Aleixo de Abreu
Alexis de Abreu estis portugala kuracisto, tropika patologo, kaj persona kuracisto de Afonso Hurtado de Mendonça (1561-1630), la guberniestro de la portugalaj kolonioj sur la marbordo de Angolo.
Aleixo de Abreu (1568-1630) | ||
---|---|---|
"Traktado pri la sep malsanoj", verko de Aleixo de Abreu, publikigita en 1623
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1568 en Alcáçovas do Alentejo, Alentejo, Portugalio | |
Morto | 1630 en Lisbono, Portugalio | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | |
Alma mater | Universitato de Koimbro Universitato de Évora | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiLi naskiĝis en Viana do Alentejo en la provinco de la Alentejo, en Portugalio, ĉirkaŭ la jaro 1568. Li pasigis naŭ jarojn en Evora, en la studo de literaturo, kie li akiris tiel altan reputacion, ke liaj elspezoj, en la Universitato de Koimbro, kie li stabliĝis kun la celo kultivi medicinon, estis pagitaj de la reĝo Filipo la 3-a el Portugalio. El Angolo, li moviĝis al Salvador por preni supren nomumon kiel kuracisto al la ĝeneralgubernatoro, Diogo Botelho. De 1604 ĝis 1606 Abreu estis en Brazilo kun la guberniestro, Diogo Botelho,[1] kaj funkciis kiel kirurgo dum la nederlanda atako sur Bahia de Todos os Santos. Dum sia tropika restado li kontraktis amebiazon kaj flavan febron. Post dujara loĝado en la brazila ĉefurbo, Abreu revenis al Lisbono (1606).[2]
Post ricevado de sia licenco kun granda distingo, li estis vokita al la kortego de Lisbono, kaj baldaŭ poste ricevis la nomumon kiel kuracisto de Afonso Hurtado de Mendonça, la guberniestro de la portugalaj kolonioj sur la marbordo de Angolo. Ankoraŭ en Afriko, li akiris grandan reputacion, ne nur kiel lerta kuracisto kaj faka kirurgo, sed ankaŭ kiel aŭdaca kaj sukcesa soldato. Post naŭjara restado en tiu lando, li revenis al Lisbono, en 1606, kaj tuj estis nomumita konsilanta kuracisto al Filipo la 3-a de Hispanio.
La resto de lia vivo estis pasigita en Lisbono, kie li mortis en 1630, kaj estis entombigita en la Monaĥejo de Kapucinoj de Sankta Antonio en tiu grandurbo. Lia nura verko estas disertaĵo, nun tre malabunda, titolita "Traktato de la universalaj infektoj de inflamo de la hepato, iktero, febro, kaj renoj, obstrukco, satiriazo, kaj maligna febro, kaj hipokondriaka pasio", Lisbono, 1622. Li estis la unua kiu studis la skorbuton (kiu siatempe estis nomita "Angola malsano" aŭ "virusa malsano") kiu aperis en lia "Traktaĵo pri la sep malsanoj", eldonita en Lisbono, en 1623.
Vidu ankaŭ
redakti- Filipo la 3-a el Portugalio (1605-1665)
- Afonso Furtado de Mendonça (1561-1630)