Carlos Irwin ESTÉVEZ (3-an de septembro 1965 Novjorko, Usono), pli konate kiel Charlie SHEEN [ĉarli ŝi:n], estas usona aktoro kun premio Golden Globe, kaj nomumo al premio Emmy. Liaj gravaj roloj – en la televido kaj filmo – estas Chris Taylor en filmo La plotono, Rick "Wild Thing" Vaughn en la La granda bando, Charlie Crawford en la serio Freneza urbo kaj Charlie Harper en la serio Du viroj kaj unu vireto.

Charlie Sheen
Persona informo
Charles Irwin
Naskonomo Carlos Irwin Estevez
Naskiĝo 3-an de septembro 1965 (1965-09-03) (59-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Religio katolika eklezio vd
Etno Spanish Americans • HispanojJuda komunumo de Usono vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Santa Monica High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Martin Sheen Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Janet Sheen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Renée Estévez (en) Traduki, Emilio Estevez kaj Ramón Estévez (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Brooke Mueller (en) Traduki (2008–2011)
Denise Richards (2002–2006)
Donna Peele (en) Traduki (1995–1996) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Bree Olson (mul) Traduki (–2011) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Cassandra Jade Estevez (en) Traduki
 ( )
Bob Sheen (en) Traduki
 ( Brooke Mueller (en) Traduki)
Lola Sheen (en) Traduki
 ( Denise Richards)
Sami Sheen (en) Traduki
 ( Denise Richards)
Max Sheen (en) Traduki
 ( Brooke Mueller (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Joe Estevez (en) Traduki (onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Charlie Sheen vd
Okupo televida aktoro
scenaristo
filmproduktoro
voĉaktoro
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1973– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas filo de Martin Sheen, frato de aktoroj Emilio Estevez, Renée Estevez kaj Ramon Luis Estevez.

Biografio

redakti

Li naskiĝis kiel Carlos Erwin Estévez en Novjorko kiel filo de Janet Templeton kaj Ramón Estévez (aktornome Martin Sheen). Kiam Charlie estis du jarojn aĝa, la familio translokiĝis al Malibu, Kalifornio.

Oni arestis lin en decembro de 1996 akuzante lin pri atako je sia amikino. Tiam li estis juĝita je dujara provtempo. Lin enprizonigis en 1998 lia patro, kiam li rompis la provtempajn kondiĉojn pro troa konsumado de kokaino. La instancoj devigis lin je partopreno en rehabilitado.

Kariero

redakti

Li ludis antaŭ la kameraoj unuafoje en 1974, en aĝo de 9 jaroj, en eta rolo apud lia patro. Lia filma kariero komenciĝis en 1984, li ludis la unuan ĉefrolon en 1986 en la milita filma dramo La plotono.

Li ludis en 1988 kun sia frato Emilio en la filmo Filoj de la sovaĝa okcidento. Li ludis en 1989 en La granda bando, en 1990 en la filmo Cadence li ludis kun sia patro Martin Sheen, en The Rookie kun Clint Eastwood. Li ludis en la unua kaj dua partoj de la komika filmo Hot shots! en 1991 kaj 1993, kio plu famigis lin. Li ludis en 1993 la rolon de Aramis en la Tri musketeroj, poste en 1994 kun Nastassja Kinski en Terminal Velocity. Li ludis en 1999 mem en la filmo Being John Malkovich kaj ludis en Scary Movie 3 kaj 4. En tiu lasta ludis ankaŭ lia tiama edzino, Denise Richards. En la serion Spin city li ekludis anstataŭ Michael J. Fox, pro ties malsaneco. Ekde 2003 ĝis 2012 li ludis rolon de Charlie Harper en la serio Two and a Half Men.

Filmoj

redakti
  NODES