Aksel Sandemose
Aksel SANDEMOSE [aksl SANdemuse] (19-a de marto 1899 – 5-a de aŭgusto 1965) apartenas al la ĉefaj aŭtoroj skandinaviaj de la 20-a jarcento.
Aksel Sandemose | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Aksel Sandemose | |||||
Naskonomo | Axel Nielsen | ||||
Naskiĝo | 19-an de marto 1899 en Nykøbing Mors | ||||
Morto | 6-an de aŭgusto 1965 (66-jaraĝa) en Kopenhago | ||||
Tombo | Vestre gravlund (en) vd | ||||
Etno | norvegoj vd | ||||
Lingvoj | regnonorvega lingvo • dana • norvega vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Danio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Bjarne Sandemose (en) , Jørgen Sandemose (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto ĵurnalisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | A Fugitive Crosses His Tracks vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis en 1899 en Jutlanda urbeto Nykøbing, kaj eldonis sian unuan libron en Danio en 1923. Post kelkaj danlingvaj libroj li migris al Norvegio, kie li restis ĝis sia morto en 1965, verkante norveglingve (bokmål). Dum la 2-a mondmilito li loĝis ekzile en Svedio, kaj post la liberiĝo de Norvegio li igis sia hejmo tiulandan vilaĝeton Kjørkelvik.
Inter liaj plej konataj libroj troviĝas la dana Klabautermanden de 1927 (plivastigita kaj norvegigita en 1932), kaj la membiografiecaj libroj pri fikcia viro Espen Arnakke: En sjømann går i land ("Maristo surteriĝas") de 1931 kaj En flyktning krysser sitt spor ("Fuĝint' krucpasas sian spuron") de 1933. De tiu lasta devenas la Skandinavie fama Regularo de Jante.
Aliaj verkoj
redakti- Vi pynter oss med horn ("Ni beligas nin per kornoj"), 1936
- Det svundne er en drøm ("Malaperinteco estas sonĝ'"), 1946
- Libroj pri Erling Vik:
- Varulven ("La lupfamtomo"), 1958
- Felicias bryllup ("La nuptofesto de Felicia"), 1961
- Mytteriet på barken Zuidersee ("La marrevolto sur barko Zuidersee"), 1963. Lasta verko lia.