29-a de septembro
dato
(Alidirektita el 29-an de septembro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 29-a de septembro estas la 272-a tago de la jaro (la 273-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 93 tagoj restas.
Je la 29-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- -480: Batalo de Salamino: greka floto gvidata de Temistoklo venkis la persan komandatan de Kserkso la 1-a
- 440: Leono la 1-a iĝis papo
- 855: Benedikto la 3-a iĝis papo
- 1041: Kapitulaco de la defendantoj de Prago antaŭ armeo de la germana reĝo Henriko la 3-a
- 1222: Universitato de Padovo fondiĝis
- 1227: Papo Gregorio la 9-a ekskomunikis germanan imperiestron Frederiko la 2-a pro prokrasto de la 5-a krucmilito
- 1364: Centjara milito: venko de angloj en batalo de Auray, la lasta batalo kadre de Hereda milito de Bretonio
- 1370: Karolo la 4-a geedzigis sian filon Venceslaon kaj Johana Bavaria, kiu volis interrompi la tradician kontraŭĉeĥan aliancon de Bavario, Pollando kaj Hungara reĝlando
- 1400: Pollando: Hrubieszów iĝis urbo
- 1529: Statutoj de Litovio: statuto de Grandprinclando Litovio estis aprobita
- 1560: Eriko la 14-a ekreĝis en Svedio
- 1568: Johano la 3-a iĝis reĝo de Svedio
- 1609: 5-a pola-rusa milito 1609-1618: pola-litova armeo eksieĝis Smolenskon, kiu post 97 jaroj revenis al Grandprinclando Litovio
- 1620: En Venezuelo fondiĝis urbo Acarigua
- 1669: Mikaelo Korybut Wiśniowiecki kroniĝis en Krakovo kiel reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: nokte venko de pola generalo Jan Henryk Dąbrowski en la batalo de Łabiszyn kontraŭ taĉmentoj de prusa kolonelo
- 1829: Londono: fondo de Scotland Yard
- 1881: En Tartu (Rusia imperio) unuafoje aperis la nuntempa Flago de Estonio
- 1884: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon 243 Ida
- 1887: Germana futbala klubo Hamburger SV fondiĝis
- 1903: Prusio, kiel unua lando de la mondo, enkondukis kondukpermesilon
- 1908: Vatikanurbo: papo Pio la 10-a establis oficialan bultenon de la Sankta Seĝo - "Acta Apostolicae Sedis" kiel jarlibro aperis en 1909 anstataŭante aperantan de 1865 "Acta Sanctae Sedis"
- 1911: Italio deklaris militon kontraŭ Turkio
- 1913: Subskribo de turka-bulgara pactraktato post fino de la Dua Balkana milito
- 1913: Rudolf Diesel, inventisto de dizelmotoro, estas vidata por la lasta fojo dum veturo de Francio al Anglio
- 1916: Usona entreprenisto John D. Rockefeller iĝis unua miliardulo. Unua Mondmilito: Aŭstra armeo akceptis demision de Józef Piłsudski - Polaj Legioj (1914-1918) transformiĝis al Pola Helpa Korpuso; militŝipoj de Triopa Entento alvenis al Salamino kaj minacas Atenon
- 1918: Tesaloniko: kapitulaco de Bulgario; trupoj de Triopa Entento trarompis la Hindenburg-linion
- 1919: Svedio enkondukis 8-horan labortagon
- 1922: Ukrainio: en Ĉerkasa provinco dum "kongreso" de atamanoj, inspirita de bolŝevikaj agentoj, plej multaj estis arestitaj
- 1923: En Bulgario estis subpremita komunista ribelo; Mandato de la Ligo de Nacioj: Mandato por Palestino ekvalidis, oficiale kreante protektoraton de Palestino sub brita administrado, kaj de Transjordanio kiel apartan emirlandon sub Abd Allah ibn Husajn
- 1926: Monaĥejo de la Grotoj de Kievo malfermiĝis kaj estis proklamita muzeo
- 1933: Hispana Falango estiĝis, kunfondita de José Antonio Primo de Rivera. En Dua Pola Respubliko oni vivigis Polan Akademion de Literaturo
- 1938: Munkeno: subskribo de Munkena interkonsento permesanta al Germanio aneksi parton de Ĉeĥoslovakio, la germanparolantan Sudetion; Kadre de la pola operaco de NKVD oni pafmortigis en Ĵitomir (Ukraina SSR) 129 polojn
- 1939: Germana-pola milito: kapitulacis apudvarsovia fortikaĵo Modlin
