Cappadocia (Romia Imperio)
Cappadocia estis provinco de la Romia Imperio.
Ĝi ampleksis la antikvan pralandon Kapadokio en la nordoriento de la hodiaŭa ŝtato Turkio. La teritorio integriĝis en la Romian Imperion - kaj la provinco instaliĝis - dum la jaro 17. La ĉefurbo de la romia teritorio Cappadocia estis Caesarea. En 77 la romianoj sub imperiestro Vespaziano ankoraŭ konkeris malgrandan Armenion nordoriente de la tiama provinco kaj integrigis ĝin al la provinco Cappadocia.
Norde la provinco limiĝis fare de la orienta duono de la suda marbordo de la Nigra Maro - limo neŝanĝebla. La okcidentaj kaj sudaj limoj al la najbaraj romiaj provincoj Bithynia et Pontus kaj Galatia okcidente, kaj al Cilicia kaj Syria sude plurfoje iom ŝanĝiĝis. La orienta limo de Cappadocia dum la plej parto de la vivodaŭro de la Romia Imperio estis ties ekstera limo: la najbaraj pralandoj reĝlando Armenio nordoriente kaj Mezopotamio sudoriente nur dum mallonga tempo, ĉefe dum la regodaŭro de la imperiestro Trajano, estis konkeritaj de la romia armeo.
Kristanismo rapide disvastiĝis inter la (grandparte armena) loĝantaro, tiel ke la provinco povas esti konsiderata plejparte kristana lando ekde la mezo de la 3-a jarcento. La provinco estis dividita en Cappadocia prima kaj Cappadocia secunda fare de la romia imperiestro Valento en 372 kaj, post la dividado de la imperio en 395, falis al la Orienta Romia Imperio kiel parto de la provinco de Armenaikon.