Arĝuno
Arĝuno estas unu el la herooj de la epopeo Mahabarato. Li estis filo de la dio Indro, ankaŭ la tria el la kvin panduidoj, filoj de la raĝo Panduo de Hastinapuro —la ĉefurboj de la kuruoj—, kaj ties edzinoj Kuntio kaj Madrio.
Arĝuno | |
---|---|
homo eble fikcia • literatura rolulo • legenda figuro • duondio | |
Verko | Mahabarato |
Informoj | |
Sekso | vira |
Posedaĵo | Gandiva |
Patro | Indro |
Patrino | Kunti |
Gefratoj | Judiŝtiro • Nakulo • Sahadevo • Bimo • Karna |
Edzo/Edzino | Subhadra • Ulupi • Draŭpadi • Chitrangada |
Infanoj | Abhimanyu • Babruvahana • Iravan |
Drono, la bramano sperta pri la militarto, instruis al Arĝuno la batalartojn, speciale la arkpafarton pro kio li iĝis spertulo kaj per pafkonkurso li gajnis sian edzinon Draŭpadio. Li ankaŭ geedziĝis kun Ulupi, princino de Nagaloko,[1] Ĉitrangada, princino de Manipuro kaj Subadra, fratino de Kriŝno, la avataro de la dio Viŝnuo, de kiu li estis proksima amiko. En la epopeo, kiu rakontas lian tutan vivon, Arĝuno iĝis la plej granda militisto de ĉiuj epokoj.
La Bagavadgito, unu el la plejaj tekstoj de hinduismo, rakontas konversacion inter li kaj Kriŝno.
Etimologio
redaktiArjuna en Sanskrito signifas blanka,pura aŭ arĝenta.
Referencoj
redakti- ↑ Stories from Hindu Mythology: Arjuna and Uloopi - Part 1 of 3 (angle) (2012-05-16).