Blanka bazelo
La blanka bazelo[1], hinda spinaco, malabara spinaco aŭ cajlona spinaco (Basella alba) estas plantspecio el la familio bazelacoj (Basellaceae). Ĝi estas kultivata en la tuta tropiko kaj la junaj folioj estas uzata kiel kuirita legomo.[2]
Blanka bazelo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Basella alba L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiLa hinda spinaco estas 1 ĝis 9 m alta, volvanta kaj multe disbranĉanta herba planto. La folioj staras alterne. Ili estas simplaj kaj havas 1 ĝis 3 cm longan tigon. La foliplato estas karneca 5 ĝis 15 cm longa kaj 4 ĝis 12 cm larĝa, ovoforma, pinta, aŭ optuze kun iom korforma bazo. Ambau surfacoj estas helverdaj kaj ofte ruĝe tonita.[2][3]
La duseksaj floroj estas ĝis 15 cm larĝaj kaj kunigitaj en akselstarantaj spikoj kiuj estas envolvitaj en du brakteoj. La unuopak floroj estas malgrandaj, blankaj, roseaj, uĝaj aŭ purpuraj. La kvin stamenoj estas je ilia bazo kunkreskitaj kun la sind mit der florinvolukton. La filamentoj estas blankaj, la anteroj flavaj. La ovario estas epigea kaj konsistas el tri kunigitaj karpeloj. La pistilo havas tri stigmoj. La ĉ. 6 mm grandaj brilantaj, nigraj malhelruĝaj aŭ blankaj drupoj estas kovrataj de urnoformaj involukroj, kiuj fariĝas karnecaj dum la maturiĝo. La alba bazelo floras de majo al septembro. la fruktoj fariĝas maturaj de julio ĝis oktobro.[2][3]
Disvastigo kaj ekologio
redaktiLa origina disvastigejo verŝajne estas Afriko kaj Sudorienta Azio. Kiel kulturplanto ĝi estas hodiaŭ kultivata en la tuta tropiko.[2]
Sistematiko
redaktiLa hind spinaco (Basella alba) estas specio el la genro Basella en la familio bazelacoj (Basellaceae). La specioie estis la estis por la unua fojo priskribita de Carl von Linné en la jaro 1753 en sia verko Species Plantarum. sinonimoj estas Basella rubra L., Basella japonica L. kaj Basella lucida BURM.F.
Kultivado
redaktiLa blanka bazelo estas kultivata kiel plurjara legomplanto.La multigado okazas per partigalo aŭ semoj. Ses monatoj post la plantado la junaj ŝosoj kun la folioj povas esti rikoltataj.
Pro la nefrostrezisteco la kultivado okazas en netropikaj regionoj unujare en sunaj kaj ventprotektitaj kreskejoj, ofte per semoj. Post elsemado en potoj sub vitro okazas la antaŭkultivado ekde marto ĉe 22 ĝis 15 °C. La junplantoj estas plantataj post kiam ne plu minacas noktan froston en liberaero en distanco de 20 cm en la vico kaj distanco de vico al vico de 40 cm. La planto bezonas grimphelpaĵon. La 10 ĝis 20 cm longa ŝospintoj povas esti rikoltataj kontinue.[4]
Uzado
redaktiLa ŝosopintoj kun la folioj povas esti uzataj simile al spinaco kiel kuirlegomo. La karnecaj folioj havas altan nutrovoloron, ili enhavas 5 % karbonhidtrato, 5 % proteino, 0,7 % graso, kalcio, fosforo, fero, provitamino A kaj vitamino C.[2] La kuiritaj folioj havas etan ŝlimecan konsistenco.[4]
La malhelruĝa suko de la fruktoj estis uzata en la antikva Ĉinujo kiel inko kaj kolorigaĵo. La planto ankaŭ estas uzata kiel ornamplanto.
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- Andreas Bärtels:Tropenpflanzen - Zier- und Nutzpflanzen, Eugen Ulmer Verlag, Stuttgart, 2002, ISBN=3800139375 5a eldono , pp334
Referencoj
redakti- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Bärtels: Tropenpflanzen, S. 334.
- ↑ 3,0 3,1 Dequan Lu, Michael G. Gilbert: Basella alba in Flora of China, Band 5, S. 445.
- ↑ 4,0 4,1 Sächsisches Landesamt für Umwelt, Landwirtschaft und Geologie: Wenig bekannte Gemüsearten. Sächsische Staatsregierung, Dresden 2.Auflage 2013, S. 25, online.
Eksteraj ligiloj
redakti- Kamal Akhter Malik: Flora of Pakistan, Basellaceae, volumeno 161, Karachi, 1984, paĝo2 (Basella alba)