Beatrice Cenci
Beatrice CENCI, naskita la 6-an de februaro 1577 en Romo, mortinta samloke la 11-an de septembro 1599, estis ano de roma patricia familio. Ŝi estis ekzekutita pro konspiro pri murdo de ŝia patro Francesco Cenci. Ŝia konfeso estis atingita per torturado.
Beatrice Cenci | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1577 en Romo |
Morto | 11-an de septembro 1599 (22-jaraĝa) en Romo |
Mortokialo | Senkapigo |
Tombo | San Pietro in Montorio |
Lingvoj | itala |
Loĝloko | Romo |
Ŝtataneco | Papa Ŝtato |
Familio | |
Patro | Francesco Cenci |
Okupo | |
Okupo | aristokrato |
Ŝia vivo iĝis literatura temo interalie por jenaj aŭtoroj: Antonin Artaud, Astolphe de Custine, Charles Dickens, Alberto Moravia, Alfred Nobel, Percy Bysshe Shelley, Juliusz Słowacki kaj Stendhal.