Cirokumuluso
Cirokumuluso aŭ ciruskumuluso (latine cirrocumulus, mallongigo: Cc) estas maldika blanka makulo aŭ areo de nuboj, kiu ne ombras sin.
Aspekto
redaktiCiruskumuluso tipe aspektas kiel blankaj tavoloj konsistantaj el tre malgrandaj, gren-formaj nuberoj pli–malpli regule distribuitaj. La ŝajnaj larĝoj de la nuberoj estas malpli ol 1 grado (ĉirkaŭ la larĝo de la malgranda fingro ĉe etendita brako). (Se la eroj estus pli grandaj, do la nubo estus altokumuluso aŭ stratokumuluso.)
Kelkfoje, la ciruskumuluso reflektas la ruĝan-flavan koloron de sunleviĝo aŭ sunsubiro.
Konsisto
redaktiCiruskumuluso konsistas ĉefe el glaciaj kristaloj, kun iom da supermalvarmigitaj akvogutetoj. (Kiam la akvogutetoj glaciiĝas, la ciruskumuluso fariĝas cirusstratuso.
Klasifiko
redaktiLa Internacia Nubatlaso priskribas la ĉi-subajn kvar speciojn de la genro ciruskumuluso.
- La stratumforma ciruskumuluso (latine cirrocumulus strātiformis, mallonge Cc str)
- La lensa ciruskumuluso (latine cirrocumulus lenticulāris, mallonge Cc str)
- La kastela ciruskumuluso (latine cirrocumulus castellānus, mallonge Cc cas)
- La floka ciruskumuluso (latine cirrocumulus floccus, mallonge Cc cas)
-
Floka ciruskumuluso
-
Ondoforma stratumforma ciruskumuluso
-
Lensa ciruskumuluso
Historio
redaktiLa ciruskumuluso estas unu el la sep originalaj nubgenroj proponitaj de Luke Howard en 1803,[1] kune kun la kumuluso, la stratuso, la ciruso, la cirusstratuso, kaj du ne plu uzataj genroj (kumulusstratuso, nimbuso).
La nomo ciruskumuluso estas kunmetitaĵo de ciruso kaj kumuluso.
Referencoj
redakti- ↑ Howard, Luke. (1803) Essay on the Modification of Clouds (angle). John Churchill & Sons.
Literaturo
redakti- Lewin, Maurice. (1962) Meteologia terminaro (esperante). Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.
Eksteraj ligiloj
redakti- Cirrocumulus (Cc) (Howard 1803; Renou 1855) (angle). International Cloud Atlas.
- Priskribo, efiko pri vetero, distingiĝo de cirokumuluso Arkivigite je 2009-11-01 per la retarkivo Wayback Machine (en la germana)
Ciruso | Ciruskumuluso | Cirusstratuso | Altokumuluso | Altostratuso | Kumuluso | Stratokumuluso | Stratuso | Kumulonimbuso | Nimbostratuso