Asparagacoj
La asparagacoj[2] (latine Asparagaceae) estas planta familio el angiospermoj (unukotiledonoj). Tiu familio apartenas al la ordo asparagaloj (Asparagales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 130 genrojn kaj pli ol 2900 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas asparago[2].
Asparagacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Floranta legomasparago (Asparagus officinalis)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
asparago Asparagus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiu familio troviĝas mondvaste. La plej konara nutraĵplanto estas la legomasparago aŭ ĝardenasparago (Asparagus officinalis). El la suko de la agavoj estas farata tekilo aŭ agavbrando. Kelkaj specioj estas ornamplantoj en parkoj, ĝardenoj kaj domoj.
Priskribo
redaktiAsparagacoj estas multjaraj herbaj aŭ lignaj plantoj: arbustoj aŭ lianoj. Multaj specioj havas reduktitajn foliojn kaj la tigoj transprenas la taskon de fotosintezo. La plurjaraj herbaj specioj havas rizomojn kiel rezervorganoj. Se estas folioj, tiam ili sidas alternantaj kaj estas simplaj, paralelnervuraj kaj glatrandaj. Ofte la folioj estas skvamformaj kaj haŭtaj. Stipuloj mankas.
La floroj staras unuope sur tre diversmaniere konstruitaj infloreskoj. La malgrandaj, trinombraj floroj estas duseksaj aŭ unuseksaj. Se la floroj estas unuseksaj la plantoj povas esti aŭ monoikaj aŭ dioikaj apartseksaj. La ses involukroj estas samaj kaj verdaj, blankaj aŭ flavaj. La plantoj havas du cirkloj de po tri stamenoj. Ili estas inter si liberaj sed kunkreskintaj kun la bazo de la involukroj. En la duseksa kaj masklaj floroj ĉiuj stamenoj estas fekundaj. La inaj floroj havas staminodiojn kaj nektariojn. Tri karpeloj estis kunkreskintaj al epigina ovario. La pistilo havas maksimume la longecon de la ovario. La plantoj formas berojn.
Taksonomio
redaktiLa molekulgena esploroj dum la lastaj dek jaroj kondukis al tio, ke la familioj ene de la ordo de la Asparagaloj (Asparagales) komplete ŝanĝiĝis. La Asparagaloj (Asparagaceae s.l.) nun entenas la taksonoj de la iamaj familioj Agavaceae, Aphyllanthaceae, Hiacintacoj (Hyacinthaceae), Laxmanniaceae, Ruskacoj (Ruscaceae) kaj Themidaceae.[4] La nomo Asparagaceae estis publikigita en la jaro 1789 de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum sur paĝo 40. Tipogenro estas asparago (Asparagus L.)
Laŭ la reguloj de la Internacia Kodo de la botanika nomenklaturo (IKBN) la kelkaj familiaj nomoj ne povis esti transprenataj por la novaj subfamilioj. Ekzemple la Hiacintacoj (Hyacinthaceae) ne povas fariĝi „Hyacinthoideae“ , ĉar la pli malnova nomo havas prioritaton. La nova subfamilio devas ricevi la nomon Scilloideae.
La familio de la Asparagacoj (Asparagaceae) nun havas sep subfamiliojn kun ĉirkaŭ 150 genroj kaj ĉirkaŭ 2500 specioj:
- Aphyllanthoideae LINDL.: nur unu specio:
- montpeliera afilanto (Aphyllanthes monspeliensis L.): Ĝi estas disvastigita en la mediteranea regiono .
- Brodiaeoideae TRAUB: Ĝi konsistas el dek ĝi dekdu genroj.
- Scilloideae BURNETT: Ĝi konsistas el kvar triboj kun multaj genroj: Ornitogalo...
- Agavoideae HERB.: Ĝi konsistas el ĉirkaŭ 18 genroj.
