Battista Spagnoli
Battista Mantovano (n. la 17-an de aprilo 1447 en Mantova - m. la 20-an de marto 1516 en Mantova) estis itala poeto, humanisto, helenisto, religiulo kaj reformisto. Li estis karmelana monaĥo kun abunda beletra produktaro inklude de eklogoj, raportaj poemoj, kaj religiaj versoj. Erasmo lin proklamis la kristana Vergilio.
Battista Spagnoli | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Baptista Mantuanus Battista il Mattovano | |||||
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1447 en Mantovo, Italio | ||||
Morto | 20-an de marto 1516 (68-jaraĝa) en Mantovo, Italio | ||||
Tombo | Mantua Cathedral (en) vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bolonjo Universitato de Padovo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto vd | ||||
Aktiva en | Mantuo vd | ||||
Aktiva dum | 1462–1516 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiEl familio kun hispana deveno, en 1464, estante nur 17-jara, li eniris en la Karmelanan Ordenon. Post studi gramatikon kaj retorikon ĉe Mantovo kun Gregorio Tiferno (1413-1469) kaj pli malfrue kun Georgo Merula (1430-1494), li studis filozofion en Padovo kun Paolo Bagelardi[1], li fariĝis profesoro pri teologio en Bolonjo, en 1475. Unu el la plej fekundaj aŭtoroj de lia jarcento (lia kompletigita poetika verkaro transiras 50 mil versojn), krom aliaj religiaj traktaĵoj (samkiel Parthenice Mariana, 1481), aŭ panegiraj (Alphonsus, post 1492; Trophaeum pro Gallorum ex Italia expulsione), li ĝuis konsiderindan famon dank'al la influoj de la bukolika tradicio klasika kaj mezepoka, kaj la popoligaj krudaj manieroj plenumitaj en liaj dek latinaj eklogoj (el kiuj ok estis komponiaj en siaj adoleskaj jaroj kaj publikigitaj kune kun la du aliaj en 1498 sub la titolo Adolescentia[2]).
Oni kalkulas proksimume 120 eldonoj da ĉi-libreto ekde 1498 ĝis la fino de la 16-a jarcento, tiom ke oni povas aserti ke temas pri efektiva kaj vera klasikaĵo de la itala renesanco, "klasikaĵo" en la ĝusta senco de la vorto, krom aparteni al la skolastika kanonikaro de aŭtoroj, kie pluraj generacioj lernis la latinan lingvon. Lutero, ekzemple, rememorigos dum sia maljuneco, en sia verko Tischreden (Prelego ĉe tablo), ke Battista Mantovano estis la unua poeto kiun li legis en siaj infanjaroj, kaj nur post li, Lutero komencis legi Vergilion kaj Ovidion. En 1496, Erasmo lin priskribis kiel la "kristana Vergilio" ĉefe pro lia kapablo kunigi la klasikan formon al la kristanaj enhavaĵoj.
Pli notinda estas la mencio de William Shakespeare en lia komedio Perditaj amopenoj, kie, en la dua sceno de la 4-a akto, la pedanta pedagogo Oloferne, por elmontri iom da erudicio, citas la unuan verson de la unua eklogo de la karmelana poeto ("Fauste precor gelida quando pecus omne sub umbra / Ruminat") kaj ĝin atribuas al iu "malnova Mantovano", kie diversaj legantoj erare identigis kiel la plej fama el la mantovanoj, Vergilio.
Lia tuta vivo okazis en Mantovo, Ferrara, kie li ordiniĝis novico, Bolonjo, kie li loĝis kelkjare konsiderante ĝin sian duan domon, Romo (1486-89) kaj ree Mantovo (el la 1490 jaroj ĝis sia morto, en 1516), kie li apartenis al la rondo de Izabela d'Este (1474-1539), (rememorigita de Matteo Bandello[3] (1485-1561) en unu el liaj noveloj, kvankam ne flateme; de Battista Fiera[4] kaj Giraldi Cinzio[5]). En sia intensa intelekta vivo, tre eble en lia lasta humanisma periodo, li sincere kombinas "Kriston kaj la Beletron"—esprimo uzata de la filologo Ermolao Barbaro (1454-1493) -- efektive estante granda figuro kiel religia reformisto, promocianto de la Mantova Kongregacio, kaj prenante sur sin postenojn de respondeco kaj prestiĝo ene de sia ordeno (sesfoje li aktivis kiel vikario de la kongregacio kaj, en 1513, kiel vikario de la tuta karmelana ordeno). Tamen, li kunigis la religian zorgemon al la vera pasio pri la humanismaj studoj ("studia humanitas") kaj ĉefe la poezio, konatiĝante kun elstaraj humanistoj samkiel Giovanni Pontano (1429-1503), Piko de la Mirandolo (1463-1494), Filippo Beroaldo, la Maljuna (1453-1505) kaj artistoj kiel Andrea Mantegna (1431-1506). Li estis beatigita de Leono la 13-a en la 17-a de decembro 1885.
