Burhan Sönmez
Burhan SÖNMEZ (n. en 1965 en Şeyhhani, vilaĝo en Haymana) estas turkia verkisto de kurda deveno kaj prezidanto de PEN-klubo Internacia ekde la 25-a de septembro 2021[1][2]. Estante juristo kaj specialisto pri homaj rajtoj[3], Sönmez kunfondis la tiucelan Fondumon por Socia Esplorado, Kulturo kaj Arto (Toplumsal Araştırmalar, Kültür ve Sanat için Vakıf - TAKSAV). Li estas membro de Turkia PEN, Kurda PEN kaj Angla PEN.
Burhan Sönmez | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Burhan Sönmez | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1965 (59-jaraĝa) en Haymana | |
Lingvoj | turka • kurda • angla vd | |
Ŝtataneco | Turkio vd | |
Alma mater | Istanbul University Faculty of Law (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto ĵurnalisto juristo homrajta aktivulo advokato universitata instruisto vd | |
Laborkampo | Turka literaturo, beletro kaj literatura teorio vd | |
Aktiva en | Istanbulo • Kembriĝo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Q120372279 vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiLi naskiĝis en Turkio kaj parolas ekde infanaĝo kaj la kurdan kaj la turkan. Lia unika sperto kreski en malproksima vilaĝo kun lia patrino, kiu estis talenta en rerakontado de rakontoj, provizis lin per inspiro kaj materialo por la kreado de liaj verkoj.
Li studis juron en la universitato de Istanbulo, laborante dum kelka tempo kiel advokato kaj homrajta aktivulo.
Sönmez vivis en ekzilo en Britio dum kelkaj jaroj. Li restis eksterlande ĝis 2010 pro kaj politikaj kialoj kaj sanproblemoj. Loĝante en Anglio, li estis trejnita kiel tradukisto. Li estis elektita kiel la vicprezidanto de la Partio de Libereco kaj Solidareco (Özgürlük ve Dayanışma Partisi - ÖDP), fondita en 1996. Li nuntempe loĝas en Kembriĝo kaj Istanbulo kaj instruas literaturon en Universitato METU en Ankaro.
Verkaro
redaktiLiaj verkoj estis tradukitaj an 42 lingvojn en 30 landoj[2]. Kadre de la turka PEN-Centro en oktobro 2024 lia romano Istanbul’ Istanbulo estos przentata en Esperanto kun ĉeesto de la verkisto[4]. Li publikigis artikolojn pri literaturo, kulturo kaj politiko en pluraj gazetoj kaj revuoj (BirGün, L'Unita, Birikim kaj Notos).
Romanoj
redakti(2009) Kuzey (Norde), temas pri juna viro, kies patro forlasis lin kiam li estis nur dujara, kaj revenis post dudek jaroj kiel kadavro
(2011) Masumlar (Senkulpuloj), rakontas la historion de du homoj, kies vivoj pasis tra Teherano kaj Kembriĝo.
(2015) Istanbul Istanbul, tradukita en pli ol 40 lingvojn[5] interalie en Esperanto[6], temas pri kvar malliberuloj en subteraj ĉeloj en Istanbulo.
(2018) Labyrinth (Labirinto),
(2021) Taş ve gölge (Ŝtono kaj ombro)
Traduko
redaktiLi tradukis la libron "La geedziĝo de ĉielo kaj infero" de la angla poeto William Blake al la turka (2016).
Premioj
redaktiLi ricevis naciajn kaj internaciajn premiojn, i.a.
- 2011: Premio Sedat-Simavi, unu el la plej prestiĝaj literaturaj premioj en Turkio, pro Masumlar
- 2017: Premio “Disturbing the Peace” de la Vaclav Havel Library Foundation
- 2018: Literatura premio EBRD, kune kun la tradukisto Ümit Hussein, pro Istanbul Istanbul
Referencoj
redakti- ↑ (eo) Kurda (turke verkanta) la nova PEN-prezidanto, HeKo n-ro 772 4-B, la 26-an de septembro 2021.
- ↑ 2,0 2,1 (tr) 'Türkiyeli' yazar Burhan Sönmez Uluslararası PEN Başkanı oldu! Arkivigite je 2021-09-28 per la retarkivo Wayback Machine, gercekedebiyat.com, la 24-an de septembro 2021.
- ↑ (de) Autor Burhan Sönmez: Türkei nicht anti-demokratischer Politik überlassen, Deutsche Welle la 18-an de julio 2016
- ↑ Eldonota de la Kooperativo de Literatura Foiro (LF-Koop).
- ↑ (eo) La prezidanto de PEN Internacia nia gasto en Milano, HeKo n-ro 784 9-B, la 24-an de marto 2022.
- ↑ (eo) Marurba prozo, Heroldo de Esperanto, p. 4, n-ro 2346, julio 2023