Asko, (el antikva greka ἀσκός "vinujo el ledo"; plurale askoi)[1] estas ujo de ceramiko de la Antikva Grekio uzita por havigi malgrandajn kvantojn da likvo, kiel por ekzemplo oleo. Ĝi prezentas originalan ebenan formon, elverŝan bekon ĉe unu el ties flankoj kaj grandan tenilon.[2] Ĝenerale ili estis dekorciitaj kiel vazoj kaj estis uzataj por stoketi oleon por plenigi el ĝi la lampojn.[3]

Asko ruĝfigura, datita ĉirkaŭ 420-410 a.K., kun dekoracio de Pegazo kaj Ĥimero. Muzeo Luvro, Parizo.

Laŭ Francisko Azorín asko estas Terkuirita ujo italorgeka kukurboforma kun anso.[4]

  1. Caro Bellido, Antonio (2008). Diccionario de términos cerámicos y de alfarería. Cádiz: Agrija Ediciones. p. 112. ISBN 84-96191-07-9.
  2. Fatás, Guillermo (2006). Diccionario de términos de Arte y elementos de Arqueología, Heráldica y Numismática. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-3657-6.
  3. Priskribo de askos (angla). Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2017-11-30 .
  4. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 24.

Vidu ankaŭ

redakti
  NODES