Biborțeni
vilaĝo en Rumanio
Biborțeni [biborcenj] (hungare: Bibarcfalva) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Sfântu Gheorghe. Administre ĝi apartenas al la urbo Baraolt.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 883 loĝantojn (hungaroj); en 1992 821 (hungaroj).
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio okazis en 1332, ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al Háromszék.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-19., 1993-2004, Budapest.
Gravaj personoj
redakti- Imre Virág (*7-a de septembro 1931): matematikisto, universitata profesoro.
- Viola Zatureczky, edzino de Miklós Vajna (14-a de septembro 1867 - Sfântu Gheorghe, 22-a de majo 1955): verkistino pri dommastrumado
Eksteraj ligiloj
redakti- Mapo Arkivigite je 2013-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine