Club Alpino Italiano
unuiĝo de asocioj por montogrimpado en Italio
Club Alpino Italiano estas la itallingva nomo de la unuiĝo de asocioj por montogrimpado en Italio. Ĝia fondodato estas la 1863 kaj la nuna centra oficejo situas en Milano. Alpaj kluboj aŭ alpaj asocioj estas unuiĝoj plej diversspecaj, kies hodiaŭa celo estas antaŭ ĉio subteni montogrimpadon, montaran migradon kaj la mediprotekton. La lokaj aŭ regionaj asocioj de montogrimpado, kiuj precipe rilatas al la Alpoj, nomiĝas plej ofte alpoklubo, alpa asocio aŭ montara asocio. Origine la landa unuiĝo kaj la lokaj asocioj havis kiel precipajn taskojn la sciencan esploradon de la Alpoj kaj la turisman evoluadon per la konstruado de alpaj kabanoj kaj montaraj vojoj.