Brazila Esperanto-Ligo
landa organizo de Esperanto en Brazilo, Landa Asocio de UEA
(Alidirektita el BEL Informas)
Brazila Esperanto-Ligo (BEL), komence Brazila Ligo Esperantista, estis fondita la 21-an de julio 1907[1] kaj agnoskita kiel "utila por la nacia publiko" la 21-an de oktobro 1921. Ĝi kunordigas la Esperanto-movadon en Brazilo. La Ligo disponas pri vikiopaĝo por kunredaktado de la historio de la Esperanto-movado en Brazilo.[2]
Brazila Esperanto-Ligo | ||
---|---|---|
landa asocio de UEA Esperanto-eldonejo | ||
Komenco | 21-a de julio 1907 vd | |
Lando(j) | Brazilo vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Agado
redaktiInteralie Brazila Esperanto-Ligo:
- Eldonas la revuon Brazila Esperantisto
- Havas librovendejon kun verkoj en kaj pri Esperanto[3]
- Havas bibliotekon;
- Organizas korespondajn kursojn;
- Peras abonojn de Esperanto-gazetoj
- Okazigas ĉiujare Brazilan Kongreson de Esperanto
Estraro
redakti- prezidanto: Querino Neto
- vicprezidanto: Izabel Andrade
- financa direktoro: Emerson dos Santos
- kasisto: Livio Lima
- 1-a sekretario: Fábio Santos
- 2-a sekretario: Léia Maia
- 3-a sekretario: Leandro Abrahão (vikipediano)
- prezidanto: Evandro F. de Avellar
- vicprezidanto: Querino Neto (José Querino de Macedo Neto)
- financa direktoro: Fernando Maia Jr. (vikipediano)
- kasisto: Sônia Maria Alves Lucio
- 1-a sekretario: Rodrigo Tavares P. de Medeiros
- 2-a sekretario: Leandro Oliveira Freitas
- 3-a sekretario: Márcia Maria Cunha de Avellar
- prezidanto: Evandro F. de Avellar
- vicprezidanto: Euripedes A. Barbosa
- financa direktoro: Fernando Maia Jr.
- kasisto (trezoristo): Cleto Galvão da Silva (mortis)
- 1-a sekretario: Emilio Carlos Vaz Cid
- 2-a sekretario: Josias F. Barboza (KKS)
- 3-a sekretario: Darci Sardinha
Informiloj
redakti- Brazila Esperantisto, la organo de la Brazila Esperanto-Ligo, fondita en 1907 samkiel la asocio mem
- BEL Informas estis monata informa bulteno de Brazila Esperanto-Ligo de januaro 1983. Ĝia "unua epoko" estis de 1983 ĝis 1985 papere. Nuntempe ĝi estas en ĝia "dua epoko" ekde julio 2007 rete. Nuntempe ĝi estas en ĝia "dua epoko" ekde julio 2007 rete.[6]
Referencoj
redakti- ↑ Adreso: SDS Ed. Venâncio III Sala 303, 70.393-902, Braziljo, Brazilo.
- ↑ Vikiopaĝo por kunredaktado de la historio de la Esperanto-movado en Brazilo.
- ↑ Reta libroservo. Arkivita el la originalo je 2021-02-11. Alirita 2021-01-11 .
- ↑ arkivigo laŭ la stato 2024-12-21 (portugale)
- ↑ Sekcio "Sobre nós" (Pri ni) el la retejo de BEL, arkivigita en novembro 2016 portugale
- ↑ elektitaj numeroj de BEL Informas de 1983 ĝis 2018 en bitarkivo.org (esperante, jen ankaŭ arkive je la stato 2024-12-22)