Carmen SYLVA, pseŭdonimo de la princino Elisabeth Pauline Ottilie Luise zu Wied, nomata ankaŭ Elizabeta, reĝino de Rumanio (naskiĝis la 29-an de decembro 1843 en Kastelo Monrepos apud Neuwied (Germanio); mortis la 2-an de marto 1916 en Bukareŝto), estis reĝino de Rumanio (kiel edzino de reĝo Karolo la 1-a) kaj verkistino.

Carmen Sylva
Reĝino de Rumanio (progeedza)
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1843 (1843-12-29)
en Kastelo Monrepos
Morto 18-an de februaro 1916 (1916-02-18) (72-jaraĝa)
en Bukareŝto,  Reĝlando Rumanio
Tombo Katedralo de Curtea de Argeș
Curtea de Argeș Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germanarumana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Carmen Sylva
Familio
Dinastio dinastio Wied-Neuwied • dinastio Hohenzollern-Sigmaringen (Rumanio) vd
Patro Prince Hermann, 4th Prince of Wied (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Marie of Nassau (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Prince Wilhelm, 5th Prince of Wied (en) Traduki kaj Prince Otto of Wied (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Karolo la 1-a de Rumanio (1869–1914) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Princess Maria of Romania (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Carmen Sylva vd
Okupo poeto
romanisto
tradukisto
verkisto
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Carmen Sylva

Ŝi subtenis la Esperanto-movadon kaj donacis al Rumana Esperanto-Asocio ekskluzivan rajton de tradukado de ŝiaj verkoj. La Historio de Esperanto de Adam Zakrzewski de 1913, p. 138, nomis ŝin "vera esperantistino".

Verkoj en Esperanto

redakti
  • Dragomira. Trad. Karolo Devoucoux. București: Vatra Luminoasă, 1908
  • El la plumo de rumana reĝino (Din pana reginei României). Red. Ionel Oneț, Berkeley: Eldonejo Bero, 1994
  • Sufero (Suferință). Trad. Siegfried Lederer. Wolfenbüttel: Heckners Verlag, 1908
  • La vizio de la poeto (Viziunea poetului). Trad. Kasimir Eucharis. London: Centra Angla Esperantejo.

Recenzoj

redakti

Pri La vizio de la poeto

 
 La simpatia kaj amata Reĝino de Rumanujo, kiu estas ne nur benata bonfarantino de l’homaro sed ankaŭ famkonata poetino, image vidis la maljunan Roman poeton, Ovidon, antaŭrigardantan la estontecon, kaj vidantan tie la « Urbon por la Geblinduloj » kiun, sub la nomo « Vatra Lumi imasanosa» ŝi antaŭ nelonge fondis.

Jen la «Vizio de la Poeto».

S-ro Eucharis sukcese tradukis esperanton la belan tekston de Carmen Sylva, kiu bonvole akceptis la dediĉon. 
— Belga Esperantisto n.10 (aŭg 1909)
 
 Mi opinias ke tiu ĉi humila verketo meritas pli ol bibliografian artikoleton, pro tri precipaj kaŭzoj : pro sia aŭtorino, pro sia enhavo kaj pro la celo por kiu ĝi estas eldonata.

Aliflanke mi grandplezure konstatas la talenton de la tradukinto kiu sukcesis konservi en sia tradukaĵo la sentaltecon, la freŝecon, la poetecon de l'originala teksto. La aŭtorino estas nia respektinda samideanino la Reĝino de Rumanujo. Mi ne intencas rakonti ŝian vivon ; cetere niaj gelegantoj jam konas ŝin kiel poetino, bonfarantino, protektantino de blidinduloj kaj pri ŝia favora sintenado rilate al nia kara lingvo Esperanto. La Vizio de la Poeto estas fantaziaĵo : la fama roma poeto Ovido , antaŭrigardante la estontecon, ekvidas la « Luman Hejmon », kiun fondis antaŭ nelonge la homama ELIZABETO de Rumanujo. Ne estas eble priskribi la mirindan stilon kaj la altecon de la sentoj esprimitaj en Vizio de la Poeto.

Alia argumento, kiu igas la verketon ankoraŭ pli rekomendinda estas la fakto, ke ĝi estas eldonata por la profito de la propagando inter la blinduloj. 
— D-ro Amatido. Belga Esperantisto n.14 (dec 1909)

Pri Sufero

 
 La fabelo «Sufero» estas ekstraktita el « Leidens Erdengang » (Tra ĉiulanda irado de Sufero), famkonata libro, kiu jam travivis sep eldonojn.

La ĉi supre citita rakonto estas tradukita laŭ la esperanta teksto en 18 naciajn lingvojn el kiuj la eldonanto prezentas ses. «Sufero» estis senhejma, bela knabino, kiu migradis de loko el loko. Ĉie ŝi disdonis malĝojon kaj ĉagrenon. Nek la pomarbo, nek la birdoj, nek la arbaro konsentis ŝin akcepti. Vojirante ŝi trovis nek ripozon, nek dolĉigon, ĝis kiam fine ŝi alvenis ĉe la patrino Pacienco, kies misio estas kuraĝigi la suferantojn kaj ĉe la fratino Laboro , kiu disdonas la sanon kaj la forton. Ili ambaŭ fariĝis ŝiajn fidelajn kunulinojn; olte ili kunvenis vespere por legi kune en la libro de la vivo aŭ enskribi en ĝin. Kia ĉarmo en tiu kortuŝanta, melanĥolia rakonto ! La esperantista teksto estas tre flua, tre korekta kaj fidele respegulas la originalan ĉefverketon.

S-ro Lederer meritas ĉies laŭdojn pro sia interesplena eldono. Al la genia Reĝino, la klera autorino, la angela bonfarantino, kaj la alta protektantino de Esperanto, estu esprimata sincera admiro kaj tutkora, respektoplena danko. 
— Belga Esperantisto n031 (maj 1911)
 
 Belega kaj ĉarmplena estas tiu alegorio kiun verkis originale germanlingve nia altegranga samideanino Carmen Sylva, la dolĉa, homama reĝino de Rumanujo. Ĉi sentema horo havos voran intiman ĝuadon legante tiun altfilozofian paĝon elĉerpitan el la konata verko « Leidens Erdengong ». Pacienco kaj laboro dolĉigas la dolorojn de la sufero, tio estas la temo kiun tiel poezie priverkis la reĝa autorino. 
— O.V.S. Belga Esperantisto n042 (apr 1912)

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
Idea 2
idea 2