Selektita verkaro
redakti- "De Vitâ beatâ", 1495
- "Fortuna Gonzagae pro Gallorum ex Italia expulsione"[6], epika verko celebrante la venkon de la francoj en la Batalo de Fornovo[7], en 1495.
- De suorum temporum calamitatibus, 1497
- Parthenice secunda, 1497, Baptista Mantuanus Spagnuoli
- B. Mantuanus Sec. Parthenice, 1499, Baptista (Mantuanus), Jacopo Pencio
- De patientia aurei : libri 3, 1501
- Baptistae Mantuani Poetae Oratorisq[ue] clarissimi duarum Parthenicum libri, 1501, Baptista (Mantuanus), Sebastian Murrho
- Bucolica Seu adolescentia in decem aeglogas divisa, 1503
- Egloge Vergilii neoterici, 1504
- Parthenices prime liber primus, 1505
- De calamitatibus temporum, 1507, Baptista (Mantuanus)
- Baptiste Mantuani carmen de fortuna, 1510
- Contra poetas impudice loquentes carmen, 1512, Vieno
- De fortuna Francisc. Gonzagae poemation, 1512
- De Lauretani Sacelli mirabili historia ..., 1514
- Divinum secundae Parthenices opus ... virg. Catharinae[rompita ligilo], 1515
- De morte contemne[n]da, 1517
- F. Baptistae Mantuani ... fastorum libri duodecim : quibus praemittitur: Carmen ad Julium II., pontif. max. Carmen ad Leonem X., pontif. max. Vita auhoris ... ; ita et alia quaepiam. 1518
- Opus Insigne de mundi calamitatibus, 1518
- De sacris diebus (Pri la sanktaj tagoj), 1540
- Fasti, 1561
- Bap. Mantvani Carmelitae Theologi Adolescentia Sev Bvcolica[rompita ligilo], 1570
- Opera, Volume 1, 1573
- Baptistae Mantuani ...: Opera poetica[rompita ligilo], 1688
Literaturo
redakti- 1913 Catholic Encyclopedia
- Personensuche
- WorldCat Identities
- Bibliothèque Nationale de France
- Universitato de Mannheim
- Secundae Parthenices opu
- Catholic Encyclopedia: Volume 2 Arkivigite je 2015-02-11 per la retarkivo Wayback Machine, Charles George Herbermann, Edward A. Pace, Condé Benoist Pallen, Thomas Joseph Shahan, John J. Wynne
- Bio-bibliographisches Repertorium, Herbert Jaumann
- Philosophy of Religion in the Renaissance, Paul Richard Blum
- Transformations of the Classics via Early Modern Commentaries, Karl A. E.. Enenkel
- Pico della Mirandola: New Essays, M. V. Dougherty
- La Civiltà cattolica
- Testi mariani del secondo millennio, Stefano De Fiores, Luigi Gambero
- The New Cambridge Modern History, R. B. (Richard Bruce) Wernham (1906-)
- Biblioteca italiana ossia giornale di letteratura scienze ed arti compilato ...
- Memorie intorno ai poeti laureati d'ognie tempi e d'ogni nazione raccolte, Vincenzo Lancetti
- Princes and Princely Culture: 1450-1650, Martin Gosman, Alasdair James Macdonald, A. Alasdair A. MacDonald, Arie Johan Vanderjagt
- Philosophy of Religion in the Renaissance, Paul Richard Blum
- A Companion to Vergil's Aeneid and its Tradition, Joseph Farrell,Michael C. J. Putnam
- Risposta di F. Tonelli ... ad un suo amico intorno al martire San Longino ed ..., Francesco Tonelli
- I santi di tutto l'anno, Myriam Castelli
- Bibliothèque Nationale de France
- Contemporaries of Erasmus: A Biographical Register of the ..., Volumes 1-3, Peter G. Bietenholz, Thomas Brian Deutscher
- John Bale, Mythmaker for the English Reformation, Leslie Fairfield
- Philosophy of Religion in the Renaissance, Paul Richard Blum
- The Authority of the Word: Reflecting on Image and Text in Northern Europe ..., Celeste Brusati, Karl A. E.. Enenkel, Walter Melion
- Italy and the Classical Tradition: Language, Thought and Poetry 1300-1600, Bloomsbury Publishing
- Philosophy of Religion in the Renaissance, Paul Richard Blum
- ... come un agnello condotto al macello (Is 53, 7): La passione di Gesù in ..., Monache Carmelitane di Carpineto Romano
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Philological
- ↑ Bucolica seu adolescentia, 1504.
- ↑ Novels of Ortensio Lando. Giovan-Francesco Straparola. Novels of Matteo ...
- ↑ Baptistae Fierae ... Coena notis illustrata a Carolo Avantio Rhodigino, Giovanni Battista Fiera, Marco Aurelio Severino
- ↑ Orbecche tragedia, 1547, Giambattista Cinzio Giraldi
- ↑ Neo-Latin literature and the pastoral, William Leonard Grant, 1965.
- ↑ Batalo de Fornovo