Aŝgabato
Aŝgabato (turkmene Aşgabat) estas la ĉefurbo de Turkmenio kaj, kun 797 900 loĝantoj (en 2005), la plej granda urbo de la lando. Ĝi situas en oazo de la dezerto Karakumo, ĉe la piedoj de Kopetdago, proksime al la limo de Irano.
Aŝgabato | |||
turkmene: Aşgabat, ruse: Ашхабад, perse: عشق آباد Ešq-âbâd | |||
urbo | |||
Vojo de neŭtraleco
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Aşgabat | |||
Lando | Turkmenio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Provinco Ahal | ||
Historiaj regionoj | Turkmena SSR, KSŜ | ||
Montaro | Kopetdago | ||
Situo | Aŝgabado | ||
- alteco | 219 m s. m. | ||
- koordinatoj | 37° 56′ 24″ N 58° 23′ 17″ O / 37.94000 °N, 58.38806 °O (mapo) | ||
Loĝantaro | 909 000 (2009) | ||
Dezerto | Karakumo | ||
Fondo | 1818 | ||
Urbestro | Azat Biliŝov | ||
Horzono | UTC (UTC+5) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona antaŭkodo | +993-12 | ||
Situo enkadre de Turkmenio
| |||
Situo enkadre de Azio
| |||
Vikimedia Komunejo: Aşgabat | |||
Retpaĝo: ashgabat | |||
En la urbo funkcias flughaveno, maŝinindustrio, elektrotekniko, teksaĵa kaj nutraĵa industrio. Ĝi estas kultura centro kun universitatoj, altlernejoj, teatroj, muzeoj kaj zoo.
Historio
redaktiLa urbo evoluis ĉirkaŭ rusa milita apogejo, kiu estis establita en 1881 ĉe krucpunkto de pliaj karavanaj vojoj. Post aliĝo al la Transkaspia Fervojo, kiu interligas Kazaĥion kaj Uzbekion kun la Kaspia Maro, la urbo disvastiĝas daŭre ekde 1885. Inter 1919-1927 la urbo portis la nomon Poltorack.
En 1924, Aŝgabato iĝis ĉefurbo de la soveta respubliko Turkmenio ene de Sovetunio. Okaze de grava sismo la 5-an de oktobro en 1948, la urbo tute detruiĝis, sed poste estis rekonstruita. En 1962, Aŝgabato alligiĝis al la Karakuma kanalo. Tiu kanalo estas unu el la plej longaj surmonde kaj estas provizita el 600 kilometrojn oriente fluanta rivero Amudarja.
Post sendependiĝo de Turkmenio la 27-an de oktobro de 1991, Aŝgabato iĝis la ĉefurbo de la regno.
Vidindaĵoj
redaktiPlimulto de la historiaj konstruaĵoj ruiniĝis dum la tertremoj (ĉefe en 1948). La centron de Aŝgabato karakterizas ŝtalbetonaj kaj vitraj konstruaĵoj, kiuj do estas sismorezistaj.
Aparte vidindas la muzeoj pri plastikaj artoj, etnografio kaj historio; sed ankaŭ la botanika ĝardeno.
Vidu ankaŭ
redaktiBildaro
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- ruse http://www.vokrugsveta.ru/publishing/vs/archives/?item_id=399 Arkivigite je 2008-01-23 per la retarkivo Wayback Machine Paĝo sur moderna Aŝgabato
- http://www.editions-harmattan.fr/index.asp?navig=catalogue&obj=livre&no=20654
- http://www.mekdep.com Arkivigite je 2006-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.turkmeniya.info