Apolono de Rodoso
Apolono de Rodoso (aŭ de Rodiso) (Ἀπολλώνιος Ῥόδιος [apolOnios rOdios], t.e. Apolono Rodosa) (naskiĝis en -295; mortis en -215) estis greka poeto kaj erudiciulo.
Apolono de Rodoso | |
---|---|
Bildo de Apolonio de Rodoso | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 295 a. K. en Aleksandrio, Egiptio |
Morto | 215 a. K. en Rodoso |
Lingvoj | antikva greka |
Okupo | |
Okupo | poeto gramatikisto mitologo bibliotekisto verkisto |
Verkoj | La Argonaŭtoj |
Li verŝajne naskiĝis en Aleksandrio kaj estis tie lernanto de Kalimako de Kireno. Lia ĉefverko estas la skribado de la mito pri Argonaŭtoj, pri kiu jam Homero skribis kaj kiu originis eble dum la 14-a jarcento a.K.. Inter -240 kaj -230 li estris la faman Bibliotekon de Aleksandrio kiel sekvinto de Zenodoto de Efeso.
Do la aldonaĵo "de Rodoso" fakte estas iom misgvida: li estis "de Aleksandrio" en Egiptio, tiam greka, helena urbo, kaj nur en la lastaj jaroj de sia vivo translokiĝis al la greka insulo Rodoso, kiu tamen post lia morto fiksiĝis kiel lia loĝloko kaj tial iĝis parto de lia nomo.
Verko
redakti- Apollonios de Rhodos: Die Fahrt der Argonauten, gr.-dt., übersetzt und kommentiert von Paul Dräger, Reclam, Stuttgart 2002, ISBN 3-15-018231-X. Tre komentita dulingva eldono.
- R.C. Seaton: Apollonius Rhodius - The Argonautica Greka-angle Londono 1967
Bibliografio
redakti- R. Glei und St. Natzel-Glei: Apollonios von Rhodos: Das Argonautenepos (Herausgegeben, übersetzt und erläutert) in 2 Bänden. Darmstadt 1996. ISBN 3-534-12184-8 bzw. ISBN 3-534-12185-6
Eksteraj ligiloj
redakti- Greka bibliografio, kun bibliografioj pri Apollonius (angle): 1496-2005 Arkivigite je 2007-08-28 per la retarkivo Wayback Machine, 1496-2005 excluding reviews Arkivigite je 2007-07-30 per la retarkivo Wayback Machine, 2001-2005 Arkivigite je 2007-07-30 per la retarkivo Wayback Machine, editions etc. Arkivigite je 2007-02-08 per la retarkivo Wayback Machine