„ La certe malgaja aventuro de l' juna germanino, delogita, trompita, forlasata en Parizo kie ŝi malsuprenfalas ĉiujn ŝtupojn de l' socia klasaro ĝis nevola kunkulpo en krimo estas rakontata tiel sprite, tiel moke, per tiaj neatenditaj figuroj kaj komparoj, ke ĝi elvekas nevenkeblan ridadon. ”
„ Estis io tragika en R. Schwartz (1894-1973), kio igis lin eskapi aŭ en artefaritan humuron de kalemburoj, aŭ en la fabelan mondon de simplaj sentoj kaj klaraj dislimoj inter bono kaj malbono. Al la hodiaŭaj legantoj lia frua romano povas ŝajni naiva kaj siropa. Ĝuos ĝin nur tiu, kiu trovos en ĝi ĉarmon kaj saĝon de fabelo. Ĉar Anni, simpla knabino, estas moderna ruĝkufulineto. Montmartre, sidejo de pariza demi-mondo, estas lupo. Kaj la maljuna florvendisto, aperas kiel bona feino. La lingvo, kvankam talenta, ne estas plene modela. Korektendaj estas tipaj francismaj eraroj ("ekspozi" anstataŭ eksponi, "lento" anstataŭ lenso) strangaj galicismoj ("iri tra la vivo, okulojn fermitaj", "spicistino" vendanta...lakton kaj ovojn), diversaj mallertaĵoj ("sinplaĉa" kelnero, "subteni lacecon de iu"), formoj neaktualaj ("koktajlo", "apriorie"). La belan eksteran aspekton de la libro la eldonisto difektis per altajpitaj paĝoj. ”