Armenlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la armena lingvo

La armenlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la armena lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Վիքիպեդիա Ազատ հանրագիտարան [Wīkīpedyā Azat Hanragitaran] aŭ pli mallonge Վիքիպեդիա [Vīkīpedyā]. Formale komencita la 9-an de julio 2003, la projekto praktike vigliĝis nur ekde la jaro 2005. En oktobro 2013 ĝi havis iom pli ol 90 000 artikolojn, kaj - interalie helpe de granda publika kampanjo de marto 2014 varbanta redaktantojn por la projekto - atingis pli ol 120 000 artikolojn ĝis julio 2014. La 24-an de novembro 2024 ĝi enhavas 313 963 artikolojn.

Armenlingva Vikipedio
Retadreso hy.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo armena
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 24-a de novembro 2024
Artikolnombro 313 963
Profundeco 63.3
Paĝoj 1 157 819
Redaktoj 10 143 807
Uzantoj 148 809
Aktivaj uzantoj 421
Administrantoj 10
Dosieroj 12 181
vdr

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
Done 1