Anton Cajetan Adlgasser
Anton Cajetan ADLGASSER (foje Anton Cajetan Adelgasser; 1a de Oktobro 1729 – 23a de Decembro 1777) estis germana orgenisto kaj komponisto en la Salcburgaj Katedralo kaj kortego, kaj komponis grandan kvanton de liturgia muziko (inklude ok mesojn kaj du rekviemojn) same kiel oratoriojn kaj orkestrajn kaj klavarajn verkojn.
Anton Cajetan Adlgasser | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1729 en Inzell |
Morto | 22-an de decembro 1777 (48-jaraĝa) en Salcburgo |
Mortokialo | Apopleksio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Familio | |
Edz(in)o | Maria Anna Fesemayr (en) (1769–) |
Okupo | |
Okupo | komponisto orgenisto |
Naskiĝinta en Inzell, Bavario, li translokiĝis al Salcburgo, kie li studis kun Johann Ernst Eberlin. El 1750 li estis orgenisto en la Katedralo de Salcburgo, kie li restis por la cetero de sia vivo. Post vizito al Italio en 1764–5 li direktis la verkon de Metastasio nome La Nitteti (lia nura opero) ludita en Salcburgo (1767), kaj en 1767 li kunlaboris kun Mozart kaj Michael Haydn por la oratorio Die Schuldigkeit des ersten Gebots. Mozart, kiu ege aprezis la muzikon de Adlgasser, sukcedis lin kiel Orgenisto en la Salcburga Katedralo en 1777. La unua geedzeco de Adlgasser, en 1752, estis al Maria Josepha, filino de lia antaŭanto, J.E. Eberlin, en la Salcburga Katedralo. Kvar jarojn poste li edziĝis al Maria Barbara Schwab, kaj en 1769 al la kortega kantistino Maria Anna Fesemayer (1743–82), kiu kantis en Die Schuldigkeit kaj kreis la rolon de Ninetta en La finta semplice. Leopold Mozart estis atestanto en la tria geedzigo.
Li mortis en Salcburgo en 1777 pro koratako suferita dum li ludis orgenon.
Bibliografio
redakti- Nicolas Slonimsky, eld. (1958). "Adlgasser, Anton Cajetan". Baker's Biographical Dictionary of Musicians (5a eld.). p. 9.