Batalo de Ayacucho
La batalo de Ayacucho [ajaKUĉo] estis grava milita batalo dum la perua milito de sendependeco. Tiu mallonga epizodo de la milito fakte determinis la sendependecon de Peruo, kaj estis cetere venko, kiu poste faciligis la sendependiĝon de la ceteraj partoj de Sudameriko.
Batalo de Ayacucho | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Perua milito de sendependeco | |||||||
Oleo pri la Batalo de Ayacucho, de Martín Tovar y Tovar
| |||||||
batalo | |||||||
| |||||||
Komandantoj | |||||||
Antonio José de Sucre | José de la Serna | ||||||
Fine de 1824, Fernando la 7-a ankoraŭ kontrolis la plej grandan parton de suda Peruo, sed ankaŭ la fortikaĵon Real Felipe en la havenurbo Kallao. La batalo de Ayacucho (aŭ "de La Quinua") okazis en Pampa de La Quinura la 9-an de decembro 1824, kelkajn kilometrojn el Ayacucho kaj el la urbo Quinua. La sendependa armeo estis estrita de Antonio José de Sucre, la plej grava leŭtenanto de Simón Bolívar. Post la batalo la vicreĝo José de la Serna akceptis subskribi la finan kapitulacon de la reĝa armeo.
La moderna perua armeo kutimas celebri la datrevenon de tiu batalo.