- 1941: Holokaŭsto: en Ukraina SSR ekiĝis dutaga amasmurdo de civiluloj en Babij Jar; Aŭstrio: en koncentrejo Mauthausen komenciĝis amasa poduonhora ekstermo de malliberuloj, sub duŝoj kun malvarmega akvo kaj granda akvopremo; brita konvojo de 10 ŝipoj el okcidenta Islando PQ-1 komencis senkolizian trapason al Arĥangelsko; nokte la brita aerarmeo atakis la germanajn urbojn Stettin kaj Hamburgo
- 1942: Heinrich Himmler ordonis transloki ĉiujn judinojn de koncentrejo Ravensbrück al koncentrejo en Aŭŝvico; en rumana Brăila okazis konferenco pri Danubo kun partopreno de Italio, Hungario, Kroatio kaj Germanio; ekfunkciis aerponto ALSIB inter Alasko kaj Siberio, per kiu estis liverataj aviadiloj por bataloj kontraŭ Tria Regno
- 1943: Marŝalo Pietro Badoglio subskribis senkondiĉan kapitulacon de la itala armeo; soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Vicebsko, Orŝa, Mahiljoŭ kaj Ĝankojo
- 1944: sovetiaj taĉmentoj eniris Jugoslavion; en Italio dum kontraŭpartizana operaco soldatoj de Waffen-SS murdis centojn da loĝantoj de Marzabotto
- 1945: Proklamo de Federacia Popola Respubliko Jugoslavio
- 1948: Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio kaj Komunista partio de Slovakio kunfandiĝas en unu partion, kies prezidanto iĝis Klement Gottwald kaj ĝenerala sekretario Rudolf Slánský
- 1949: Malvarma milito: Sovetunio nuligis interkonsenton pri amikeco kun Jugoslavio
- 1951: Hungara Konsilio de Ministroj decidis enkonduki kaj festi "Tagon de la Popola Armeo" - memore al la venko en Pákozd (Hungara revolucio de 1848)
- 1951: Ĉeĥa longdistanca kuranto Emil Zátopek rompis du mondajn rekordojn sur la stadiono en Stará Boleslav por 20 km
- 1954: Fondo de Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro
- 1957: Nuklea akcidento apud Kasli kaj fermita urbo Ozjorsk — unu el la plej grandaj katastrofoj en Sovetunio
- 1959: Konstitucio de Brunejo oficialiĝis
- 1961: Sirio retiriĝis de Unuiĝinta Araba Respubliko
- 1963: Dua sesio de la Dua Vatikana Koncilio komenciĝis. Anglio: University of East Anglia estis fondita en Norwich; Sovetia atoma submarŝipo K-181 ekaperis ĉe la Norda poluso
- 1964: Bildliteratura fikciulino Mafalda komencis regule aperi en semajnrevuo, kreita de argentina bildstriisto Quino
- 1967: Unua Sinodo de la Episkopoj, kunvokita de papo Paŭlo la 6-a, komenciĝis
- 1968: En Ĉeĥoslovakio estis enkondukita kvintaga laborsemajno
- 1969: Unua malloka reto: en Los-Anĝeleso instaliĝis ARPANET - antaŭanto de Interreto
- 1970: Papo Paŭlo la 6-a anoncis Tereza el Avilo doktoro de eklezio - unua virino estanta instruistino de Katolika Eklezio
- 1971: Omano aniĝis al la Ligo de Arabaj Ŝtatoj
- 1976: Pollando: unua numero de la Komunikaĵo de KOR aperis. Centro de Kosmaj Esploroj de Pola Scienca Akademio fondiĝis
- 1978: Rezolucio 435 de Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj alvokis Sud-Afrikon fini neleĝan administradon de Namibio
- 1979: Papo Johano Paŭlo la 2-a kiel unua papo en la historio vizitis Irlandon
- 1985: Premiero de la usona-kanada televidserio MacGyver
- 1988: Du jarojn kaj duono post la katastrofo de la misio STS-51-L Kosmopramo Challenger lanĉis laŭvican kosmopramon
- 1990: Post 83 jaroj de konstruado Vaŝingtona Nacia Katedralo ekfunkciis
- 1991: Faligo de la prezidento de Haitio Jean-Bertrand Aristide
- 1995: Kreo de Eŭroregiono Okcidenta Bugo
- 2003: Barato: pluvo de meteorŝtonoj falis en Oriso vundante pli ol 20 personojn
- 2004: Unua flugo de la privata usona kosmoveturilo SpaceShipOne
- 2008: En Varsovio oni komencis konstrui Nacian Stadionon
- 2009: 30 afganaj civiluloj pereis kaj 39 vundiĝis post surveturo de aŭtomobilo sur apudvojan minon en provinco Kandaharo
- 2013: En Aŭstrio okazis parlamenta baloto
- 2014: Abdullah Abdullah iĝis ĉefministro de Afganio
- 2017: En Varsovio finiĝis Internacia konferenco Pola operaco de NKVD 1937-1938. Memorigo pri la krimo
Naskiĝoj
redakti- -106: Pompeo, romia politikisto kaj militisto, unu el la unua triumviraro (m. 48 a.K.)
