Alaska Golfo
La Alaska Golfo aŭ Golfo de Alasko (tlingite Yéil T'ooch[1]) estas marbrako de la Pacifika Oceano difina de la kurbo de suda marbordo de Alasko, inter la Alaska Duoninsulo kaj la Insulo Kodiak okcidente kaj la Aleksandera Arkipelago oriente, kie troviĝas la Glaĉera Golfo kaj la Interna Pasejo.
Alaska Golfo | ||
---|---|---|
golfo [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Alfluantoj | ||
- alfluanto | Kupra Rivero Alsek River Seal River |
|
Koordinatoj | 57° 0′ 0″ N, 144° 0′ 0″ U (mapo)57-144Koordinatoj: 57° 0′ 0″ N, 144° 0′ 0″ U (mapo) [+] | |
Areo | 1 533 000 km² (153 300 000 ha) | |
Alaska Golfo | ||
Vikimedia Komunejo: Gulf of Alaska [+] | ||
La tuta marbordo de la Golfo de Alasko estas kruta kombino de arbaroj, montoj kaj nombro de glaĉeroj. La plej grandaj glaĉeroj de Alaska, nome la Malaspina Glaĉero kaj la Beringa Glaĉero venas al la marborda ebenaĵo laŭlonge de la Golfo de Alasko. La marbordo estas ankaŭ tre markata de la Cook Inlet kaj de la Marbrako de Princo Vilhelmo, la du plej grandaj konektitaj marbrakoj, sed ankaŭ kun la Yakutat Bay kaj la Cross Sound. La Golfo Lituja estas la loko de la plej granda registrita cunamo en la historio kaj estas populara ŝilrma ankrejo por fiŝkaptaj ŝipoj.
Meteorologie, la Golfo de Alasko estas granda kaŭzanto de ŝtormoj. Krom vastegaj kvantoj de neĝo kaj glacio en suda Alasko, rezulte en kelkaj el la plej grandaj koncentroj sude de la Arkta Cirklo, multaj el la ŝtormoj moviĝas suden laŭlonge de la marbordoj de Brita Kolumbio, Vaŝingtonio, Oregono, kaj tiom for sude kiom ĝis Suda Kalifornio (ĉefe dum la okazoj de El-Ninjo).
Referencoj
redakti- ↑ Yakutat Area Native Place Names. Alirita 2024-05-13 .