Adianto
Adianto (scienca nomo: Adiantum) estas genro el pteridacoj kosmopolita de ĉ. 150 specioj de filikoj, precipe el tropika Ameriko, el kiuj multaj havas plurope plume dividajn foliojn kaj estas ĝenerale kultivataj, ofte en forcejoj. Sin. harfiliko.
La plej konata specio estas la venushara adianto (scienca nomo: Adiantum capillus-veneris).