Aposiopesis
Aposiopesis (greka prisilentado, eksilentado; eo: apoziopezo) estas muzikretorika figuro. Ĝi estas celita paŭzo je certa loko de muzika komponaĵo por signi nociojn kiel morto, perdo, silento kaj eterno.
Joachim Burmeister estas la unua, kiu mencias la apoziopezon kiel muzikretorika figuro. Li priskribas ĝin kiel "absoluta silentado de ĉiuj voĉoj". Ankaŭ je aliaj teoriistoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj ĝia ĉefa trajto estas la silentado. La muzika realigo okazas per uzado de paŭzoj. Povas temi pri ĝeneralpaŭzoj, sed ankaŭ pri ordinaraj paŭzoj en nunuopaj voĉoj. Kiel klarigas Johann Gottfried Walther, ekzistas du eblecoj enmeti ĉi tiujn: aŭ post finita kadenco aŭ je alia loko "[...] tamen sen fari je tio formalan finaĵon aŭ kadencon [...]".
Aposiopesis estas malgraŭ ĝia simileco al abruptio ne intermiksebla kun ĉi tiu. Dum kiam la esprimvaloro de abruptio estas la forrompado de melodia linio, Aposiopesis signas, laŭ Dietrich Bartels, "la silento sekvanta post tio". Pli malfrue okazis diferencigo de Aposiopesis den du subnociojn: homoioptoton kaj homoioteleuton.
La origino de ĉi tiu muzikretorika figuro revenas al la klasika retoriko: jen apoziopezo estas difinita kiel ellasado de esenca frazparto resp. konscia forrompado de la frazo celanta akiri atenton.
Literaturo
redakti- Bartel, Dietrich: Handbuch der musikalischen Figurenlehre, Laaber 1985.
- Eggebrecht, Hans Heinrich: Figuren, musikalisch-rhetorische en: RiemannL, Sachteil (fakta, nebiografia parto), paĝoj 286-288.
- Krones, Hartmut: Musik und Rhetorik en: Musik in Geschichte und Gegenwart, Sachteil, volumo 6, Kassel 1997, kolumnoj 814-852.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aposiopesis en la germana Vikipedio.