Amy Clampitt
Amy Clampitt (15a de junio 1920 – 10a de septembro 1994) estis poeto kaj verkisto de Usono.[1]
Amy Clampitt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de junio 1920 en New Providence | ||||
Morto | 10-an de septembro 1994 (74-jaraĝa) en Lenox | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Grinnell College (en) - anglistiko (–1941) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto bibliotekisto vd | ||||
Laborkampo | Poezio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiAmy Clampitt naskiĝis la 15an de junio 1920 el kvakeraj gepatroj, kaj alportita en New Providence, Iovao. Ĉe la Usona Akademio de Artoj kaj Beletroj kaj ĉe la najbara Altlernejo Grinnell ŝi ekstudis anglalingvan literaturon kio kondukis ŝin al poezio. Ŝi gradiĝis ĉe Grinnell, kaj el tiam ŝi loĝis ĉefe en Novjorko. Por vivteni sin, ŝi laboris kiel sekretariino ĉe Oxford University Press, kaj bibliotekistino ĉe la Nacia Societo Audubon, kaj kiel sendependa eldonisto. Meze de la 1960-aj jaroj, kiam ŝi estis 40jaraĝa, ŝi reekverkis poezion. ŝia unua poemo estis publikita de The New Yorker en 1978. En 1983, kiam ŝi estis 63jaraĝa, ŝi publikis sian unuan plenan kolekton, The Kingfisher (alciono). En la venonta jardeko Clampitt publikis kvin librojn de poezio, inklude What the Light Was Like (1985), Archaic Figure (1987), kaj Westward (1990). Ŝia lasta libro, A Silence Opens, aperis en 1994. Ŝi publikis ankaŭ esearon kaj kelkajn private printitajn eldonojn de ŝiaj pli longaj poemoj. Ŝi estis ankaŭ membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Beletroj kaj instruis ĉe la Altlernejoj Kolegio de Vilhelmo kaj Maria, Smith kaj Amherst, sed estis la tempo pasita en Manhattan, en malproksima loko de Maine, kaj en variaj veturadoj en Eŭropo, iama Sovetunio, Iovao, Kimrio, kaj Anglio kio pli rekte influis sur ŝia verko. Clampitt ricevis premiojn (Guggenheim, 1982, MacArthur, 1992). Ŝi mortis pro kancero la 10an de septembro 1994.
Verkaro
redaktiPoemkolektoj
redakti- Multitudes, Multitudes (Washington Street Press, 1973).
- The Summer Solstice (Sarabande Press, 1983).
- The Kingfisher (Knopf, 1983). ISBN 0-394-52840-9.
- What the Light Was Like (Knopf, 1983). ISBN 0-394-54318-1.
- Archaic Figure (Knopf, 1987). ISBN 0-394-75090-X.
- Westward (Knopf, 1990). ISBN 0-394-58455-4.
- Manhattan: An Elegy, and Other Poems (University of Iowa Center for the Book, 1990).
- A Silence Opens (Knopf, 1994). ISBN 0-679-75022-3.
- The Collected Poems of Amy Clampitt (Knopf, 1997). ISBN 0-375-70064-1.
Prozo
redakti- A Homage to John Keats (Sarabande Press, 1984).
- The Essential Donne (Ecco Press, 1988). ISBN 0-88001-480-6.
- Predecessors, Et Cetera: Essays (University of Michigan Press, 1991). ISBN 0-472-06457-6.
Referencoj
redakti- ↑ Grimes, William, "Amy Clampitt, 74, Late Bloomer Who Rose to Heights of Poetry", The New York Times, 12a Septembro 1994. Kontrolita 2008-07-27.
Eksteraj ligiloj
redakti- The Amy Clampitt Fund
- Clampitt's Academy of American Poets page
- Poetry Foundation page[rompita ligilo]
- "Clampitt, Amy: Introduction" Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine Poetry Criticism. Vol. 19, edited by Carol T. Gaffke (Thomson Gale, 1997).
- Robert E. Hosmer (Spring 1993). “Amy Clampitt, The Art of Poetry No. 45”, Paris Review.