Aglo (konstelacio)
konstelacio en norda ĉiela hemisfero
Aglo (latine Aquila) estas konstelacio de la tera ĉielo kaj videblas de la norda duonglobo somere kaj aŭtune.
Aglo | |
---|---|
konstelacio | |
Latina nomo | Aquila (genitiva Aquilae) |
Mallongigo | Aql |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Sago • Herkulo • Serpentisto • Serpento • Ŝildo • Sagitario • Kaprikorno • Akvisto • Delfeno | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 18h 35m 0s ... 20h 32m 0s |
Deklinacio | -12° 2' 0" ... 18° 30' 0" |
Areo | 652 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 22 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 3 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 0,77 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -90° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -72° ... 78° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Aŭgusto |
Historio | |
Unua priskribo fare de | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
Steloj
redakti- Altairo estas la alfa kaj la pli brila stelo de la konstelacio. .
Mitologio
redaktiGanimedo estis la filo de la reĝo Tros de Trojo. Li estis fama pro sia beleco, kaj pro tio Zeŭso enamiĝis en lin. Li decidis do forrabi la junulon.
Dum Ganimedo paŝtis la brutojn en la ebenaĵo, Zeŭso sendis sian aglon. La birdo prenis Ganimedon per siaj ungegoj kaj alportis lin en Olimpon. Tie, li anstataŭis Hebon kiel vinverŝisto.
Nuntempe la Aglo daŭre flugas en la nokta ĉielo kiel konstelacio. Ĝi situas dekstre de la Akvisto, kiu fakte estas Ganimedo.