Ada (Serbio)
Ada, ankaŭ hungare Ада serbe estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato. La nomo devenas el la turka, signifante insulo. Ankoraŭ 1 urbo kaj 3 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Ada | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 24430 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 10 547 (2002) [+] | ||||
Loĝdenso | 46 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 48′ N, 20° 7′ O (mapo)45.80138888888920.122222222222Koordinatoj: 45° 48′ N, 20° 7′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 80 m [+] | ||||
Areo | 228,6 km² (22 860 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ada [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Areo: km²
- Loĝantaro: 10500
- Poŝtkodo: 24430
- Telefonprefikso: +381 24
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo Horgoŝ-Novi Sad.
Historio
redaktiLa hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895. Fine de la mezepoko la turkoj okupis la tutan regionon. Ŝajnas, serboj fondis la vilaĝon Petrina en 1694, kiu nomiĝis Ostrova (slave = insulo) en 1702, Ada-Hatta en 1723. Ekde la 18-a j.c. la regiono apartenis al Habsburga Imperio. En 1703 la serboj, en 1760 la hungaroj fondis lernejon. Ada urbiĝis en 1836, serba agrikultura faklernejo fondiĝis en 1885, la fervojo atingis la urbon en 1889. La urbo apartenis al Bács-Bodrog.
En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la regionon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Inter 1941-1944 la hungaroj okupis la urbon. Post 1944 la germanoj estis forpelitaj.
En 2002 loĝis en Ada 9 547 da loĝantoj (hungarojoj 7742, serbojoj 1106, jugoslavianoj 216, ciganoj 117 kaj ceteraj). La loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo kaj industrio.
Famuloj
redakti- en Ada naskiĝis:
- hungara advokato Sándor Boschan
- Károly Botvay (arbarinĝeniero)
- hungara komunista politikisto Mátyás Rákosi en 1892
- hungara lingvisto Gábor Szarvas
- Sándor Szabó (patologo)