Bizara nombro
Klasifiko de entjeroj laŭ dividebleco |
Formoj de faktorado: |
Primo |
Komponita nombro |
Pova nombro |
Kvadrato-libera entjero |
Aĥila nombro |
Nombroj kun limigitaj sumoj de divizoroj: |
Perfekta nombro |
Preskaŭ perfekta nombro |
Kvazaŭperfekta nombro |
Multiplika perfekta nombro |
Hiperperfekta nombro |
Unuargumenta perfekta nombro |
Duonperfekta nombro |
Primitiva duonperfekta nombro |
Praktika nombro |
Nombroj kun multaj divizoroj: |
Abunda nombro |
Alte abunda nombro |
Superabunda nombro |
Kolose abunda nombro |
Altkomponita nombro |
Supera altkomponita nombro |
Aliaj: |
Manka nombro |
Bizara nombro |
Amikaj nombroj |
Kompleza nombro |
Societema nombro |
Nura nombro |
Sublima nombro |
Harmondivizora nombro |
Malluksa nombro |
Egalcifera nombro |
Ekstravaganca nombro |
Vidu ankaŭ: |
Divizora funkcio |
Divizoro |
Prima faktoro |
Faktorado |
En matematiko, bizara nombro estas natura nombro kiu estas abunda sed ne duonperfekta. [1] En aliaj vortoj, la sumo de la propraj divizoroj (divizoroj inkluzivante 1 sed ne la nombron mem) de la nombro estas pli granda ol la nombro, sed ne ekzistas subaro de tiuj divizoroj, sumo de kiu subaro estas la nombro mem.
La plej malgranda bizara nombro estas 70. Ĝiaj propraj divizoroj estas 1, 2, 5, 7, 10, 14, kaj 35; ilia sumo estas 74, sed ne ekzistas subaro de ĉi tiuj nombroj tia ke sumo de la subaro estas 70. La nombro 12, ekzemple, estas abunda sed ne bizara, ĉar la propraj divizoroj de 12 estas 1, 2, 3, 4, kaj 6, kies sumo estas 16; sed sumo de la subaro 2, 4, 6 estas 12.
La unuaj kelkaj bizaraj nombroj estas 70, 836, 4030, 5830, 7192, 7912, 9272, 10430, ... . Malfinia kvanto de bizaraj nombroj ekzistas, kaj la vico de bizaraj nombroj havas pozitivan asimptotan densecon.[2]
Ne estas sciate ĉu neparaj bizaraj nombroj ekzistas; se ekzistas, ili devas esti pli grandaj ol 232.[3]
Stanley Kravitz montris ke se k estas pozitiva entjero, Q estas primo, kaj
estas primo, do
estas bizara nombro. [4] Per ĉi tiu formulo, li trovis la grandan bizaran nombron
- .
Referencoj
redakti- ↑ Benkoski, Stan (aŭg-sep 1972). “E2308 (in Problems and Solutions) - E2308 (en problemoj kaj solvaĵoj)”, The American Mathematical Monthly - La amerika matematika monatrevuo 79 (7), p. 774.
- ↑ Benkoski, Stan; Paŭlo Erdős (Aprilo 1974). “On Weird and Pseudoperfect Numbers - Pri bizaraj kaj pseŭdoperfektaj nombroj”, Mathematics of Computation - Matematiko de kalkulado 28 (126), p. 617–623.
- ↑ CN Friedman, "Sumoj de divizoroj kaj egiptaj frakcioj", Ĵurnalo de nombra teorio (1993). La rezulto estas atribuita al "M. Mossinghoff de Universitato de Teksaso - Austin".
- ↑ Kravitz, Stanley (1976). A search for large weird numbers - Serĉo por grandaj bizaraj nombroj. Journal of Recreational Mathematics - Ĵurnalo de ripoza matematiko 9 (2) 82-85. Baywood Publishing.