- 1420: Michael Beheim, germana kantisto kaj soldato
- 1511: Miguel Servet, hispana-aragona teologo, kuracisto, kartografo kaj humanisto (m. 1553)
- 1518: Tintoretto, itala pentristo (m. 1594)
- 1547: Miguel de Cervantes, hispana verkisto, aŭtoro de Kiĥoto (m. 1616)
- 1551: Miguel Servet, hispana-aragona teologo, astronomo, juristo, kuracisto (m. 1553)
- 1571: Michelangelo Merisi da Caravaggio, itala pentristo (m. 1610)
- 1681: Christian Friedrich Hunold, germana verkisto kaj jursciencisto (m. 1721)
- 1703: François Boucher, franca pentristo (m. 1770)
- 1704: Mihály Ajtai, hungara kortega pastro, instruisto (m. 1776)
- 1725: Robert Clive, brita generalo, guberniestro de Bengalo (m. 1774)
- 1747: Józef Wybicki, pola verkisto kaj politikisto, aŭtoro de la pola himno (m. 1822)
- 1758: Horatio Nelson, angla admiralo (m. 1805)
- 1765: Karl Ludwig Harding, germana astronomo, malkovrinto de planeduma nebulozo NGC 7293 (m. 1834)
- 1788: Gustav Friedrich von Hetsch, dana-germana arkitekto kaj pentristo (m. 1864)
- 1789: Peter Joseph Lenné, germana pejzaĝĝardenisto (m. 1866)
- 1810: Elizabeth Gaskell, angla verkistino (m. 1865)
- 1816: Paul Féval, franca romanisto kaj dramisto (m. 1887)
- 1817: Paulus Motz, germana verkisto kaj forstisto (m. 1904)
- 1823: Władysław Syrokomla, pola kaj belorusa poeto, etnografo kaj tradukisto (m. 1862)
- 1832: Joachim Oppenheim, ĉeĥa verkisto kaj rabeno (m. 1891)
- 1840: Lajos Felméri, hungara pedagogo, verkisto, universitata profesoro (m. 1894)
- 1851: Ede Czynk, hungara poŝtinspektisto, zoologo, ornitologo (m. 1899)
- 1856: Franz Zwach, aŭstro-germana kolonelo, esperantisto kaj tradukisto (m. 1928)
- 1864: Miguel de Unamuno, hispana filozofo kaj verkisto (m. 1936)
- 1866: Miĥajlo Hruŝevskij, ukraina historiisto kaj politikisto (m. 1934)
- 1867: Walther Rathenau, germana industriisto, verkisto kaj politikisto, murdita (m. 1922)
- 1881: Ludwig von Mises, aŭstra ekonomikisto, prakseologo (m. 1973)
- 1884: Nándor Hegedűs, hungara ĵurnalisto kaj literaturhistoriisto (m. 1969)
- 1890: Ahmad Kasravi, irana lingvisto, reformisto, filozofo kaj esperantisto (m. 1946)
- 1894: Francisko Vila, hispana fervojisto, Esperanto-verkisto kaj tradukisto (m. nekonata)
- 1894: Géza Hetényi, hungara kuracisto, profesoro (m. 1959)
- 1895: Joseph Banks Rhine, usona psikologo kaj biologo, pioniro de parapsikologio (m. 1980)
- 1898: Trofim Lisenko, ukraina agronomo, sovetunia pseŭdosciencisto (m. 1976)
- 1899: László Bíró, hungara ĵurnalisto, inventisto de globkrajono (m. 1985)
