Centraparka Bestoĝardeno
La Centra Parka Zoo aŭ Centraparka Bestoĝardeno, en angla Central Park Zoo, estas malgranda 6,5-akrea (2.6 ha) zoo situanta sur Centra Parko en Novjorko, Usono. Ĝi estas parto de integra sistemo de kvar zooj kaj la Novjorka Akvario administrita fare de la Wildlife Conservation Society (WCS), kaj estas akreditita fare de la Association of Zoos and Aquariums (Unuiĝo de zooj kaj Akvarioj, AZA).
Centraparka Bestoĝardeno | |||
Central Park Zoo | |||
---|---|---|---|
La horloĝturo ĉe la norda enirejo.
| |||
bestoĝardeno | |||
Slogano | Connecting People to Wild Nature | ||
Organizaj aferoj | |||
Dato de la malfermo | 1864 (kiel Menagerie); 1934 (zoo); 8-a de Aŭgusto 1988 (renovigita) | ||
Internaciaj organizaĵoj | Association of Zoos and Aquariums | ||
Geografio | |||
Ŝtato | Usono | ||
Situo | Centra Parko en Novjorko | ||
Adreso | 64th Street 5th Avenue, New York, NY 10021, United States | ||
Areo | 2,6 ha | ||
Geografia situo | 40° 46′ 4″ N, 73° 58′ 19″ U (mapo)40.767823-73.971814Koordinatoj: 40° 46′ 4″ N, 73° 58′ 19″ U (mapo) | ||
| |||
Statistiko | |||
Ceteraj informoj | |||
Retpaĝo | www.centralparkzoo.com | ||
La zoo komencis en la 1860-aj jaroj kiel menaĝerio, igante ĝin la unua oficiala zoo se temas pri malfermiĝo en Novjorko. La zoo estis modifita en 1934, kun la aldono de multaj novaj konstruaĵoj en kvarangulo ĉirkaŭ la marleona naĝejo. (La zoo de tiu epoko estis ofte konata kiel la "Zoo de 1934" aŭ "de Roberto Moseo". ) Finfine, la zoo estis renovigita en la mezo de la 1980-aj jaroj kaj remalfermiĝis en 1988, anstataŭigante la malmodernajn kaĝojn per naturalismaj medioj.
Areoj
redaktiLa ekranejoj estas organizitaj ĉirkaŭ centra kvadrata ĝardeno kun kvadrata marleona naĝejo en la centro [1].
Roy kaj Silo
redaktiEn 2004, du maskloj de Antarkta pingveno nome Roy kaj Silo formis parligon kaj laŭvice klopodis “kovi” rokon; tiu estis anstataŭata de zorgisto pere de fruktodona ovo, kaj la paro sekve elovigis kaj zorgis la idon. Pingvenoj nature kovas ovojn kaj estas sociaj bestoj. Porinfana libro nome And Tango Makes Three estis verkita baze sur tiu okazo.
Referencoj
redakti- ↑ Central Park Zoo. Arkivita el la originalo je 2022-09-16. Alirita 2022-09-16 .
Literaturo
redakti- WPA Guide to New York City 1939, reprinted 1982, p 352
- Roy Rosenzweig and Elizabeth Blackmar, The Park and the People 1992
- Clinton H. Keeling, Skyscrapers and Sealions. Clam Publications, Guildford (Surrey), 2002.
- Joan Scheier, The Central Park Zoo. Arcadia Publishing, Portsmouth (New Hampshire), 2002.
Eksteraj ligiloj
redakti- [Oficiala retejo http://www.centralparkzoo.com]
- Images of America: The Central Park Zoo Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine, fotoj kaj teksto
- The NY City zoos Arkivigite je 2008-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Kevin Roche, John Dinkeloo and Associates: Central Park Zoo: Arkivigite je 2009-03-02 per la retarkivo Wayback Machine fotoj de la tempo de la ampleksigo