Amanda Higley
Amanda HIGLEY [amanda higli] (1974-) naskiĝis en Sakramento, Kalifornio, Usono. Ŝi studis en la Kolegion Principia, kie instruas la fama esperantisto Duncan Charters, de kiu ŝi lernis Esperanton.
Amanda Higley | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1974 (50-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1996–) |
Ŝi eklernis Esperanton en 1996, ĉeestis la Nord-Amerikan Someran Kursaron de Esperanto dum kelkaj someroj, kaj en 1999 ŝi ekvojaĝis al Eŭropa Esperantujo. Ŝi ĝenerale uzis Pasportan Servon dum sia restado tie. Ŝi ĉeestis la Internacian Junularan Kongreson (en Veszprém, Hungario), la Mont-Kabanan Renkontiĝon (en Aŭstrio) kaj la TEJO-seminarion (en Strasburgo, Francio).
Ŝia tuta vojaĝado daŭris 16 monatojn tra 16 landoj. Kiam ŝi revenis, ŝi prelegadis ĉe multaj universitatoj pri siaj spertoj por revigligi la junularan Esperanto-movadon en Usono.
Eksteraj ligiloj
redakti- La Vagemulino Arkivigite je 2002-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Aventuroj de plurmonata Pasporta Servo-vojaĝanto Arkivigite je 2008-12-09 per la retarkivo Wayback Machine