- 1901: Enrico Fermi, itala Nobelpremiita fizikisto (m. 1954)
- 1901: Lanza del Vasto, itala filozofo, poeto, artisto, ĉefo de la eŭropa senperfortisma movado (m. 1981)
- 1904: Nikolaj Ostrovskij, soveta verkisto (m. 1936)
- 1906: Andrzej Kołaczkowski, pola filologo, tradukisto, spertulo pri skandinava lingvaro, poligloto, lektoro i.a. de Esperanto en katolika universitato de Lublin, interlingvisto (m. 1997)
- 1908: Béla Kiss, rumania hungara lokhistoriisto (m. 1951)
- 1912: Michelangelo Antonioni, itala reĝisoro kaj scenaristo (m. 2007)
- 1913: Stanley Kramer, usona reĝisoro kaj filma produktoro (m. 2001)
- 1919: Vladimír Vašíček, ĉeĥa pentristo (m. 2003)
- 1920: Aleksandr Zinovjev, rusa sociologo, logikisto kaj filozofo, aŭtoro de la nocio homo sovieticus, disidento (m. 2006)
- 1929: Lajos Jakab, hungara operkantisto (tenoro) (m. 2000)
- 1930: Michał Gryziński, pola nuklea fizikisto, sportisto, kreinto de la "atom-modelo de Gryziński" (m. 2004)
- 1931: Anita Ekberg, sveda aktorino kaj manekeno (m. 2015)
- 1931: Barna Marosi, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (m 2015)
- 1932: Hans Peter Nowak, aŭstra komponisto kaj ĥorestro
- 1934: Mihály Csíkszentmihályi, usona psikologo (m. 2021)
- 1935: Mylène Demongeot, franca aktorino (m. 2022)
- 1935: Jerry Lee Lewis, usona kantisto kaj pianisto, pioniro de rokenrolo (m. 2022)
- 1936: Silvio Berlusconi, ĉefministro de Italio (m. 2023)
- 1936: Edvard Radzinskij, rusia verkisto kaj historiisto
- 1938: Wim Kok, ĉefministro de Nederlando (m. 2018)
- 1939: L. Miklós Gyárfás, rumania hungara humuristo, karikaturisto
- 1943: Lech Wałęsa, kunfondinto kaj unua gvidanto de Solidareco, nobelpremiita, prezidanto de Pollando
- 1943: Mohammad Ĥatami, ŝijaisma teologo, filozofo, politikisto, prezidanto de Irano
- 1947: Ambrus Miskolczy, hungara historiisto, profesoro (m. 2023)
- 1948: Theo Jörgensmann, germana klarnetisto kaj komponisto
- 1949: István Sütő, rumania hungara poeto (m. 1987)
- 1951: Andrés Caicedo, kolombia verkisto kaj poeto hispanlingva, sinmortiginto (m. 1977)
- 1951: Michelle Bachelet, prezidantino de Ĉilio
- 1958: Fajeze Haŝemi, irana politikistino kaj ĵurnalistino
- 1959: Jon Fosse, norvega verkisto Nobelpremiita
- 1961: Julia Gillard, unua ĉefministrino de Aŭstralio
- 1976: Andrij Ŝevĉenko, ukraina futbalisto
- 1979: Attila Gidó, rumania hungara historiisto
- 1984: Per Mertesacker, germana futbalisto
- 1986: Delara Darabi, irana artpentristino, ekzekutita (m. 2009)
Mortoj
redakti- -48: Pompeo, romia politikisto kaj militisto, unu el la unua triumviraro (n. 106 a.K.)
