Andrea del Sarto

itala pentristo

Andrea del Sarto (elparolata kiel en esperanto) estis florenca pentristo de la 16-a jarcento, naskiĝinta en Florenco la 16-an de julio 1486 kaj tie mortinta la 29-an de septembro 1530.

Andrea del Sarto
Memportreto de Andrea del Sarto
Memportreto de Andrea del Sarto
Persona informo
Andrea del Sarto
Naskonomo Andrea d'Agnolo di Francesco di Luca di Paolo del Migliore Vannucchi
Naskiĝo 16-an de julio 1486 (1486-07-16)
en Florenco, Italio
Morto 29-an de septembro 1530 (1530-09-29) (44-jaraĝa)
en Florenco
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pesto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Baziliko Santissima Annunziata (1530–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Respubliko Florenco Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Lucrezia del Fede (en) Traduki (1518–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
desegnisto
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Pentrado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Florenco vd
Aktiva dum 1501–1530 vd
Verkado
Verkoj Madonna of the Harpies ❦
San Gallo Annunciation ❦
La Lasta Vespermanĝo vd
Sukcesis kiel pentristo
vera nomo Andrea d'Agnolo... Vannucchi
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de la tajloro Agnolo, do li estis kutime nomata "[la filo] de la tajloro" (sarto itale signifas "tajloro"). Lia vera nomo estis Andrea d'Agnolo, t.e. Andrea [filo] de Agnolo, aŭ pli ĝuste Andrea d'Agnolo di Francesco di Luca Vannucchi, t.e. Andrea [filo] de Agnolo [filo] de Francesco [filo] de Luca [de la familio] Vannucchi.

 
Noli me tangere (Ne tuŝu min), pentrita de Andrea del Sarto en 1509 aŭ 1510

Tre juna, li lernis la pentradon ĉefe en la metiejo de Piero di Cosimo. Andrea lasis lin en 1508 kaj fondis kun alia juna pentristo memstarantan metiejon. Tie li kreis la unuajn pentraĵojn, kaj samtempe freskis klostrojn en florencaj monaĥejoj.

En 15171518 Andrea del Sarto edziĝis kun la juna vidvino Lucrezia del Fede. Baldaŭ li forvojaĝis al Francio, kie li restis malpli ol du jaroj (laŭ Giorgio Vasari, fama biografiisto de artistoj, li revenis al Florenco ankaŭ pro la peto de lia edzino).

Tre grava fresko farita post lia reveno al Florenco estas la Cenacolo (Sankta Vespermanĝo, 1520-1525). Ankaŭ tre fama estas la pentraĵo Madonna col Bambino, un angelo e un santo (Madono kun Jesuo Infano, anĝelo kaj sanktulo, 1522-1523), kutime nomata Madonna della Scala (= Madono de la Ŝtuparo) pro la ĉeesto de ŝtuparo en la bildo, kiu estas en la Prado-Muzeo en Madrido ekde 1819.

 
Andrea del Sarto, Madono de la Ŝtuparo, 1522-1523
  NODES