Cristoforo Landino
Kristoforo Landino (1424-1498) (ankaŭ konata kiel "Cristofano di Bartolomeo da Prato Vechio"), estis itala humanisto, profesoro de Poetiko kaj retoriko en Florenco, latina erudiciulo, platona filozofo, kaj grava figuro de la florenca renesanco. Lia ĉefa karakterizaĵo estis la preciza uzo de la lingvaĵo, kiel tradukisto de la Natura Historio de Plinio kaj kiel amiko de Leone Battista Alberti (1404-1472).
Christoforus de Landinis (1424-1498) | ||
---|---|---|
Federico Montefeltro kune kun la verkista humanisto Cristoforo Landino (dekstre), fare de Sandro Botticelli, ĉirkaŭ 1460.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-a de februaro 1424 en Pratovecchio, Casentino, Florenco, Italio | |
Morto | 24-a de septembro 1498 en Borgo alla Collina, Casentino, Florenco, Italio | |
Lingvoj | latina • itala vd | |
Alma mater | Universitato de Pavio, Studio Fiorentino | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo poeto verkisto arthistoriisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiKristoforo Landino studis juron kaj la grekan sub gvidado de Georgo de Trebizondo (1395-1486). Kontraŭ la volo de sia patro, li foriĝis el kariero pri juro kaj decidis studi filozofion kun la helpo de sia patrono Piero de Kozimo de' Mediĉo (1416-1469). Lukrecia, la edzino de Landino estis membrino de la familio Alberti.
En 1458, Landino anstataŭis Carlo Aretino en la katedro pri retoriko kaj poezio en la Studio Fiorentino. Lia lernantaro, kiu deziris pli renoman profesoron, komence estis kontraŭaj al indiko de Landino, malgraŭ tio li restis kaj konkeris sian distingon en la kultura kaj intelekta vivo de Florenco.
Landi ankaŭ estis membro de la Platona Akademio, fondita de Marsilio Fiĉino (1433-1499) , en Florenco. Tie li fariĝis mentoro de Lorenzo de Mediĉo (1449-1492) kaj lia frato Ĝiuliano de' Medici (1453-1478). Landino same okupis publikan oficon, unue kiel kanceliero en la partio de la Gelfoj (1467) kaj pli malfrue kiel skribisto de publikaj leteroj por la urbo.
Verkaro
redakti- De anima (1453, 1470)
- De vera nobilitate (1469, 1487), ankaŭ publikigita en 1970 de Maria Teresa Liaci (Florenco, 1970) kaj Manfred Lentzen (Ĝenevo, 1970).
- Disputationes Camaldulenses (lia ĉefa verko, aprilo 1474, laŭ Riccardo Fubini)
- In Quinti Horatii Flacci artem poeticam ad Pisones interpretationes
- Horatius, Cum Quattuor Commentariis, Antonius Mancinellus, Helenius Acron, Pomponius Porphyrio and Cristoforo Landinus.
- Publii Virgilii Maronis Opera, cum Servii Mauri Honorati grammatici: Aellii ..., 1492, Publius Vergilius Maro, Servius, Domitius Calderinus, Cristoforo Landino, Anton Koberger
- Dante con comento del Landino, 1520
- Horatii Flacci lyrici poetae Opera. Cum quatuor commentariis & figuris nuper ..., 1505, Quintus Horatius Flaccus, Cristoforo Landino, Antonio Mancinelli, Helenius Acron, Pomponius Porphyrio
- Historia naturale di C. Plinio Secondo di latino in volgare tradotta per ..., Gaius Plinius Secundus, Cristoforo Landino
- Christophori Landini Florentini Camaldulensium disputationum opus doctrinae ..., 1511
- Historie di Giouanni Simonetta delle memorabili et magnanime imprese fatte ..., 1544, Giovanni Simonetta (1420-1490), Cristoforo Landino, Tommaso Costo (1545-1613), Gino Doria (1888-1975)
- Historia naturalis, 1476, Plinio la Maljuna, Cristoforo Landino
- Allegoriae platonicae in XII libros Aeneidos ...
- De suis maioribus
- Comento sopra la Comedia di Dante Alighieri, 1481, 1498, 1520[1]
- Egloghe de Vergilio
- Commentarii rerum gestarum Francisci Sfortiae (Sforziade) far Giovanni Simonetta, 1485
- Formulario di epistole ed orazioni, dediĉita al Herkulo la 1-a d'Este, Duko de Ferrara
Literaturo
redakti- Dizionario Biografico Treccani
- Mediateca di Palazzo Medici Riccardi
- Oxford Bibliographies
- Encyclopedia of Italian Literary Studies, Gaetana Marrone, Paolo Puppa
- Painting and Experience in Fifteenth Century Italy: A Primer in the Social ..., Michael Baxandall
- History of Italian Philosophy, Volume 1 Giorgio A. Pinton
Vidu ankaŭ
redakti- Vergilio (70 a. K. - 19 a. K.)
- Horacio (65 a. K. - 8 a. K.)
- Juvenalo (1-a jarcento)
- Plinio la Maljuna (23-79)
- Aulus Persius Flaccus (34-62)
- Plotino (205-270)
- Probo (232-282)
- Dante Alighieri (1265-1321)
- Taddeo Gaddi (1300-1366)
- Georgo de Trebizondo (1395-1486)
- Carlo Marsuppini (1399-1453)
- Masaccio (1401-1428)
- Francisko Sforza (1401-1466)
- Leone Battista Alberti (1404-1472)
- Benedetto Accolti la maljuna (1415-1464)
- Piero de Kozimo (1416-1469)
- Bartolomeo Platina (1421-1481)
- Marsilio Fiĉino (1433-1499) dediĉis al Landino sian ĉefan verkon "Institutiones ad Platonicam disciplinam", 1456[2]
- Andrea Cambini (1445-1527) itala historiisto kaj lia lernanto
- Sandro Botticelli (1445-1510) kreis la ilustraĵojn de la verko "Historia Naturalis"
- Lorenzo de Mediĉo (1449-1492) komisiis lin, en la 5-a de decembro 1483, pri kompilado de verko pri la historio de urbo Florenco, tamen li neniam publikigis.[3]
- Poliziano (1454-1494)
- Fernando la 2-a (1452-1516) komisiis lin pri eldono de "Naturalis historia", en 1476
- Demetro Ĥalkokondilo (1423-1511)
- Francesco Filelfo (1398-1481)
- Poggio Bracciolini (1380-1459)
Referencoj
redakti- ↑ Dante: The Critical Heritage, Michael Caesar
- ↑ The Origins of the Platonic Academy of Florence, Arthur M. Field
- ↑ Mediateca di Palazzo Medici Riccardi