Blankazona akridotero
La Blankazona minao aŭ Blankazona akridotero (Acridotheres albocinctus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Akridoteroj kiuj portas fruntajn krestojn.
Blankazona akridotero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankazona akridotero
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acridotheres albocinctus (Godwin-Austen & Walden, 1875) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiu specio estas kiel aliaj akridoteroj, tio estas longa birdo kiu havas nigrecan plumaron, pli malhelan en kapo kaj flugiloj. Estas blankaj flugilmakuloj rimarkindaj dumfluge, kaj blankan vostopinton. La kapo havas fruntan tufon. La beko kaj fortaj kruroj estas brilflavaj, kaj ne estas nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli brunaj.
Kiel distingilo tiu specio havas blankecan subpugon kun nigreca strieco. Sed la ĉefa distingilo estas tre rimarkinda blanka horizontala makulo en nuko, kio atingas ĝis la ŝultroj kaj nomigas la specion eĉ en la latina scienca nomo kie albocinctus signifas “blanka zono”.
Ĝi troviĝas en suda Ĉinio (nordokcidenta Junano), Barato (Manipura valo en nordokcidenta Barato) kaj norda Birmo.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Acridotheres albocinctus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.