Almonaster la Real
Almonaster la Real (La Reĝa Monaĥejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.
Almonaster la Real | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Andaluzio | ||
Provinco | Onubo | ||
Poŝtkodo | 21350 | ||
Retpaĝaro | www.almonasterlareal.com | ||
Politiko | |||
Urbestro | Manuel Ángel Barroso Trujillo (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 848 (2009) | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 52′ N, 6° 47′ U (mapo)37.8732724-6.7861298Koordinatoj: 37° 52′ N, 6° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 913 m [+] | ||
Areo | 322 km² (32 200 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Almonaster la Real [+] | |||
Loĝantoj
redaktiLa censita loĝantaro en 2009 estis de 1.848 loĝantoj distribuitaj inter la vilaĝo mem, kiu enhavas nur ĉirkaŭ 600 loĝantojn kaj dudeko da domaroj.
Situo
redaktiAlmonaster la Real estas situa en la norda parto de la provinco Onubo en la komarko aŭ distrikto Sierra de Aracena, je altitudo de 916 m; je 100 km de Onubo, provinca ĉefurbo, je 20 km de Aracena kaj je 40 km de Portugalio. La areo de ties teritorio estas de 322 km².
Almonaster troviĝas nordokcidente de la provinco Onubo kaj limas norde kun Cortegana kaj Jabugo, oriente kun Santa Ana la Real, Alájar kaj Aracena, okcidente kun Cortegana, Aroche kaj El Cerro del Andévalo kaj sude kun El Campillo, Zalamea la Real, El Cerro kaj Cortegana.
Reliefo
redaktiLa reliefo estas tre kruta kaj enhavas pli grandajn altitudojn norde (situa en la sierra de Aracena), kaj estas pli ebena sude (Andévalo). La propra vilaĝo troviĝas je 613 metroj super la marnivelo, kvankam la maksimuma altaĵo de la municipa teritorio troviĝas en la Sierra de San Cristóbal, kaj estas 916 m alta.
Hidrografio
redaktiLa ĉefaj riveroj kiuj trapasas la municipon estas la rivero Odiel, la rivereto Escalada, la rivereto Olivargas, rivereto Almonaster kaj la rivereto Río Caliente, krom malgrandaj rojoj kiaj la rivereto Moro, la rojo Acebuche, la rojo La Lisa...
Flaŭro
redaktiEkzistas granda vario vegetala, pro la etendo de la komunuma areo. En la norda zono, la plej elstara elemento estas la paŝtejo, en kiu elstaras specioj kiel la verda kverko kaj la korkokverko, kaj en la zonoj de plej granda alteco, la kaŝtanarbo kaj iuj specoj de malgrandaj kverkoj. Apud la fluejoj de la riveretoj kreskas ĉerivera arbaro, formata de nigra poplo, fraksenoj, salikoj kaj alnoj. En la suda parto elstaras la grandaj arbaroj de Pinus pinaster, Pinus pinea kaj eŭkaliptoj, uzitaj por industriaj celoj. En la zonoj de monto pli malalta aperas la mediteranea arbaro; kaj, apud la urba kerno kaj al la multnombraj vilaĝoj, troviĝas la tipaj legomĝardenoj, okupante la fruktodonan ebenaĵon kaj la plej ebenajn zonojn.
Faŭno
redaktiEn la tuta teritorio loĝas tipaj specioj de la mediteranea arbaro, el kiuj elstaras la rabobirdoj, kiaj la reĝa aglo, la nizaglo, la akcipitro, la falko, la gufo aŭ la arbarstrigo. Ankaŭ ekzistas multnombraj kolonioj de nigra vulturo kaj gipso; krom specioj kun ĉasvaloro kia la apro, la cervo, la kuniklo, la ruĝa perdriko, la turdoj kaj la kolomboj.
Historio
redaktiLa nomo de la vilaĝo devenas el la araba, المنستير al-munastir, termino de latina deveno kiu signifas "la monaĥejo".[1]
Monumentoj
redaktiKonstruita sur baziliko visigota de la 5-a jarcento, estas malregula konstruo farita el briko kaj ŝtono sur trapezoida bazo, kies formo probable estis determinita de la deklivo de la tereno. Estas probable ke la moskeo nur havis eniron en la unua norda sekcio de la centra navo oriente. Ties malabunda lumo ricevis de la korto, la pordo kaj tri mallarĝaj fenestretoj aŭ embrazuroj, du de ili maldekstre kaj dekstre de la mihrabo. En la salono de petego malkovriĝis dek ses tomboj sen dato. Lia arkaika karaktero povas veni ĉar ĝi estis konstruita komence de la 9-a jarcento, sed ankaŭ oni povas konsideri ĝin kiel provinceca solvo al la programo de konstruaĵoj de la epoko de la kalifoj. La hierarkio de la salono de petego ŝajnas apogi pli ĝuste la duan supozon.
Aliaj monumentoj
redakti- Ermitejo de Nia Sinjorino de la Koncipiĝo
- Ermitejo de Nia Sinjorino de la Humileco kaj Pacienco
- Ermitejo de Sankta Sebastiano
- Ermitejo de Sanktulino Eŭlalia
- Kastelo de Almonaster, fortikaĵo de romia origino de kiu nur konserviĝas restoj.
- Preĝejo de Sankta Marteno: de gotika stilo mudeĥara, ĝi komencis konstruiĝi en la 14-a jarcento, kun fino en la 16-a. Ĝi konsistas de tri navoj kaj ĝi posedas la solan pordon de stilo manuelino de Hispanio, krom tiuj de Olivenza.
- Taŭrludejo
- Ponto de la Tri Fontoj: situa en la mezo de Gil Márquez kaj konstruita de disĉiploj de Gustave Eiffel, origine el fero kaj kovrita en 1956 per betono, ĝi savas la paŝon de la fervojo Huelva-Zafra super la Rojo La Lisa (alfluanto de la Rivereto Moro).
- Banejo de La Pomarbo: banejo de akvoj mineral-kuracaj, situa ĉe la ŝoseo de Gil Márquez (HU-7100) kaj konstruita inter 1910 kaj 1915.
- Fonto de la Konsilantaro de Almonanster
- Tanejo de Almonaster
- Romia Ponto de Almonaster
- Palaco de Mikaelo Tenorio de Kastilio
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado. Rura turismo.
Referencoj
redakti- ↑ José María Calvo Baeza, Nombres de lugar españoles de origen árabe, Madrid: Darek-Nyumba, 1990.