungara teatra kostumistino kaj desegnistino
- 1931: Stanislav Grof, ĉeĥa psikiatro kaj psikoterapeŭto, kunkreinto de transpersona psikologio, aplikanto de psikedelaj substancoj
- 1934: Sydney Pollack, usono reĝisoro, aktoro kaj produktoro (m. 2008)
- 1934: Claude Berri, franca reĝisoro, aktoro, produktoro kaj scenaristo de kino (m. 2009)
- 1942: Magda József Kovács, rumania hungara lingvistino, redaktorino
- 1945: Deborah Harry, usona kantistino, verkistino kaj aktorino
- 1953: Jadranka Kosor, ĉefministrino de Kroatio kaj ĵurnalistino
- 1953: Lawrence Gonzi, ĉefministro de Malto
- 1959: Frigyes Pleszkán, hungara ĵazpianisto, sinmortiginto (m. 2011)
- 1960: Mária Varga-Berde, rumania hungara inĝenierino, lingvistino
- 1961: Carl Lewis, usono atleto
- 1961: Diana Spencer, princino de Kimrio (m. 1997)
- 1967: Pamela Anderson, kanada-usona aktorino kaj afiŝulino
- 1968: Jason Donovan, aŭstralia aktoro kaj kantisto
- 1972: Claire Forlani, angla aktorino
- 1975: Sufjan Stevens, usona muzikisto, kantverkisto kaj multinstrumentisto
- 1976: Szilárd Demeter, hungara verkisto
- 1977: Liv Tyler, usona aktorino
- 1983: Marit Larsen, norvega gitaristino kaj kantaŭtorino
- 1986: Agnes Monica, indonezia kantistino, kantaŭtorino, dancistino
Mortoj
redakti- 251: Decio, romia imperiestro (n. 201)
- 552: Totila, antaŭlasta reĝo de ostrogotoj
- 1109: Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio, reĝo de Leono, Kastilio kaj Galegio (n. 1040)
- 1241: Ĉagataj-Ĥano, dua filo de Ĝingis-Ĥano, kreinto de Ĉagataja Ĥanlando (n. 1185)
- 1277: Bajbarso, mameluka sultano de Egiptio kaj Sirio (n. 1223)
- 1321: Maria de Molina, princino de Reĝlando Leono (n. ĉirkaŭ 1265)
- 1589: Christoffel Plantijn, presisto, bindisto kaj eldonisto (n. ĉirkaŭ 1520)
- 1592: Marc Antonio Ingegneri, itala komponisto (n. ĉirkaŭ 1547)
- 1736: Ahmedo la 3-a, sultano de la Otomana Imperio (n. 1673)
- 1766: Jean-François de la Barre, franca nobelo (n. 1745)
- 1784: Wilhelm Friedemann Bach, germana komponisto (n. 1710)
- 1839: Mahmudo la 2-a, sultano de Otomana Imperio malfondinta infanterion de janiĉaroj (n. 1785)
- 1855: Antonio Rosmini, itala filozofo, posteulo de Aŭgusteno de Hipono kaj Tomaso de Akvino, katolika beatulo (n. 1797)
- 1860: Charles Goodyear, usona kemiisto kaj inventisto de vulkanizado (n. 1800)
- 1860: Gotthilf Heinrich von Schubert, germana kuracisto kaj filozofo (n. 1780)
- 1876: Miĥail Bakunin, rusa anarkiisto, kunkreinto de anarki-kolektivismo, tutslavisto (n. 1814)
- 1881: Georg Brückner, germana geografo kaj historiisto (n. 1800)
- 1896: Harriet Beecher Stowe, usona kontraŭsklavisma verkistino (n. 1811)
- 1907: Jenő Doby, hungara grafikisto kaj pentristo (n. 1834)
- 1914: Aladár Zsélyi, hungara maŝininĝeniero kaj piloto (n. 1883)
- 1920: Delfim Moreira, prezidanto de Brazilo, guberniestro de Minas-Ĝerajso (n. 1869)
- 1925: Sándor Márki, hungara historiisto, profesoro kaj verkisto (n. 1853)
- 1925: Erik Satie, franca komponisto (n. 1866)
- 1934: Ernst Röhm, germana nacisocialisma oficiro, aktivulo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, fondinto kaj komandanto de SA, murdita (n. 1887)
- 1935: Arthur Arz, hungara barono, aŭstra generalo, stabestro de la militfortoj de Aŭstrio-Hungario (n. 1857)
- 1935: Otto Wahl, germana skikuristo (n. 1904)
