Charles Simic
Charles Simic (9-a de majo 1938 - 9-a de januaro 2023) estis usona poeto, eseisto kaj tradukisto de jugoslava deveno.
Vivo
redaktiNaskiĝis kiel Duŝan Simic en Beogrado, Jugoslavio. Lia infanaĝo estis ombrita per katastrofoj de la Dua Mondmilito. En 1953 li elmigris kun sia patrino kaj frato al Parizo kaj jaron poste aliĝis al la patro en Novjorko. Ili baldaŭ moviĝis al antaŭurbo de Ĉikago. Liaj studoj ĉe la Universitato de Ĉikago estis interrompitaj pro lia rekrutado en la armeo en 1961. Post lia liberigo en 1963 li studis por bakalaŭro en Universitato de Novjorko. En 1964 li geedziĝis kun Helen Dubin, kaj la paro havas du infanojn.
Liaj unuaj poemoj estis presitaj en la prestiĝa poeziorevuo, Chicago Review. Lia unua libro estis publikigita en 1966.
Charles Simic publikigis pli ol dudek volumojn de poezio, eseoj kaj tradukoj de poezio. Li tradukis en la anglan el la lingvoj de Balkanio, el serba-kroata, makedona, slovena kaj ankaŭ el la franca. De 1973 li establis sian loĝlokon en Nov-Hampŝiro, kaj funkciis dum multaj jaroj kiel instruisto kaj preleganto en literaturo ĉe la Universitato de Nov-Hampŝiro, kaj eĉ kondukis la kreivajn skribklasojn.
Simic gajnis la Premion Pulitzer pro sia poezio en 1990, kiam li kolektis siajn poemojn en la libro "The World Is Not Over". En 2007 li estis deklarita la Nacia Poeto de Usono, kaj estas la 15-a poeto kiu havas tiun honoran titolon.
Ekzempla poemo de Charles Simic
redaktiSevera klimato
La cerbo mem ene de sia kranio
Li estas tre malvarma,
Laŭ Alberto Magnuso.
Li similas al surfaco de tundro
Laŭ la skalo de la universo.
Altaj montoj de glacio en la malproksimo.
Granda pasaĝera ŝipo kaptita en la glacio.
Solecaj lumoj estas ŝaltitaj sur la ferdeko.