2-a libro de la Reĝoj
La 2-a libro de la Reĝoj (mallonge "2 Reĝ") estas libro de la juda Tanaĥo respektive de la kristana Malnova Testamento en la Biblio.
ΒΑΣΙΛΕΙΩΝ Δ | |||||
---|---|---|---|---|---|
sankta libro • libro de la Biblio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | hebrea lingvo | ||||
Eldonado | |||||
| |||||
Kune kun 1 Sam, 2 Sam kaj 1 Reĝ ĝi estas unu tutaĵo.
Ĝi estas la lasta parto de la Readmona Historia Verkaro.
Nomo
redaktiLa libro nomiĝas
- en la hebrea: ספר המלכים השני [SEfer hamelaĥIM haŝeNI:] aŭ pli koncize ספר מלכים [SEfer melaĥIM]
- en la greka Septuaginto (LXX): Β' Βασιλέων [V' VasiLEJon]
- en la latina Nova Vulgato: 2 Regum
Enhavo kaj strukturo
redaktiJen ebla strukturo: [1]
- La du regnoj, Izraelo kaj Judujo, dua parto (2 Reĝ 1 - 17)
- Aĥazja (Izraelo) 853-852
- Jehoram (Izraelo) 852-841
- J(eh)oram (Judujo) 848-841
- Aĥazja (Judujo) 841
- Jehu (Izraelo) 841-814
- Atalja (Judujo) 841-835
- Jehoaŝ (Judujo) 835-796
- Jehoaĥaz (Izraelo) 814-798
- J(eh)oaŝ (Izraelo) 798-783
- Amacja (Judujo) 796-781
- Uzija = Azarja (Judujo) 781-740
- Zeĥarja (Izraelo) 743
- Ŝalum (Izraelo) 743
- Menaĥem (Izraelo) 743-738
- Pekaĥja (Izraelo) 738-737
- Pekaĥ (Izraelo) 737-732
- Jotam (Judujo) 740-736
- Aĥaz (Judujo) 736-716
- Hoŝea (Izraelo) 732-724
- La plua historio de Judujo (2 Reĝ 18 - 25)
- Ĥizkija 716-687
- Manase 687-642
- Amon 642-640
- Joŝija 640-609
- Jehoaĥaz 609
- Jehojakim 609-598
- Jehojaĥin 598-597
- Cidkija 597-587
Konataj perikopoj estas
- La ĉielpreno de Elija (2 Reĝ 2,1-12)
- Rakontoj pri Eliŝa (2 Reĝ 2 - 8)
- Eliŝa kaj la Ŝunemanino (2 Reĝ 4,8-37 kaj 8,1-6)
- Eliŝa kaj Naaman, la Siriano (2 Reĝ 5)
- La pereo de Izebel (2 Reĝ 9,30-37)
- La konkero de Samario fare de la Asirianoj (2 Reĝ 17)
- La religiaj reformoj de Joŝija (2 Reĝ 22,3 - 23,25)
- La pereo de Judujo (2 Reĝ 25,8-26)
Resumo
redaktiLa 2-a libro de la Reĝoj kontinuas la historion de la du regnaj dividiĝintaj de Israelo kaj Juduja post la regno de Salomono. Ĝi priskribas la pluan dekadencon de Norda Israelo kaj la finon de Suda Juduja regno.
La libro komenciĝas per la translokigo de Elia al Ĉielo kaj la voko de Elizo kiel lia sekvanto. Ĝi sekvas la reĝojn de Izraelo kaj Juduja, inkluzive de bonajn reĝojn kiel Ĥizkija, sed ankaŭ malbojnajn kiel Ĥazael kaj Manase.
La ĉefa intriga fadeno estas la konstantan batalo de la profetoj, precipe Elizo, kontraŭ la idolservado kaj maljustecon de la reĝoj. Ĝi montras kiel Dio uzas profetojn por avizi, admoní, kaj pungusti la reĝojn.
Fine, la libro priskribas la falou de Norda Israelo sub la Asiriana Imperio kaj la sekvanta ekzilo de Suda Juduja regno sub Neŭbabila Imperio. Ĝi finiĝas per la permeso al la Juduja ekziluloj reiri al Jerusalem.
Ĉefaj temoj inkluzivas Dion regula historio, la forto de veraj profetoj, la danĝeron de idolservado, kaj la importanco de fideleco al Dio por la popolo.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.