120-ĉelo
En geometrio, la 120-ĉelo aŭ centdudekĉelo estas la konveksa regula plurĉelo kun simbolo de Schläfli {5,3,3}.
120-ĉelo | |
Figuro de Schlegel | |
Speco | Konveksa regula plurĉelo |
Vertica figuro | Kvaredro (3.3.3) |
Bildo de vertico | |
Simbolo de Schläfli | {5,3,3} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Verticoj | 600 |
Lateroj | 1200 |
Edroj | 720 kvinlateroj {5} |
Ĉeloj | 120 dekduedroj (5.5.5) |
Geometria simetria grupo | H4, [3,3,5] |
Propraĵoj | Konveksa |
Duala | 600-ĉelo |
Ĝi povas esti konsiderata kiel la 4-dimensia analogo de la dekduedro.
La rando de la 120-ĉelo estas komponita el 120 dekduedraj ĉeloj kaj 4 el ili kuniĝas je ĉiu vertico. Kune ili havas 720 kvinlaterajn edrojn, 1200 laterojn kaj 600 verticoj. Estas 4 dekduedroj, 6 kvinlateroj, kaj 4 lateroj kuniĝantaj je ĉiu vertico. Estas 3 dekduedroj kaj 3 kvinlateroj kuniĝantaj je ĉiu latero.
La duala hiperpluredro de la 120-ĉelo estas la 600-ĉelo. La vertica figuro de la 120-ĉelo estas kvaredro.
Karteziaj koordinatoj
redaktiKarteziaj koordinatoj de 600 verticoj de la 120-ĉelo centrita je (0, 0, 0, 0) estas ĉiuj permutoj de
- (0, 0, ±2, ±2)
- (±1, ±1, ±1, ±√5)
- (±τ−2, ±τ, ±τ, ±τ)
- (±τ−1, ±τ−1, ±τ−1, ±τ2)
kaj ĉiuj paraj permutoj de
- (0, ±τ−2, ±1, ±τ2)
- (0, ±τ−1, ±τ, ±√5)
- (±τ−1, ±1, ±τ, ±2)
kie τ estas la ora proporcio (1+√5)/2.
Bildoj
redaktiRektlinia sfera projekcio | Orta projekcio |
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- H. S. M. Coxeter, Regulaj hiperpluredroj, 3-a. red., Doveraj Eldonoj, 1973. ISBN 0-486-61480-8.
- Kalejdoskopoj: Elektitaj skriboj de H.S.M. Coxeter, redaktita de F. Arthur Sherk, Peter McMullen, Anthony C. Thompson, Asia Ivic Weiss, Wiley-Interscience Publication, 1995, ISBN 978-0-471-01003-6 [1]
- (Papero 22) H.S.M. Coxeter, Regulaj kaj duonregulaj hiperpluredroj I, [Math. Zeit. 46 (1940) 380-407, MR 2,10]
- (Papero 23) H.S.M. Coxeter, Regulaj kaj duonregulaj hiperpluredroj II, [Math. Zeit. 188 (1985) 559-591]
- (Papero 24) H.S.M. Coxeter, Regulaj kaj duonregulaj hiperpluredroj III, [Math. Zeit. 200 (1988) 3-45]
- John Horton Conway kaj Michael Guy: Kvar-dimensiaj arĥimedaj hiperpluredroj, Paperoj de la Kolokvo sur Konvekseco je Kopenhago, paĝo 38 kaj 39, 1965
- Norman Johnson: La teorio de uniformaj hiperpluredroj kaj kahelaroj, Ph.D. Disertaĵo, Universitato de Toronto, 1966
Eksteraj ligiloj
redakti- Eric W. Weisstein, 120-ĉelo en MathWorld.
- George Olshevsky, 120-ĉelo en Glossary for Hyperspace.
- 120-ĉelo (32) de konveksaj uniformaj plurĉeloj de George Olshevsky
- [2] Pri 120-ĉelo en regulaj hiperpluredroj de Marco Möller en R4
- 120-ĉelo Arkivigite je 2005-11-23 per la retarkivo Wayback Machine - iuj projekcioj de la 120-ĉelo al 2 dimensioj.
- 120-ĉela esploristo - libera interaga programo kiu permesas lerni pri la 120-ĉelaj simetrioj. La 120-ĉelo estas projekciata al 3 dimensioj kaj tiam bildigata per OpenGL.
- Hiperpluredroj Arkivigite je 2005-11-24 per la retarkivo Wayback Machine - projekcio de la 120-ĉelo al 3 dimensioj kun latentaj detaloj forprenitaj , meze en la paĝo.