Asteraloj
La asteraloj (latine Asterales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 10 familiojn, pli ol 2000 genrojn kaj ĉirkaŭ 35 700 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas astero[3].
Asteraloj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
astero Aster L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi inkludas la grandan biologian familion asteracoj konatan pro komponigitaj, multpetalaj floroj en floraroj, kaj 9 familiojn rilatajn al asteracoj.
La ordo estas "kosmopolita", do plantoj troviĝas tra la plejparto de la mondo inkluzive dezerto kaj malvarmega zonoj, kaj inkluzivas plejparte herbecajn speciojn, kvankam malgranda nombro da arboj (ekzemple la specio Lobelia deckenii kaj la genro Dendrosenecio) kaj arbustoj ankaŭ estas parto de ĝi.
Taksonomio
redaktiLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (28 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Asterales Link - asteraloj
- Alseuosmiaceae Airy Shaw - alseŭosmiacoj
- Argophyllaceae Takht. - argofilacoj
- Asteraceae Giseke - asteracoj
- Calyceraceae R.Br. ex Rich. - kaliceracoj
- Campanulaceae Juss. - kampanulacoj
- Goodeniaceae R.Br. - gudeniacoj
- Menyanthaceae Dumort. - meniantacoj
- Pentaphragmataceae J.Agardh - pentafragmacoj
- Rousseaceae DC. - ruseacoj
- Stylidiaceae R.Br. - stilidiacoj
- Asterales Link - asteraloj
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 Asterales ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 Angiosperms ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-04-19. Alirita 2020-06-28 .
- ↑ astero en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets