Choplifter
Choplifter (stiligita kiel Choplifter!) estas milit-tema ruluma pafa videoludo disvolvita de Dan Gorlin por Apple II kaj eldonita de Broderbund en 1982. Ĝi estis sekve adaptita al 8-bitaj Atari-komputiloj en la sama jaro, kaj ankaŭ al VIC-20, Commodore 64, Atari 5200 (publikigita en februaro 1984),[1] ColecoVision, MSX, kaj Thomson-komputiloj.
Choplifter | |
---|---|
Disvolvo | Dan Gorlin |
Eldoninto | Broderbund EŬ : Ariolasoft (C64) |
Dato de lanĉo | Originalo NA: 21-a de majo 1982 |
Serio | Choplifter |
Platformo | Apple II, 8-bitaj Atari-komputiloj, Atari 5200, Atari 7800, ColecoVision, Commodore 64, NES, FM-7, Master System, MSX, SG-1000, Thomson MO5, Thomson TO7, VIC-20 |
Ĝenro | Horizontalruluma pafa videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
En 1985, Sega publikigis refaron kiel arkada videoludo, kun aliaj adaptoj eldonitaj por Master System kaj NES en 1986. Grafike plibonigitaj versioj por 8-bitaj Atari-komputiloj kaj Atari 7800 ankaŭ estis eldonitaj en 1988 fare de Atari Corporation.[2]
Ludomaniero
redaktiEn Choplifter, la ludanto havas la rolon de batalhelikoptera aviadisto. La celo estas savi ostaĝojn tenitajn en kazernoj ene de la teritorio kontrolata de la malbonfara Imperio Bungeling. La ludanto devas kolekti la ostaĝojn (priskribitajn en la fono kiel "delegitoj al la Unuiĝintaj Nacioj-Konferenco pri Paco kaj Infana Edukado") kaj sekure transporti ilin al la proksima konstruaĵo de la Usona Poŝta Servo, defendante ilin kontraŭ malamikaj tankoj kaj aliaj kontraŭbatalantoj.[3] Laŭ la intrigo, la partoj de la helikoptero estis antaŭe kontrabanditaj en la landon, kaŝitaj kiel "poŝto-ordiga maŝino."
La helikoptero povas rigardi en tri direktoj : maldekstren, dekstren, aŭ antaŭen (fronte al la ludanto). Ĝi povas pafi al malamikoj en iun ajn el tiuj direktoj kaj ne estas devigata flugi en la saman direkton, kiun ĝi rigardas. Movado antaŭen estas ĉefe uzata por pafi al tankoj. La ludanto devas esti zorgema por protekti la ostaĝojn kontraŭ malamikaj pafoj kaj eviti trafi ilin per amikaj pafoj.
Por savi la kaptitojn, la ludanto unue devas pafi al unu el la ostaĝkonstruaĵoj por liberigi ilin, poste surteriĝi por permesi ilian eniron, kaj finfine revenigi ilin al la komenca punkto de la ludanto. Ĉiu el la kvar konstruaĵoj enhavas 16 ostaĝojn, kaj la helikoptero povas nur transporti ĝis 16 pasaĝerojn samtempe, kio signifas ke pluraj vojaĝoj estas necesaj. Post kiam la helikoptero pleniĝas, neniu plia ostaĝo provos eniri. Ili mansvingos la helikopteron for kaj atendos ĝian revenon. Ĉiu sinsekva vojaĝo kutime fariĝas pli danĝera ol la antaŭa, ĉar la malamiko konsciiĝas pri la agoj de la ludanto kaj komencas kontraŭataki.
Se la ludanto surteriĝas rekte sur ostaĝo aŭ tute blokas la elirejon de la konstruaĵo, la ostaĝoj mortos. En la versioj por Apple II kaj Atari 7800, ostaĝoj ankaŭ mortos, se la helikoptero ne estas ĝuste surteriĝita (ekz., se ĝi estas iomete klina). Surgrunde, la helikoptero povas esti atakata de malamikaj tankoj, kiujn ĝi povas nur pafi per reveno al la aero. Aldone, malamikaj ĉasaviadiloj povas aperi kaj ataki la helikopteron en la aero per aer-al-aeraj misiloj aŭ surtere per bomboj.
Disvolvo
redaktiPost kunlaborado ĉe Rand Corporation, Dan Gorlin komence evoluigis Choplifter uzante Apple II-komputilon, pruntitan de sia avo.[4] Komence, Gorlin imagis Choplifter kiel 3D-ludon, sed li ŝanĝis al tradicia 2D-medio pro teknikaj limigoj.
La ludo estis disvolvita en ses monatoj. Post kiam Gorlin komencis eksperimenti animadon de helikoptero sur la Apple II, li aldonis pejzaĝojn, tankojn, kaj aviadilojn, kun la ostaĝoj aldonitaj laste. Li rimarkis, ke, kiam la ludo kompleksiĝis, "filmkameraaj teknikoj ekŝajnis taŭgaj," inkluzive de la fina mesaĝo "The End" anstataŭ "Game Over." La unua demonstracio de Gorlin al Broderbund estis "tro realisma, tro simila al helikoptera simulaĵo," kaj la kompanio helpis lin fari ĝin pli facila por flugi.[5] La koncepto de savado de ostaĝoj estis inspirita de la sperto de Gorlin kun la ludo Defender, en kiu la ludanto devas protekti homojn sur la tero. Kvankam la irana ostaĝkrizo finiĝis la jaron antaŭ ol la ludo estis publikigita, Gorlin diris, ke "la rilato kun aktualaj eventoj estis io, kio neniam vere pasis mian menson ĝis ni publikigis ĝin."[6]
En la 1990-aj jaroj, Gorlin revenis al 3D-koncepto en malsukcesa provo refari la ludon.[4]
Recenzo
redaktiLanĉinte en majo 1982, la ludo vendis 9 000 kopiojn antaŭ junio, aperante en la listo de komercaj sukcesoj de Computer Gaming World.[7] II Computing listigis Choplifter kiel la 7-an en la listo de popularaj ludoj por Apple II en malfrua 1985, bazite sur vendaj kaj merkataj datumoj.[8]
En Japanio, Game Machine listigis la arkadan version de Choplifter de Sega en sia eldono de la 1-a de novembro 1985 kiel la plej sukcesan arkadan maŝinon dum la lastaj du semajnoj.[9] Post kiam ĝi estis maltronigita de The Legend of Kage fare de Taito la 15-an de novembro,[10] Choplifter revenis al la pinto de la listo la sekvan 1-an de decembro.[11]
Softline en 1982 nomis la ludon "eble la unua interaga komputil-helpa animacia filmo. Fuzio de arkada ludado, simulaĵo, kaj filmeca vida estetiko, Choplifter estas destinita al loko en la Halo de Fameco de programaro." La revuo laŭdis la animacion kaj la "subtilan flugkontrolon" de la helikoptero, kaj konkludis ke vidi la "esperon kaj eksciton, ilian fidon je vi" de la ostaĝoj faras la ludon "malfacila ludi. Doloras vidi unu el tiuj vivaj homoj mortiĝi."[5] En 1983, ĝiaj legantoj vicigis Choplifter kiel la 4-a en la listo de la 30 plej popularaj programaroj por 8-bitaj Atari-komputiloj.[12] BYTE nomis Choplifter "granda amuzo".[13] Computer Gaming World,[14] Creative Computing Video & Arcade Games,[15] kaj The Commodore 64 Home Companion[16] laŭdis la grafikaĵojn kaj animacion, la lasta rimarkante ke "la malgrandaj kaptitoj kurantaj trans la dezerto preskaŭ ŝajnas vivaj."
La Apple II-versio de la ludo ricevis Merit-atestilon en la kategorio "Plej Bonaj Komputilaj Aŭdvidaj Efektoj" okaze de la 4-aj Arkie Awards,[17] kaj iom poste, Billboard nomis ĝin "Komputila Ludo de la Jaro".[18] La recenzlibro Book of Atari Software 1984 donis al la ludo ĝeneralan rangon A+, nomante ĝin "majstroverko." La libro konkludis ke "la koncepto, grafikaĵoj, kaj animacio faras tion ĝojiga ludo."[19] La recenzlibro InfoWorld's Essential Guide to Atari Computers citis ĝin kiel "noviga" kaj "venkinto."[20]
La magazino Console XS recenzis la version por Sega Master System, donante al ĝi poentaron de 85%.[21] Computer and Video Games recenzis la version por Master System en 1989, donante al ĝi poentaron de 87%. Ili ankaŭ recenzis la versiojn por ColecoVision kaj Atari 7800, donante al ili poentarojn de 81% kaj 84% respektive.[22]
Heredaĵo
redaktiChoplifter II, subtitolita "Rescue Survive," estis publikigita por Game Boy en 1991, poste refarita por kaj Game Boy kaj Game Gear kiel Choplifter III en 1994. Senrilata Choplifter III estis publikigita por Super NES.
En malfrua 1997, Gorlin kaj lia disvolva teamo, Ariok Entertainment, disvolvis Choplifter-ludon por IBM PC-komputiloj, kiu estus tridimensia kaj havus multludantan funkcion.[23] Tamen, la ludo neniam estis publikigita.
Sega ankaŭ publikigis paron da spiritaj posteuloj, sen la marko Choplifter:
- Air Rescue (1991) por la arkadmaŝino Sega System 32 estas unua-persona, kvazaŭ-3D interpreto de la sama koncepto.
- Air Rescue (1992) por Master System pli proksime similas la dudimensia Choplifter, sed enhavas nivelojn kun rulumado en ĉiuj direktoj.
Programisto Will Botti citis Choplifter kiel ĉefan inspiron por sia videoludo de 1996, Black Dawn.[24]
En 2004, Xicat Interactive publikigis ChopLifter: Crisis Shield ekskluzive en Eŭropo.[25][26] inXile Entertainment sekve publikigis Choplifter HD por Xbox Live Arcade, PlayStation Network kaj Microsoft Windows en januaro 2012, cetere por Ouya en aŭgusto 2013.
Referencoj
redakti- ↑ "Year-End Index" (PDF). Computer Entertainer. Vol. 3, no. 10. January 1985. p. 156.
- ↑ Choplifter!.
- ↑ Mott, Tony. (2013) 1001 video games you must play before you die. London: Cassell Illustrated. ISBN 9781844037667.
- ↑ 4,0 4,1 Frank Cifaldi (January 13, 2012) Choplifter: From 1982 to 2012. Gamasutra. Alirita June 15, 2018 .
- ↑ 5,0 5,1 Salmons, Jim. "The Choppers of Mercy", Softline, July 1982, paĝoj 18. Kontrolita 17 July 2014.
- ↑ Halcyon Days (1997).
- ↑ "Inside the Industry" (PDF). Computer Gaming World. September–October 1982. p. 2. Retrieved 2016-03-28.
- ↑ Ciraolo, Michael. "Top Software / A List of Favorites", II Computing, Oct–Nov 1985, paĝoj 51. Kontrolita 28 January 2015.
- ↑ "Game Machine's Best Hit Games 25 - テーブル型TVゲーム機 (Table Videos)" (PDF). Game Machine. No. 271. Amusement Press, Inc. 1 November 1985. p. 23.
- ↑ "Best Hit Games 25" (PDF). Game Machine. No. 270. Amusement Press, Inc. 1 November 1985. p. 23.
- ↑ "Best Hit Games 25" (PDF). Game Machine. No. 272. Amusement Press, Inc. 1 December 1985. p. 23.
- ↑ "The Most Popular Atari Program Ever", Softline, March 1983, paĝoj 44. Kontrolita 28 July 2014.
- ↑ "The Coinless Arcade - Rediscovered", BYTE, December 1982, paĝoj 84. Kontrolita 19 October 2013.
- ↑ Greenlaw, Stanley (July–August 1982), "Choplifter! Rescue the Hostages", Computer Gaming World: 30, 38
- ↑ Ahl, David H.; Brill, Andrew; Lubar, David; Coffey, Michael; Archibald, Dale (Spring 1983). "Apple Computer Games". Creative Computing Video & Arcade Games. Vol. 1, no. 1. p. 86.
- ↑ Broderbund Software. The Commodore 64 Home Companion, p. 166–167 (1984). Alirita August 19, 2016 .
- ↑ (March 1983) “Arcade Alley: The Best Computer Games”, Video 6 (12), p. 32–33.
- ↑ Kleiner, Karen. "Billboard Conference", Softline, Jul–Aug 1983, paĝoj 44–45. Kontrolita 28 July 2014.
- ↑ (1984) Stanton, Jeffrey: The Addison-Wesley Book of Atari Software. Addison-Wesley, p. 74. ISBN 0-201-16454-X.
- ↑ Mace, Scott. (1984) InfoWorld's Essential Guide to Atari Computers. Harper & Row, p. 75. ISBN 978-0-06-669006-3.
- ↑ "Software A-Z: Master System". Console XS. No. 1 (June/July 1992). United Kingdom: Paragon Publishing. 23 April 1992. pp. 137–47.
- ↑ (16 October 1989) “Complete Games Guide”, Computer and Video Games (Complete Guide to Consoles), p. 46–77.
- ↑ "In the Studio". Next Generation. No. 38. Imagine Media. February 1998. p. 28.
- ↑ "Behind the Screens". Electronic Gaming Monthly. No. 87. Ziff Davis. October 1996. p. 158.
- ↑ ChopLifter [PS2 - Cancelled? - Unseen64] (15 April 2008).
- ↑ ChopLifter: Crisis Shield Release Information for PlayStation 2 - GameFAQs.
Eksteraj ligiloj
redakti- Choplifter ĉe MobyGames (angle)