- Lomandroideae THORNE & REVEAL: Ĝi konsistas el 14 ĝis 15 genroj
- Asparagoideae BURMEIST.: Ĝi konsistas el nur du genroj kun ĉirkaŭ 225 specioj.
- Nolinoideae BURNETT: Ĝi konsistas el 24 ĝis 30 genroj.
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (4 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Asparagales Link - asparagaloj
- Asparagaceae Juss. - asparagacoj
- Acanthocarpus Lehm. - akantokarpo
- Agave L. - agavo[6]
- Albuca L. - albuko
- Alrawia (Wendelbo) K. Perss. & Wendelbo - alravio
- Androstephium Torr. - androstefio
- Anemarrhena Bunge - anemareno
- Anthericum L. - anteriko
- Aphyllanthes L. - afilanto
- Arthropodium R. Br. - artropodio
- Asparagus L. - asparago[2]
- Aspidistra Ker Gawl. - aspidistro[7]
- Barnardia Lindl. - barnardio
- Beaucarnea Lem. - baŭkarneo
- Behnia Didrichsen - benio
- Bellevalia Lapeyr. - belevalio
- Beschorneria Kunth - beskornerio
- Bessera Schult. f. - besero
- Bloomeria Kellogg - blumerio
- Bowiea Harv. ex Hook. f. - bovieo
- Brimeura Salisb. - brimeŭro
- Brodiaea Sm. - brodieo
- Calibanus Rose - kalibano
- Camassia Lindl. - kamasio
- Chamaescilla F. Muell. ex Benth. - kamescilo
- Chamaexeros Benth. - kameksero
- Chlorogalum Kunth - klorogalo
- Chlorophytum Ker Gawl. - klorofitumo
- Clara Kunth - klarao
- Comospermum Rauschert - komospermo
- Convallaria L. - konvalo[8]
- Cordyline Comm. ex R. Br. - kordilino
- Danae Medik. - danao
- Dandya H.E. Moore - dandio
- Dasylirion Zucc. - dazilirio
- Daubenya Lindl. - daŭbenio
- Diamena Ravenna - diameno
- Dichelostemma Kunth - dikelostemo
- Dichopogon Kunth - dikopogono
- Diora Ravenna - dioro
- Dipcadi Medik. - dipkadio
- Disporopsis Hance - disporopso
- Diuranthera Hemsl. - diurantero
- Dracaena L. - draceno[9]
- Drimia Jacq. ex Willd. - drimio[10]
- Drimiopsis Lindl. ex Paxton - drimiopso
- Echeandia Ortega - eĉeandio
- Eremocrinum M.E. Jones - eremokrino
- Eriospermum Jacq. ex Willd. - eriospermo
- Eucomis L'Hér. - eŭkomiso
- Eustrephus R. Br. - eŭstrefo
- Fessia - fesio
- Fortunatia J.F. Macbr. - fortunatio**
- Furcraea Vent. - furkreo
- Fusifilum - fuzifilo
- Galtonia Decne. - galtonio
- Hagenbachia Nees & Mart. - hagenbaĥio
- Hastingsia S. Watson - hastingzio
- Hemiphylacus S. Watson - hemifilako
- Herreria Ruiz & Pav. - hererio
- Herreriopsis H. Perrier - hereriopso
- Hesperaloe Engelm. - hesperaloo
- Hesperocallis A. Gray - hesperokalido
- Hesperoyucca (Engelm.) Baker - hesperojukao
- Heteropolygonatum - heteropoligonato
- Hosta Tratt. - hosto
- Hyacinthella Schur - hiacintelo
- Hyacinthoides Medik. - hiacintoido
- Hyacinthus L. - hiacinto[11]
- Jaimehintonia B.L. Turner - ĵejmhintonio
- Lachenalia Jacq. ex Murray - laĉenalio
- Lapiedra - lapiedro
- Laxmannia R. Br. - laksmanio
- Ledebouria - ledeburio
- Leopoldia Parl. - leopoldio
- Leucocrinum Nutt. ex A. Gray - leŭkokrino
- Liriope - liriopo
- Litanthus - litanto
- Lomandra Labill. - lomandro
- Maianthemum F.H. Wigg. - maiantemo
- Manfreda Salisb. - manfredo
- Massonia Thunb. ex Houtt. - masonio
- Merwilla - mervilo
- Milla Cav. - miao
- Muilla S. Watson ex Benth. & Hook. f. - muilao
- Murchisonia - murkisonio
- Muscari Mill. - muskario
- Namophila - namofilo
- Neobakeria Schltr. - neobakerio*
- Nolina Michx. - nolino
- Ophiopogon Ker Gawl. - ofiopogono
- Ornithogalum L. - ornitogalo[12]
- Oziroe Raf. - oziroo
- Paradisea Mazzucato - paradizao
- Peliosanthes Andrews - peliozanto
- Petronymphe H.E. Moore - petronimfo
- Polianthes L. - polianto[13]
- Polygonatum Mill. - poligonato[14]
- Prochnyanthes S. Watson - proknianto
- Prospero Salisb. - prosperoo
- Pseudogaltonia (Kuntze) Engl. - pseŭdogaltonio
- Pseudomuscari Garbari & Greuter - pseŭdomuskario
- Pseudoprospero - pseŭdoprosperoo
- Puschkinia Adams - puŝkinio
- Reineckea - rejnekeo
- Resnova Van der Merwe - resnovo
- Rohdea - rodeo[15]
- Romnalda - romnaldo
- Ruscus L. - rusko[16]
- Sansevieria Thunb. - sanseviero[17]
- Schizobasis Baker - skizobazo*
- Schizocarphus Van der Merwe - skizokarfo
- Schoenolirion Torr. - skenolirio
- Scilla L. - scilo[18]
- Semele - semelo
- Sowerbaea Sm. - soverbao
- Speirantha Baker - spejranto
- Spetaea - spetao
- Theropogon - teropogono
- Thysanotus R. Br. - tizanoto
- Trichopetalum - trikopetalo
- Trihesperus Herb. - trihespero
- Triteleia Douglas ex Lindl. - triteleio
- Triteleiopsis Hoover - triteleiopso
- Tupistra Ker Gawl. - tupistro
- Urginea Steinh. - urgineo*
- Veltheimia Gled. - veltejmio
- Xerolirion A.S. George - kserolirio
- Yucca L. - jukao[19]
- Zagrosia Speta - zagrozio
- Asparagaceae Juss. - asparagacoj
- Asparagales Link - asparagaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
- **genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Bildaro
redakti-
ilustraĵo de la legomasparago aŭ ĝardenasparago (Asparagus officinalis)
Literaturo kaj fontoj
redakti- Mark W. Chase, James L. Reveal, Michael F. Fay: A subfamilial classification for the expanded asparagalean families Amaryllidaceae, Asparagaceae and Xanthorrhoeaceae. In: Botanical Journal of the Linnean Society. Band 161, Nr. 2, 2009, S. 132–136, COI:10.1111/j.1095-8339.2009.00999.x.
- Die Familie der Asparagaceae bei der APWebsite. (angla)
- David John Mabberley: The Plant Book. A portable dictionary of the higher plants. Cambridge University Press 1987. ISBN 0-521-34060-8
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 Asparagaceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 2,2 asparago en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 3,0 3,1 Asparagaceae ĉe The Plant List
- ↑ Angiosperm Phylogeny Group: An update of the Angiosperm Phylogeny Group classification for the orders and families of flowering plants: APG III. In: Botanical Journal of the Linnean Society. Band 161, Nr. 2, 2009, S. 105–121, DOI: 10.1111/j.1095-8339.2009.00996.x.
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ agavo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ aspidistro en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ konvalo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ draceno en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ drimio en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ hiacinto en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ ornitogalo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ polianto en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ poligonato en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ rodeo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ rusko en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ sanseviero en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ scilo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ jukao en PIV ĉe vortaro.net