Birdoringado
La birdoringado estas ornitologia tekniko, kiu konsistiĝas el almeti markon (praktike, ringon) ĉe la piedon de birdo, celante:
- Sekvi la sovaĝajn birdojn, studi iliajn migradojn kaj aliajn aspektojn de iliaj natura vivo.
- Identigi la domajn birdojn per ringo, kie estas skribita la nomo de la bredisto kaj la naskodato de la birdo. Tia rimedo celas malhelpi bestan kontrabandon, kaj sekvi leterkolombojn dum konkurso.
Ringado de la sovaĝaj birdoj
redaktiĈiu ringo almetita al birdo havas unikan alfanumeran kodon, kiu indikas, per dosiero, diversajn informojn pri tia birdo (specio, sekso, aĝo, dato kaj loko de la ringado, biometraj informoj kiel la maso, grando, grasmaso ktp).
Kiam jam ringita birdo estas kaptita, la alfanumera kodo de ĝia ringo permesas ritrovi ĝin el la dosiero, kaj tial studi la movojn de la birdo kaj ĝiajn fizikajn evoluojn.
-
La ringota birdo estas kaptita pe speciala reto, tiel nomate japana reto
-
Ĝi estas poste ringata kaj tiel identigita en dosiero.
-
Oni determinas ĝian aĝon, sekson, farton, kaj mezuras fizikajn karakterizilojn (longo de flugiloj, de vosto, de beko, de ĉefplumoj, pezo).
-
Fine la birdo estas liberigata, kaj la mezuritaj dataoj estas sendataj al la organismo, kiu zorgas la birdoringadon je nacia nivelo.
Aliaj teknikoj
redaktiAliaj teknikoj malvolviĝis, por sekvi la birdojn sen devi re-kapti ilin. Iuj ringoj enhavas kolorajn kodojn de malproksime videblajn.
Oni povas marki grandajn birdoj per glumarkoj gluataj sur la flugilon, kiu povas esti legata de malproksime. La glumarko falos kun la venonta mudo Oni foje enmetas falsan plumon (kun kolorkodo) en la plumaron.
Anasedojn (ekzemple la krekojn) oni povas marki per nazaj markoj. Tiaj markoj estas fiksataj ĉe la beko per nilona fadeno pasata tra la naztruoj (tio ne dolorigas, tiaj birdoj ne havas nazan septon).
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiPri la nazaj markoj
redakti- france-angle Naza markado de krekoj Arkivigite je 2009-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Naza markado de anatidoj