- 1944: Tanja Saviĉeva, sovetia taglibristino, dokumentinta morton de sia tuta familio pro malsatego dum la sieĝo de Leningrado (n. 1930)
- 1952: Fráňa Šrámek, ĉeĥa poeto kaj verkisto (n. 1877)
- 1956: Sándor Bura, hungara ciganmuzikestro (n. 1895)
- 1961: Louis-Ferdinand Céline, franca verkisto (n. 1894)
- 1967: Max Schulze-Sölde, germana pentristo kaj predikisto (n. 1887)
- 1971: William Lawrence Bragg, aŭstralia Nobelpremiita fizikisto (n. 1890)
- 1974: Juan Domingo Perón, prezidento de Argentino (n. 1895)
- 1976: Anneliese Michel, germana studentino mortinta en neklaraj cirkonstancoj (ekzorcismo) (n. 1952)
- 1977: Lajos Ütő, rumania hungara unitariisma eklezia verkisto (n. 1885)
- 1979: Árpád Gyenge, hungara aktoro (n. 1925)
- 1981: Anikó Salamon, rumania hungara etnografino (n. 1945)
- 1981: Zdeněk Burian, ĉeĥa pentristo kaj ilustristo (n. 1905)
- 1981: Jiří Voskovec, ĉeĥa aktoro kunkreinta klaŭnan duopon kune kun Jan Werich (n. 1905)
- 1983: Buckminster Fuller, usona arkitekto, inventisto, verkisto kaj filozofo, malkovrinto de fulerenoj (n. 1895)
- 1990: Ivan Serov, soveta generalo, ĉefo de KGB (n. 1905)
- 1997: Robert Mitchum, usona aktoro (n. 1917)
- 2000: Walter Matthau, usona aktoro (n. 1920)
- 2000: Ivon Barbosa, brazila biologo, membro de la Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, UEA-delegito pri aeronaŭtiko, parapsikologio kaj jogo (n. 1927)
- 2001: Nikolaj Basov, sovetia Nobelpremiita fizikisto (n. 1922)
- 2001: Zoltán Panek, hungara verkisto kaj poeto (n. 1928)
- 2003: Herbie Mann, usona rokĵaza flutisto (n. 1930)
- 2003: N!Xau, boŝmana aktoro el Namibio (n. 1944)
- 2004: Marlon Brando, usona aktoro (n. 1924)
- 2005: Fernando de Diego, hispana tradukisto el la angla, franca kaj hispana al Esperanto de la romanoj La arbo de la sciado, Doña Bárbara, Don Kiĥoto, La familio de Pascual Duarte, Cent jaroj da soleco, La oldulo kaj la maro, aŭ poemoj Cigana Romancaro, kontribuinta i.a. al "Monda Kulturo", "Fonto", "La Gazeto", Esperanto-vortaristo kompilinta Gran Diccionario Español-Esperanto, Honora Membro de UEA (n. 1919)
- 2009: Antoni Zębik, pola radioamatoro, konstruisto de la Radiostacio "Fulmo" funkcianta dum la ribelo de Varsovio (n. 1914)
- 2009: Karl Malden, usona aktoro (n. 1912)
- 2015: Nicholas Winton, brita oficisto, kiu savis de okupata Ĉeĥio 669 judajn infanojn forveturiginte ilin al Britio (n. 1909)
- 2015: Czesław Olech, pola matematikisto, reprezentanto de Krakova skolo matematika, spertulo pri rega teorio (n. 1931)
- 2020: Karl Otto Conrady, germana literaturhistoriisto, verkisto, eldonisto kaj politikisto (n. 1926)
- 2022: Richard Taruskin, usona muziksciencisto, muzikisto kaj muzika kritikisto (n. 1945)
- 2024: Ismail Kadare, albana verkisto (n. 1936)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Hodiaŭ (en normala jaro) estas la meza tago de la jaro ĉar estas 182 tagoj antaŭ kaj 182 tagoj poste.
- Nacia tago en Burundo, tago de la sendependiĝo (1962)
- Nacia tago en Honkongo, Hong Kong SAR Establishment Day; plia nacia tago estas la 1-a de oktobro.
- Nacia tago en Kanado: Kanada Tago (Canada Day / Fête du Canada, antaŭe Dominion Day)
- Nacia tago en Ruando, Fête Nationale, tago de la sendependiĝo (1962); pliaj tagoj estas la 1-a de februaro, la 7-a de aprilo, la 4-a de julio kaj la 25-a de septembro.
- Monda Tago de Arkitekturo
La 1-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.