- 716: Ceolfrith, anglosaksa abato kaj sanktulo (n. ĉirkaŭ 642)
- 1185: Guillaume de Tiro, jerusalema kronikisto de la unua krucmilito, ĉefepiskopo de Tiro (n. ĉirkaŭ 1130)
- 1253: Venceslao la 1-a, reĝo de Bohemio (n. ĉirkaŭ 1205)
- 1364: Karlo la 1-a, duko de Bretonio (n. 1319)
- 1494: Poliziano, itala humanisto, tradukisto, poeto kaj retorikisto (n. 1454)
- 1560: Gustavo Vasa, reĝo de Svedio (n. 1496)
- 1703: Charles de Saint-Évremond, franca filozofo kaj kritikisto (n. 1613)
- 1802: August Batsch, germana botanikisto (n. 1761)
- 1820: Antonín Jaroslav Puchmajer, ĉeĥa poeto kaj tradukisto (n. 1769)
- 1833: Fernando la 7-a, reĝo de Hispanio (n. 1784)
- 1839: Friedrich Mohs, germana mineralogo kaj geologo (n. 1773)
- 1840: Friedrich Adolph August Struve, germana kuracisto (n. 1781)
- 1861: Tekla Bądarzewska-Baranowska, pola pianistino kaj komponistino (n. 1834)
- 1866: József Szőke, hungara pastro, instruisto, poeto, rektoro (n. 1773)
- 1872: Róza Déryné Széppataki, hungara aktorino, operkantistino (n. 1793)
- 1887: Bernhard von Langenbeck, germana kirurgo, spertulo pri amputo (n. 1810)
- 1902: Émile Zola, franca verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1840)
- 1908: Machado de Assis, brazila verkisto, fondinto de Brazila Beletristika Akademio (n. 1839)
- 1910: Dezső Halász, hungara oficisto kaj poeto (n. 1835)
- 1913: Rudolf Diesel, germana inĝeniero kaj inventinto de eksplodmotoro (n. 1858)
- 1914: Fernand Blangarin, franca suboficiro, ruĝulo, gvidanto de laboristaj asocioj Paco-Libereco kaj de Laborista Esperanto-movado, redaktanto de "Internacia Socia Revuo" kaj kunlaboranto de "Le Travailleur Espérantiste" (n. 1886)
- 1929: Tanaka Giichi, ĉefministro de Japanio (n. 1864)
- 1930: Ilja Jefimoviĉ Repin, rusia pentristo (n. 1844)
- 1932: Otto Rasch, germana pentristo (n. 1862)
- 1941: Vilmos Aba-Novák, hungara pentristo kaj instruisto (n. 1894)
- 1954: Viktor Kosinszky, hungara vinberkulturisto (n. 1909)
- 1969: István Szirmai, hungara politikisto, redaktoro (n. 1906)
- 1979: Árpád Kiss, hungara eduksciencisto kaj profesoro (n. 1907)
- 1980: Áron Márton, hungara romkatolika episkopo de Transilvanio (n. 1896)
- 1985: Kálmán Battyán, hungara aktorino (n. 1897)
- 1993: Moŝe Savir, israela esperantisto fondinta en Jerusalemo Muzeon de Esperanto, LKK-ano de UK 1932 en Parizo, kursgvidanto ankaŭ en Malio kaj Finnlando, tradukanto el la hebrea kaj jida (n. 1910)
- 1996: Endoo Ŝuusaku, japana katolika verkisto (n. 1923)
- 2003: Miklós Szalay, rumania hungara komponisto (n. 1930)
- 2008: János Andrássy Kurta, hungara skulptisto, pentristo kaj verkisto (n. 1911)
- 2009: Pavel Popoviĉ, sovetia kosmonaŭto kaj la unua ukraina (n. 1930)
- 2010: Tony Curtis, usona aktoro (n. 1925)
- 2011: Hella Haasse, nederlanda verkistino (n. 1918)
- 2012: Hebe Camargo, brazila moderatorino, aktorino kaj kantistino (n. 1929)
- 2013: Oscar Castro-Neves, brazila gitaristo, aranĝisto kaj komponisto, kontribuinta al establiĝo de bosanovo (n. 1940)
- 2015: Hellmuth Karasek, germana verkisto, ĵurnalisto, literatura kritikisto, profesoro pri teatroscienco (n. 1934)
- 2016: Reinhard Haupenthal, germana instruisto, esperantologo kaj interlingvisto, aktivulo de Sarlanda Esperanto-Ligo, membro de AdE, aŭtoro de pli ol 1000 artikoloj esperantaj (n. 1945)
- 2018: Otis Rush, afrik-usona kantisto kaj gitaristo de bluso (n. 1934)
- 2020: Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah, emiro de Kuvajto (n. 1929)
- 2020: Helen Reddy, aŭstralia aktorino kaj kantistino (n. 1941)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio: Sanktaj arkianĝeloj: Mikaelo, Gabrielo kaj Rafaelo; Ceolfrith, anglosaksa abato
- Argentino: Tago de Inventisto (naskiĝdatreveno de László Bíró)
- Internacia Tago de Kafo
La 29-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.