Karpodakoj
La Karpodakoj estas birdoj de la familio de Fringedoj. Plej parto de la specioj de la genro Carpodacus havas diversajn kvantojn de ruĝa aŭ roza koloro en la plumaro kio estas karaktera de tiu grupo. La Komuna karpodako estas ofte nomata simple "Karpodako", tio estas la sama termino, kiel ofte okazas, utilas por la genro kaj por la plej tipa, disvastigata, komuna aŭ konata specio.
Karpodakoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Karpodakoj troviĝas tra la norda hemisfero, sed la plej granda diverseco estas en Azio. Plej parto de specioj estas tradicie lokataj en la granda genro Carpodacus, sed estas duboj ĉu ĉiuj el ili vere apartenas al genro.
Sistematiko
redaktiKomparo pere de DNA ege indikas, ke la genro Carpodacus bezonas revizion.[1] Ekzemple, la Brunbrusta karpodako, specio kun tre distinga aspekto, estas ankaŭ tre distinga genetike kaj eble definitive apartenas al alia genro, kiu povus esti lokita kun la fringo kaj la montofringo en la subfamilio de Fringilenoj; dum ĉiuj aliaj specioj apartenas al la fringa subfamilio de Karduelenoj.
Estis nombro de radiadoj de Karpodakoj. Unuaj disigintaj estis la prauloj de la nordamerikaj specioj; la Komuna karpodako kaj la Skarlata karpodako, ĝenerale lokataj en sia propra genro. Tiuj grupoj, kiu povus esti rilataj, disiĝis en la Meza Mioceno (antaŭ ĉirkaŭ 14-12 milionoj da jaroj) el la prakarpodakoj. Ĉiu el tiuj grupoj ŝajne konstituus distingajn genrojn. La tipoj de la genroj Erythrina Brehm 1829 kaj Carpodacus Kaup 1829 estas ofte konsiderataj same kiel la Komuna karpodako, sed ambaŭ aludas al la Roza karpodako.[2] La nordamerikaj specioj eble meritas distingan genron Burrica.
La Longvosta karpodako, tradicie lokita ankaŭ en monotipa genro, estas ege rilata al la Strieca karpodako kaj eble al aliaj specioj; ili disiĝis antaŭ ĉirkaŭ 11-10 milionoj da jaroj kaj ĉu estu lokataj en Carpodacus ĉu unuigitaj en Uragus. Se tio lasta adoptiĝas, la kerno de la aziaj specioj estu retenita en Carpodacus aŭ lokita en la genro Rubicilla.
La Urocinkramo (Urocynchramus pylzowi) rezultis ne esti Karpodako, kaj eĉ ne vere fringo (eble inter fringo kaj emberizo), sed ĝi konstituas monotipan familion Urocinkramedoj.[3]
Specioj
redakti- Amerikaj karpodakoj (probable distinga genro Haemorhous aŭ Burrica)
- Kasina karpodako, Carpodacus cassinii
- Purpura karpodako, Carpodacus purpureus
- Ruĝkapa karpodako, Carpodacus mexicanus
- Brunbrusta karpodako (probable distinga genro Procarduelis,[4] eble apartenanta al subfamilio de Fringenoj)
- Brunbrusta karpodako, Carpodacus nipalensis
- Komuna karpodako (probable distinga genro)
- Komuna karpodako, Carpodacus erythrinus
- Skarlata karpodako (tradicie separata kiel Haematospiza)
- Skarlata karpodako, Carpodacus sipahi
- Striecaj karpodakoj ( probable distinga genro Uragus aŭ Rubicilla)
- Makula karpodako, Carpodacus rubicilla
- Strieca karpodako, Carpodacus rubicilloides
- Longvosta karpodako, Carpodacus sibiricus
- Tibeta karpodako (eble distinga genro Kozlowia)
- Tibeta karpodako, Carpodacus roborowskii
- Ruĝfrunta karpodako (eble distinga genro Pyrrhospiza)
- Ruĝfrunta karpodako, Carpodacus puniceus
- Aziaj karpodakoj, Carpodacus proper
- Blankabrova karpodako, Carpodacus thura
- Roza karpodako, Carpodacus roseus
- Trizona karpodako, Carpodacus trifasciatus
- Incertae cedis, lokigo necerta (plej probable apartenanta al azia grupo)
- Blanforda karpodako, Carpodacus rubescens - eble rilata al la Brunbrusta karpodako
- Bela karpodako, Carpodacus pulcherrimus
- Rozpuga karpodako, Carpodacus eos
- Rozbrova karpodako, Carpodacus rhodochroa
- Vinkarpodako, Carpodacus vinaceus
- Malhelpuga karpodako, Carpodacus edwardsii
- Hela karpodako, Carpodacus synoicus
- Punktoflugila karpodako, Carpodacus rhodopeplus
- Rozmantela karpodako, Carpodacus rhodochlamys
- Ruĝkapa pinikolo, ĝenerale lokita en Pinicola aŭ en monotipa genro, povus aparteni al la grupo de la karpodakoj.[5]
- Ruĝkapa pinikolo, Propyrrhula subhimachala
Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.
Referencoj
redakti- ↑ (2001) “Phylogeography of crossbills, bullfinches, grosbeaks, and rosefinches”, Cellular and Molecular Life Sciences 58, p. 1159–1166. Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ (July, 1995) “Comments on the Status of Revived Old Names for Some North American Birds”, The Auk 122 (3), p. 633–648. Alirita 10:27, 7a Novembro 2009..
- ↑ Groth, J. G. (2000). “Molecular evidence for the systematic position of Urocynchramus pylzowi”, Auk 117 (3), p. 787–792.
- ↑ Hodgson, B. H. (1844 (1845)). “Genus: Procarduelis”, J. Asiat. Soc. Bengal XIII, p. 954.
- ↑ (1994) “A mitochondrial cytochrome b phylogeny of cardueline finches.”, Journal für Ornithologie 135 (1), p. 31. Alirita 17 May 2007..
- (2007) “Bayesian phylogeny of Fringillinae birds: status of the singular African oriole finch Linurgus olivaceus and evolution and heterogeneity of the genus Carpodacus”, Acta Zoologica Sinica 53 (5), p. 826–834.
[rompita ligilo]
- Bates, R. S. P.. (1952) The breeding birds of Kashmir.
- Clement, Peter. (1993) Finches and Sparrows: an Identification Guide. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 0-691-03424-9.
- Dickinson, E.C. (2004-11-26). “Systematic notes on Asian birds. 46. ‘A Catalogue of the Birds in the Museum of the Hon. East-India Company’ by Horsfield & Moore”, Zool. Verh. Leiden 350, p. 149–165.
- (2004) “Ernst Harterts palaearktische Vogelarten 1903 – 2003 - Erinnerung an die HARTERT-Ära.”, Zoologische Abhandlungen (Dresden) 54, p. 199–231.
[rompita ligilo]
- Groth, J. G. (1994). “A mitochondrial cytochrome b phylogeny of cardueline finches”, Journal für Ornithologie 135, p. 31.
- Groth, J. G. (1998). “Molecular phylogeny of the cardueline finches and Hawaiian honeycreepers”, Ostrich 69, p. 401.
- Wolters, H. E.. (1975–1982) Die Vogelarten der Erde. Hamburg & Berlin: Paul Parey.
Eksteraj ligiloj
redakti- Filmetoj, fotoj kaj sonoj de Karpodakoj ĉe Internet Bird Collection